Eselano v0.9, Esperantida planlingvo simpligita kaj reguligita

Se io ne estas precizigita, tio funkcias kiel en Esperanto

Literoj

a b d e f g i j k l:[r-l] m n o p s t u v z -:[o]

Silaboj

V (a, e, i, o, u) aŭ KV (ba, be, …), do 75 silaboj

Finaĵoj

-a : a-vorto (priskribas o-vortojn, e-vortojn, u-vortojn)
-e : e-vorto (priskribas i-vortojn)
-o : o-vorto (singulara aŭ plurala ; oni povas precizigi per a-vorto)
-i : verbo
-u : rolvorteto/subfrazenkondukilo (“adfrazo”)
La finaĵo -n ne ekzistas. La markitaj kazoj de Esperanto estas anstataŭigitaj per la vortordo SVO (akuzativa), kaj rolvortetoj (alvena, mezura kazoj).

konsonant-tabelo de Eselano ; “l” povas esti prononcita per la formoj de “r”

Pronomoj

mo: mi/min (ma: mia/mian) ; umo: ni
vo: vi ; uvo: vi
so: li/ŝi/ĝi (persono) ; uso: ili
zo: ĝi (nevivantaĵo, nepersono) ; uzo: ili
La distingo so/zo ŝajnas grave utila, ĉar sen ĝi, en frazoj kiel “Li ŝatas la pomon, ĝi estas granda”, “ĝi” povas reprezenti ambaŭ! Multaj konfuzoj povas okazi.

Personaj pronomoj: o -> a: ma (mia) ; ima (nia) ; va ; iva…
omo (oni) (ĝi simple signifas “homo”)

La Esperanta “si” ne ekzistas.
so sati so (li ŝatas sin / li ŝatas lin)
so sati mema so (li ŝatas sin)
so sati lala so (li ŝatas lin)
Noto: “ala” ne estis uzata por “alia”, ĉar “alo” jam estas por la Esperanta vorto “al”, kiu estas pli ofta ol “alia”. Vidu sube kiel la vortoj estas kreitaj.

malfacilaĵoj de Esperanto — Eselano provas solvi ilin ; telegramo.org

Tempoj, modoj

sati (ŝatas, (ŝatis), (ŝatos))
deve sati (ŝatu)
ebe sati (ŝatus)
ine sati (ŝatis)
one sati (ŝatos)
nune sati (ŝatas)
Oni povas uzi aliajn e-vortojn por krei la tempojn/modojn, kiujn oni volas. Oni uzas ilin kiam la kunteksto donita de la frazo ne sufiĉas.

Nefiksita transitiveco

Mo timi (Mi timas)
Mo timi so (Mi timigas lin)
Do kiel multaj verboj en la Angla, oni ne bezonos lerni la transitivecon kiam oni lernas verbon. Se fraza kaj nefraza kunteksto ne sufiĉas por diveni la transitivecon, vidu la sufiksojn sube.

“Participoj”

Oni ne bezonas diri pli ol oni volas diri.

Precizigi laŭ tempo:
mani (manĝis/manĝas/manĝos/manĝiĝis/manĝiĝas/manĝiĝos)
ine mani (manĝis/manĝiĝis)
one mani (manĝos/manĝiĝos)

Precizigi laŭ aganto/ricevanto:
mani (manĝis/manĝas/manĝos/manĝiĝis/manĝiĝas/manĝiĝos)
manATi (manĝiĝis/manĝiĝas/manĝiĝos)
manIZi (manĝis/manĝas/manĝos)

Precizigi laŭ tempo kaj aganto/ricevanto:
manATi (estis/estas/estos manĝita/manĝata/manĝota)
ine manATi (estis manĝita/manĝata/manĝota)
ine one manATi (estis manĝota = “manĝotis”)

Por a-vortoj kaj o-vortoj, vidu sube la novajn sufiksojn.

Eselano ne havos tion ; http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/kunmetitaj_verboformoj/nekutimaj.html

“Tabelvortoj”

La elementoj de “tabelvortoj” estas normalaj vortoj, kiuj sekvas la regulojn de ĉiuj aliaj vortoj. Tiel Eselano ne havas kategorion, kiu estus artefarita limigita. Kaj tiel Eselano ne havas la duoblaĵojn, kiujn Esperanto havas (“tia” anstataŭ “tiu tipo”, “tiom” anstataŭ “tiu kvanto” ktp.)

La plej kutimaj estas la plej mallongaj por faciligi kunan uzon.

ka (demanda, rilata)
ta (montra (la, tiu, ĉi tiu))
nena (neniu)
fa (plurala)
una (unua/iu) * (la nombrosistemo devos esti debatita kun la komunumo)
ala (alia)
ja (ĉiu) * (se “zo” (ĝi) ne estas uzata, oni povos uzi “za”)

Noto: Jes, “la” ne ekzistas. Ĝi tro ekzistas al “tiu”. Por esprimi la ideon de proksimeco de “ĉi”, eblas ripeti: ta ta pomo (tiu ĉi pomo)

o (povas esti io ajn)
omo (homo)
po (POzicio)
fojo (FOjo)
lo (kiaLO (LOgiko))
manilo (maniero)
eso (eco)
tipo (tipo)
kano (kvanto)

Ekz: Ka foju uso doli, ta foju mo felisi (Kiam ili dormas, tiam mi feliĉas)

“Tabelvortoj” ne vere sencas en Eselano, ĉar ili simple estas a-vortoj kaj o-vortoj. Do anstataŭ tabelo, jen katoj.

Aliaj gravaj unusilaboj

ga (kaj)
ba (aŭ)

jese (je)
ne (ne)

Prepozicioj (rolvortetoj), kaj frazenkondukiloj

Ili havas propran finaĵon: u.
u sole signifas “ke”. Kun radiko, tio estas kvazaŭ skribi “:” post la o-vorto de la radiko. Oni povas vidi u-vorton kiel adverbon, sed por la tuta nova frazo, do “adfrazo”.

do (posedanto)
du (posedanto:)
Ekz: pomo, du mo (pomo, posedanto: mi = pomo de mi)
Ekz: mo sati pomo, lu so esi bona (mi ŝatas pomon, kialo: ĝi estas bona)

Oni tiel povas rekonstrui ĉiujn prepoziciojn kaj frazenkondukilojn en Esperanto. Uzi la ĝustan prepozicion kun la ĝusta verbo estas problemo por multaj Esperantistoj. Mi opinias ke oni devas lerni tro da ili, kaj kelkaj estas uzataj por tro da aferoj. En Eselano, simple pensu pri taŭga o-vorto, kaj aldonu -u.

do (posedanto) -> du (de poseda)
mato (materialo) -> matje (el materiala/da elementa)
elo (unua loko/momento/nombro/…) -> elu (el origina/de komencloka)
alo (fina loko/momento/nombro/…) -> alu (al / ĝis)
ino (antaŭo tempa) -> inu (antaŭ / antaŭ ol)
ono (posto tempa) -> onu (post / post kiam)
ano (antaŭo loka) -> anu (antaŭ)
poso (posta loka) -> posu (post)
apudo (proksimo) -> apudu (apud / ĉirkaŭ / ĉe / je)
eno (eno :p) -> enu (en / ĉe)
ekelo/enUNo (ekstero) -> ekelu / enUNu (ekster)
intelu (inter)
polu (por)
umo (umo) -> umu (je)

Kompreneble, ankaŭ tiu kategorio estas malfermita. Oni povas krei ĉiujn rolvortetojn kiujn oni volas per -u. Sed daŭre pensu kritike kaj analizu vortojn antaŭ ol traduki aŭ imiti aliajn homojn.

sedo (problemo) -> sedu (sed / tamen)
go (kajo) -> gu (krom)
ko (demando) -> ku (ĉu)
koniso (kondiĉo) -> konisu (se)
Noto: “koniso” eble estas ĝene longa, tamen la vortoj estu longaj kaj eble poste mallongaj (post uzado) ol male.
ly -> lu (mi forgesis ŝanĝi la bildon)

Vortgenerado

Nur kelkaj vortoj estas arbitre kreitaj. La tre granda plimulto estas generitaj el Esperanto per simpla algoritmo. Iu ajn povas uzi tiun algoritmon mense por trovi tradukon de Esperanta vorto. Vi tuj povas uzi la lingvon senlime.

La plej oftaj vortoj en Esperanto laŭ la Telegrama listo estas unue tradukataj. Se la algoritmo donas vorton kiu jam ekzistas por pli ofta vorto (“kolizio”), la lingvanoj diskutas. Pluraj vortoj povas aperi. Se vorto tro similas sone al alia vorto, homoj povas iom post iom uzi memkompreneblan alternativon.

  • Mallongaj kombinaĵoj el aliaj radikoj/sufiksoj estas favorataj.
  • La algoritmo povas esti uzata sur sinonimo de la malpli ofta vorto.
  • Se sinonimo ne ekzistas, oni longigas la vorton per la naturo de ĝi.

Ekzemple por “teo”: “to” jam ekzistas en la lingvo. Kio estas teo? Ĝi estas planto, “pano” (Eselane). La vorto por “teo” do povas esti “topano”.

Noto: por plimaloftaj vortoj, ne tiom gravas se vorto povas signifi plurajn aferojn. Sed tion decidas la komunumo.

Algoritmo

  1. prenu la plej oftan o-vorton rilate al tiu vorto
  2. forigu la finajn vokalojn (a, e, i, o, u)
  3. c, ĉ, ŝ -> s
  4. ĝ, ĵ -> z
  5. ĥ -> k
  6. r -> l
  7. h, ŭ -> nenio
  8. elektu la unuan literon, se ĝi estas vokalo, elektu la unuan konsonanton post ĝi, se ĝi estas konsonanto, elektu la unuan vokalon post ĝi, ĝis la fino
    Ekz: Espelant -> Eselan;
  9. aldonu finan vokalon (depende de la tipo de vorto volata)
La listo de la plej oftaj vortoj en Esperanto — ĝi estas bona komencloko por krei Esperantidon

Vortkreado: Kombinado

“-” nepre devas ekzisti inter la radikoj. “-” klare montras ke vortoj estas kombinitaj. Tio helpas la legadon kaj la lernadon de vortoj. Tio ankaŭ nepras ĉar kelkfoje la dua radiko komenciĝas per vokalo. Sen “-”, la kombinaĵo povus esti misprononcita.

“-” uzas la sonon [o]. “-” estas deviga ĉar neniam du konsonantoj aperu apude. La celo estas igi la lingvon pli elparolebla internacie.

Ekz: lup-omo [lupoomo] (luphomo)
Ekz: om-lupo [omolupo] (homlupo)

Vortkreado: Sufiksoj

Ili ne nepre devas esti skribitaj per majuskloj, sed fari tion (katEGo) helpas vidi ke ili estas sufiksoj, kaj ne partoj de pligrandaj radikoj. Tio ankaŭ helpas memorigi akcenti la antaŭlastan silabon.

Esperantaj sufiksoj estas uzataj. Tio permesas facile uzi multajn Esperantajn vortkreaĵojn. Pro la nova alfabeto, kelkaj estis renomitaj. Prefiksoj iĝis sufiksoj. Kelkaj oftaj Esperanto-proponoj (iĉ, ik, iv…) estis aldonitaj. Aperis kelkaj por havi pli da simetrio (malo por pra kaj id). Kelkaj estas Anglecaj, sed tre utilaj (er, est, less, oid).

Sufiksoj pri stato-transiro (-EK-, -UK-, -EP-, -UP-, -EV-, -UV-). Ili kompletigas “ek-” kaj “eks-” en Esperanto. Ili helpas anstataŭigi participojn por neverboj, kaj helpas krei novajn vortojn. La komunumo uzos ilin aŭ ne.

  • lupEPo (io, kio iĝas lupo)
  • omUVo (io, kio iĝos nehomo)
  • kubo (kubo)
  • kubEPo (io, kio iĝis kubo)
  • kubEPa pomo (kubigita pomo)
  • kubEPIZa omo (kubiginta homo)

Noto: pro la nefiksita transitiveco de verboj en Eselano, estas konsilinde trovi la signifon de a-vorto per la signifo de la o-vorto.

Ekzemplo de vortkreaj kapabloj

Eselano estas pli aglutina lingvo ol Esperanto. Tio estas pro la novaj sufiksoj, kiuj helpas pli precize meti konceptojn sur skalon. Ankaŭ, la necesa analizado de vortoj, kiam la algoritmo donas kolizion, puŝas al inteligenta vortkombinado.

Jen sube ekzemploj de vortoj, kiujn oni povus krei. Notu ke ili estas nur ekzemploj kaj ne estos oficialaj antaŭ ol la komunumo uzos ilin. Povas esti ke pli etaj vortoj nekombinitaj estos preferataj.

omo: homo
omIDo (ida homo): filo (nesekse)
omEDo (malida homo): patro (nesekse)
omEDOJo (vira malida homo): patro
omEDEDIJo (ina malida malida homo): avino
omEDEDEDo (malida malida malida homo): praavo (nesekse)
omOTo (antaŭa/unua homo): feto
omIPo (nova homo): bebo
omETo (eta homo): infano
omEZo (meza homo): mezaĝa adolto
omEGo (ega homo): egaĝa adolto
omAPo (malnova homo): maljunulo
Verda stelo: la verda suno ; Ĝi povus esti la flago de Eselano

Kelkaj frazoj

  • Komencanto lernas, kiam ĝi havas bonajn lernilojn.
    KomenULo leli, ka fu so avi bona fa lelILo.
  • “Nova lingvo” signifas “novaj amikoj”.
    “Nova lino” sigifi “Nova fa amiko”.
  • La vortoj estas tiom ŝanĝitaj, ke la lingvo ŝajnas pli internacia.
    Ta votu esi ta kane modifi, u ta lino saji UDa nasin-itela.
  • Pardonon, mi pensis, ke vi estis parolanta la Japanan!
    Palono, mo pesi, u vo ine paloli japan-line!

Vortaro Eselano <-> Esperanto por la plej oftaj vortoj

Fino

Ĉu tiu lingva projekto plaĉas al vi? Aliĝu al nia komunumo en Telegram. Tie vi povos uzi la lingvon kaj pridiskuti ĝin.