Recenzo de Kartaro — La Flika Taroko (The Patch Tarot)

Joey JoJo
3 min readDec 18, 2017

--

Se vi neniam aŭdis pri ĝi, Spirita Scienco (angle, Spirit Science) estas fama (misfama?) jutubkanalo, far Jordan Duchnycz. Liaj animaciaĵoj estas miksaĵoj el kristaloj, sankta geometrio, kvazaŭ-kvantumteorio, kaj ĝenerala novepokismo. Kaj, je mia ĉagreno, mi vidis, ke li eldonis tarokon. Do mi iris al lia retpaĝo por vidi kelkajn kartojn. Malgraŭ miaj antaŭjuĝoj kontraŭ Jordan, mi decidis elspezi $40 por unua-eldona kartaro.

Eble vi vin demandas, kial ĝi nomiĝas “La Flika Taroko”? La respondo estas simpla. La Flash-animaciaĵoj de Jordan estas prezentataj de lia persono, Flikulo (angle, Patchman). Flikulo estas helblua flikita pupo, kiu instruas la spektantaron pri spiritaj aferoj (ĉakroj, La Floro de Vivo, kosmaj judoj, ktp). La Flika Taroko, do, estas popolita de geflikuloj de ĉiuj koloroj de la ĉielarko.

Jen Flikulo. Li estas ĉarmega, ĉu ne?

La Flika Taroko estas kartaro en la stilo de RWS (Rider-Waite-Smith). Tio estas, la ordo de la maĵoraj arkanoj estas laŭ la ordo en RWS tarokoj, kaj la minoraj arkanoj portas bildojn, ne nur emblemojn.

Maldekstre, RWS taroko. Dekstre, tradicia Marsejla taroko.

Sed ĝi ankaŭ similas al La Tota Taroko (angle, The Thoth Tarot) de Aleister Crowley kaj Lordino Frieda Harris. La Flika Taroko malkaŝe montras la astrologiajn kaj kabalajn rilatojn sur ĉiu karto de si.

צ Tzaddi — La Stelo — Akvisto

La kartoj prenas siajn bildojn de la praaj kartaroj, sed kun kelkaj modernaj popolkulturaj aldonoj. Ekzemple, la Glava Deko estas trapikita Jon Snow, la Diablo estas Senvizaĝo (No-Face, カオナシ) kun manoj plenaj da moneroj, kaj la Bastona Sepo estas kuraĝa Simon la Fosisto.

ROW ROW, FIGHT THA POWAH!!!

Pli interesaj estas la ŝanĝoj en La Flika Taroko. Tradicie, la maĵora arkano III estas La Imperiestrino, kaj IV estas La Imperiestro. En La Flika Taroko, La Imperiestro antaŭvenas sian edzinon. Por la plejparto de tarokdivenistoj, tio estas supraĵa ŝanĝo, sed la nerdoj (kiel mi), kiuj zorgas pri la hebreajn literojn kaj la kabalajn rilatojn eble estos iom konsternitaj.

Ve, herezo!

Krom la cezara interŝanĝo, La Flika Taroko havas 82 kartojn, kompare kun la normala 78. La kvar kromaj kartoj — La Sanktaj Arkanoj aŭ La Diaj Kartoj — estas La Lumo, La Vero, La Vojo, kaj La Ĉio. Ili estas “superkartoj”, kiuj indikas, ke estas io ekster la amplekso de la taroko. Mi, mem, ne pensas, ke ili estis aldonendaj, sed ili eble estos utilaj al aliaj.

Sume, ĉi tio estas tre bela kartaro, kvankam iom malortodoksa. Se vi ŝatas ĝin, ĝi mendeblas ĉe spiritsciencecentral.com.

--

--