Fakte, mi plejparte ŝercis.
Tiu propono pri dosi’o kaj dosi’er’o eble validus laŭ gramatiko, sed tute malkonformus la realon. Komputilistoj forte (kaj prave) kontraŭstarus tian skemon.
Dosiero estas la baza, kerna ideo, kaj dosierujo eĉ estas fakte nur speciala dosiero, kio iel listigas la “enajn” dosierojn. (Kaj mi ne dubas, ke vi jam komprenas tion.)
.
Pli serioze:
Se oni vere volus starigi “pli bonan” aŭ iel “pli konvenan/pli oportunan” vorton, por anstataŭigi ‘dosiero’ kaj ‘dosierujo’ (kaj mi ne malsimpatias pri tia deziro), eble oni povus trovi iu pli mallongan vorton ol ‘dosiero’ , sen tiel impone fuŝi la aferon.
Eble fol’o taŭgus? (kvankam, ja, jam ekzistas la malofta, eble superflua vorto, fol’a). Tiel, ni ankaŭ havus sekve ne nur folujo, sed tre utile, folaro — tio eĉ bele kaj ege konvene spegulus ‘folio’ kaj ‘foliaro’, ĉu ne?
Se ne fol’o kaj fol’uj’o, eble (ekzemple) fiĉ’o kaj fiĉ’uj’o? Tio ne estas tiom bela kaj alloga solvo, sed ankoraŭ servus.
Kompreneble, oni devus antaŭe konsenti, ke ekzistas problemo, kio bezonas solvon :-).
