La Agentejo, ĉapitro 8a

Cindrogriza
Aug 28, 2017 · 3 min read

Nia ĉefo, Neri, ne havas tre bonan rilaton al akurateco. Oni pensus ke tio estas serioza malhelpo por aferisto, sed nia klientaro plejparte kunhavas similan malzorgan sintenon al precizaj horaroj. Pro tio, ni agentejanoj kutime rigardas la horon sur niaj taskoplanoj kiel nur malstriktan sugeston. Ŝajnas, tamen, ke la Administracio ne laboras tiel.

Marteno kaj mi alvenis al oficejo en Manĉestro du horojn pli malfrue ol la taskoplano direktis. Ni ankoraŭ portis la ĝardenajn ilojn de nia antaŭa laboro — ni antaŭe decidis fini la ĝardenadon kaj prokrasti la sekvan taskon, prefere ol reveni poste. Laŭ la plano, ni priserĉu la oficejon por trovi certan komputilan diskon. Ĉu oni ankoraŭ uzas ilin? Ĉiaokaze, tio, kion ni efektive trovis, estis triopo da administracianoj, kiuj tuj ekrigardis nin, haltinte, kiam ni eniris. Niaj du grupoj okulumis unu al la alia senvorte dum kelkaj sekundoj.

“Saluton,” Marteno diris kun nekonvinka gajeco, rompante la silenton.

“Vi malfruas,” diris la antaŭa viro. Li havis tre tufajn brovojn sed tre malpli imponan maldensan liphararon, pri kio mi pensis ke li forte bezonas ian vizaĝharan grefton. Unu el liaj kolegoj, virino kun blankigita, kurtega hararo, flankenpaŝis antaŭ sportosakon plenan de multekostaj oficaj aparatoj; manovro kiu, anstataŭ kaŝi la aferon, altiris nian atenton al ĝi.

“Pardonon, ha, jes, nia lasta tasko okupis pli da tempo ol ni atendis,” Marteno diris. “Nu, tio okazas. Ni revenos poste, kiam vi finos.”

“Finos kion?” demandis la tria administraciano. Li havis rufan hararon, kaj nazon kiun laŭŝajne oni rompis pli ofte ol oni remetis. “Kion vi pensas ke ni faras ĉi tie?”

“Mi tute ne scias. Ne estas nia afero,” Marteno rapide diris.

Pli da silento. Brovoj metis la manon en sia poŝo. Mi rigidiĝis, sed li eltiris nur amason da monbiletoj, kiun li prezentis al ni.

“Nu, estas nun via afero, do vi meritas dividaĵon. Jen.”

Marteno repuŝis sin. Mono estas kontrabandaĵo por kaj administracianoj kaj ni agentejanoj — la Administracio postulas ke, pro interna sekureco, ni uzu nur tiujn bankokontojn, kiujn oni donis al ni, por ke niaj financoj estu spureblaj.

“Haaa, ne, dankon. Tio ne necesas.” Marteno ankoraŭ ridetis, sed lia frunto jam komencis brili pro ŝvito.

Brovoj suspiris, kaj remetis la monon en la poŝo.

“Kiel vi deziras,” li diris, kaj turniĝis al la aliaj du administracianoj. “Mortigu ilin.”

Blankharulino eltiris sian pistolon.

Mi ankoraŭ ne scias kiel ni gajnis tiun batalon. Ili superis nin en nombro kaj armiloj. Marteno kaj mi havis nur fosilon, branĉotondilon kaj heĝotondilon por protekti nin. Mi pensas ke ili subtaksis nin, kaj ne atendis ke ni kontraŭbatalos. Ha. Kojonoj al tio. Post ĉio, kion ni elportis, diablen se ni simple kuŝiĝus kaj mortus por manpleno da administraciaj kanajloj.

Blankharulino tiris la ellasilon ĝuste kiam mi svingis al ŝi per mia fosilo. Aŭdiĝis orelfenda ponk kaj la du armiloj flugis el niaj manoj. Brovoj, Rufulo kaj Blankharulino ŝajnis duone svenigita de la laŭtega ekbruo. Ĝi ne havis signifan efikon sur ni, tamen. Ilia malavantaĝo estis ke ili atendis ke ni mortos rapide, nia avantaĝo estis ĝuste la sama atendo. Ni jam agis pro nur adrenalino kaj refleksoj, do kun dolora sonorado en niaj oreloj kaj la certo de tuj venonta morto staranta super ni, ni ekbatis ilin per niaj ĝardenaj iloj.

Brovoj rapide falis kiam Marteno frapigis la branĉotondilon kontraŭ lia kolo. Rufulo ekprenis la branĉotondilon kaj provis lukti ĝin el liaj manoj. Mi tiris la heĝotondilon el mia kanvasa sako kaj ŝovis la pinton en la ŝultron de Rufulo. Tio distris Rufulon sufiĉe ke Marteno povis tiri la branĉotondilon el lia teno kaj bati lin ĉe la kapo per la pli peza fino. Rufulo falis al la planko apud Brovoj. Ni ambaŭ rigardis al Blondulino, kiu paŝadis for de ni.

“Forfikiĝu de ĉi tie,” Marteno diris. Lia voĉo havis tro altan tonon pro timo por esti iel ajn minaca, sed la du viroj ekskuantaj ĉe niaj piedoj verŝajne helpis. Blondulino turniĝis kaj fuĝis.

Senspire, ni miris pri nia neatendita venko.

“Ho mia feka dio,” mi anhelis.

“Ni faris ĝin! Jesuo Kristo, ni ja gajnis!”

“Fek’, jes!”

“Kia teamo!”

“Suĉu tion, Administracio!”

“Jen kio okazas kiam oni aĉumas al la Agentejo!”

Sekvis momento da silento, dum realo malsupreniris sur ni.

“Ni estas fikota nun, ĉu?” mi diris.

“Ha… jes. Mi pensas ke ni verŝajne estas.”

<< <

)

Cindrogriza

Written by

Afable malica. Ŝatas skribadon, kroĉetadon, programadon kaj videoludojn. Mi serĉadas trikskemon por ZX Spectrum. Konata ankaŭ kiel jzknuckles

Welcome to a place where words matter. On Medium, smart voices and original ideas take center stage - with no ads in sight. Watch
Follow all the topics you care about, and we’ll deliver the best stories for you to your homepage and inbox. Explore
Get unlimited access to the best stories on Medium — and support writers while you’re at it. Just $5/month. Upgrade