La Agentejo: ĉapitro 3a

Estis viro en la naĝejo ekstere. Li flosis kun la vizaĝo malsupren, kaj la akvo ruĝiĝis ĉirkaŭ li. Pri tio, Sakina estis maltrankvila.

“Ŝajnas, ke li estis pafita en la kapo,” Sakina diris, metinte la manon inter sia frunto kaj la fenestrovitro por vidi pli klare. “Bone.”

“Bone, ĉu?” mi demandis. “Mi dubas ke li konsiderus tion bona.”

“Povus esti pli malbone,” ŝi diris, kaj okulĵetis al mi, kvazaŭ diri, vi scias kiom malbone. Sed pri Kincardine ni ne ŝatas paroli. “Nu. Ni trovu la aĵojn kaj forfikiĝu.”

Mi ne aparte ĝuas labori kun Sakina. Ne miskomprenu: mi ŝatas Sakinan, sed ŝi estas tia skipestro, kiu ne ordonus ke iu alia faru laboron, kiun ŝi mem ne volas fari. Do, matene, kiam ŝi dividas inter la skipo la taskojn de la tago, tiuj, kiujn ŝi prenas al si, ĉiam estas la pli tedaj, la pli ĝenaj, aŭ simple la pli zorgigaj. Hodiaŭ, ŝi elektis fari la laboron, kiu ne estis por niaj kutimaj klientoj, sed por la Administracio, kiu postulis ke ni forprenu tekokomputilon kaj koverton de certa adreso. Kaj hodiaŭ, estis mia vico por akompani ŝin.

Ni facile trovis la tekokomputilon sur skribtablo, sed por la koverto ni devis plue serĉadi. Ŝajnis, laŭ la diversaj leteroj, notlibretoj kaj aliaj aferoj kiun ni vidis en la ŝrankoj kaj tirkestoj, ke la kompatindulo en la naĝejo estis ĵurnalisto. La problemo, kiun ĵurnalistoj havas, estas ke foje iu sendas ion al oni, kiun oni ne devus ricevi.

Mi demandis al Sakina, “Do, ĉu vi scias, kiu mortigis la naĝanton?”

“Iuj administracianoj, mi supozas.”

“Kial?”

Sakina ŝultrumis. “Estas la plej facila maniero por trakti kun li.” Ŝi rimarkis mian mienon. “Tion ankaŭ mi ne ŝatas, Imoĝeno, sed kion ni povus fari?”

“Hm. Nu, ili povus almenaŭ trovi mem la kacan koverton, sendevigi al ni ĉi tiun ekskurson, ĉu?”

“La Administracio ne havas la tempon por tiel fuŝadi. Tial ĝi lasas la tedlaboron al ni. Mi nur feliĉas ke ĝi konsentas mem fari… tian fekadon,” ŝi diris, gestante en la direkto al la naĝejo, “por ke ni ne plu devu.”

Finfine ni trovis grandan koverton sub kelkaj ĵurnaloj. Ĝi estis ankoraŭ sigelita; la ĵurnalisto mortis pro io kion li eĉ ne vidis. Sakina malfermis la koverton kaj renversis ĝin por kontroli la enhavon. Elfalis eltondaĵoj el gazetoj kaj fotoj de televidilo dum novaĵelsendoj, kaj ĉiu montris malsaman lokon: ene de la Blanka Domo en Vaŝingtono, de la Eŭropa Konsilio en Bruselo, de la Ĉambro de Komunuloj en Londono, kaj similaj. La kvalito estis varie malbona sed en ĉiu, ie en la fono, ni rimarkis la saman paron da homoj: viron kun tre mallonga, blanka hararo, kaj virinon fumantan. Ili ambaŭ portis nigran supertuton, la uniformon de malaltnivelaj administracianoj.

“Iu ŝovas la nazon en tre fremdan vazon,” Sakina murmuris.

<< < >

Like what you read? Give Cindrogriza a round of applause.

From a quick cheer to a standing ovation, clap to show how much you enjoyed this story.