La Agentejo, ĉapitro 7a
Hodiaŭ ni faris penan laboron sed bonan laboron: kliento lastatempe akiris novan loĝejon kaj volis ke oni senrubigu la ĝardenon. Marteno kaj mi prenis kelke da malpezaj laboriloj kaj iris laŭ la kavernoj por ke ni pli frue komencu, sed Sakina kaj Stuarto ŝarĝis la pli pezan ekipaĵon en la kamionon kaj veturis. Okupas multe pli da tempo iri al Derby laŭ la aŭtovojo, sed ni nepre ne volis provi treni tian ilaron tra la kavernoj, eĉ se tio bezonus nur kelkminutan piediron.
Oni eble scivolus, kial la klientoj dungas nin, nespertajn agentejanojn, anstataŭ ekpreni la Flavajn Paĝojn kaj venigi profesiulojn. Mi mem ofte pripensas tion, kutime ŝvitante kaj sakrante kaj kovrite de pulvo aŭ koto. Mi supozas ke simple sentigas ilin pli komfortaj telefoni al Neri kaj peti al ŝi ordigi ĉion, prefere ol konfidi ĝin al nekonato. Ankaŭ, ni malpli emas demandi embarasajn demandojn al la klientoj: “Kiel mi jam loĝis en la najbaraĵo dudek jarojn sed neniam antaŭe rimarkis ĉi tiun grandegan bangalon?” aŭ “Kial via domo enhavas preskaŭ nenion krom fridujo plena de nekuiritaj tripoj?”
Ni nur duonfinis la laboron, pli-malpli, do ni devos reveni la venontan tagon, dimanĉo. Jes, ni laboras dimanĉe — niaj klientoj ne atentas semajnfinojn aŭ festotagojn, eĉ ne kristnaskon, la sendiaj malpiuloj. Ni jam malkonstruis disfalantan budon, movis duonmortintan arbon, kaj disfosis pavimon. Tiu lasta tasko malkovris kadavron, tamen nur tiun de kato, do ni simple reenterigis ĝin kvin futojn pli profunde. Kaj kvankam mi nun havas blazojn kaj doloretojn kaj ioman sunbrulon, tamen mi ĝuas la laboron. Plaĉas al mi fari dumtempe ion mondan kaj ordinaran. Tio memorigas min pri kiam mia fratino kaj mi helpis la gepatrojn konstrui betonan alveturejon apud la domo. Almenaŭ, ni imagis ke ni helpis — pli verŝajne ni simple disĵetis rokojn kaj obstrukcis, sed panjo kaj paĉjo ne emis malinstigi nin.
Mi ne pensu pri tiaj aferoj. Nostalgio ne estas mia plej ŝatata emocio. Mi sopiras mian familion.
