Esperanta Renkontiĝo: PER 2018

Antaŭ 4 monatoj, je la fino de Januaro, mi ricevis retmesaĝon de Murray Merner, kiun mi renkontis dum la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) en la somero de 2017. Mi memoris ke Murray loĝis en Raleigh kie NASK okazis kaj mi tuj interesiĝis pri lia mesaĝo. Mi scivolis ĉu li sendis informon rilate al NASK aŭ alia Esperanto-USA afero; tamen, temis pri nova renkontiĝo okazonta ankaŭ en Norda Karolino sed tri horojn okcidente de Raleigh, proksime al la eta urbo de Boone, Norda Karolino. Mi tuj aliĝis kaj ekplanis la vojaĝon suden. Dum mi laboris kaj planis kunvenon de loka grupo ĉe mi, la tagoj pasis kaj la monato Aprilo alvenis rapide.

La Printempo-Esperanto Renkontiĝo (PER) okazis de la 20a ĝis la 22a de Aprilo en Valle Crucis, Norda Karolino. Mi alvenis je la 4:00 ptm kaj tuj komencis paroli Esperanton. Mi diros ke mi ne parolis Esperanton multe inter NASK 2017 kaj PER 2018: nur dum etaj konversacioj kun amiko mia Jonathan kaj kun la hundoj mi parolis Esperanton. Mi kompreneble legis, kaj babilis rete, sed vera parolado estis tute alia afero. Post kelkaj stultaj eraroj la buŝo kaj la menso ekfunciis Esperante kaj mi facile babilis kun la ĉeestantoj kiuj jam alvenis.

Valle Crucis, Norda Karolino

La komunumo de Valle Crucis kuŝas alte en la Apalaĉaj Montoj de Norda Karolino. Mi devas diri ke kvankam mi estas Apalaĉanano de Okcidenta Virginio, la montoj de Norda Karolino ja estas tre belaj. La vetero estis sufiĉe agrabla kun temperaturoj en la 50aj kaj 60aj gradoj (10–15 C) kaj ventoj. Ni restis en la Biendomo kiu estis konstruita en la fruaj 1920aj jaroj. Entute, ni pagis por la loĝejo, manĝoj, kaj aliĝkostoj, nur 180 dolarojn. Mia lito estis sufiĉe komforta kaj la manĝaĵoj estis bongustaj. Entute, 15 partoprenis inkluzive geedzojn, kiuj originale devenis el Rusio, do la kunveno ja estis internacia afero.

Bill Maxey, Esperantisto kun pli ol dudek jaroj da sperto, gvidis la eventon kaj instruis dum ĝi. Maxey prelegis multe pri poemoj, bona stilo, kaj la historio de Esperanto kaj kiel ĝi rilatas al milito. Granda temo de la renkontiĝo estis poezio. Kune, ni tralegis multe da poemoj inkluzive ĉapitron de La Infana Raso, unu el la plej famaj verkoj en Esperanto, kaj la poemon de Leonard Newell, Parizo.

“Postlasis mi la koron en Parizo,

Nun restas mia koro trans la mar’;

Revenis mi al hejmo kun valizo,

Enue vivi dum alia jar’…

Sed koron mi postlasis en Parizo”

Nia loĝejo, la Biendomo

Malgraŭ la temo de la poemo, ĝi tuj memorigis al mi pri Esperantujo. Post Esperantaj renkontiĝoj ni, kiel Newell, “enue vivi dum alia jar’…” Kompreneble kelkaj legantoj de tiu ĉi raporto loĝas proksime al lokaj grupoj aŭ aktivaj parolantoj, sed por mi, kaj la plimulto da Esperantistoj ĉirkaŭ Usono, plurtagaj renkontiĝoj estas nia sola okazo paroli nian lingvon en la reala vivo.

Mi denove dankas al la organizantoj de la Printempo-Esperanto Renkontiĝo. Mi ege ĝuis la semajnfinon kaj jam antaŭĝuas la venontan eventon. Se vi legas tion ĉi kaj neniam antaŭe partoprenis Esperanto-eventon, nepre ĉeestu kaj spertu Esperantujon dum PER 2019. Vi nepre vidos min tie!