Urboj de EsperaMondo.net — Minecraft-servilo en Esperanto

En la Minecraft-servilo EsperaMondo.net, Esperantistoj konstruis plurajn urbojn, kiujn oni povas viziti.

Ĉu vi scias ke eblas ludi Minecraft-on en Esperanto? La tuta ludo estis tradukita. Se vi aĉetis ĝin, vi povas uzi la ludon por lerni multajn vortojn. Dum oni konstruas aferojn, la ludo rekte donos la tradukojn de la elementaj blokoj en Esperanto.

EsperaMondo.net estas servilo de Minecraft en Esperanto. Iu ajn kiu aĉetis Minecraft rajtas eniri. En la servilo, ludantoj uzas Esperanton. La babilejo estas en Esperanto, la afiŝoj estas en Esperanto. Iu ajn rajtas konstrui kaj oni ne povas mortigi aliajn ludantojn. Eĉ ekzistas biblioteko en kiu eblas lerni Esperanton. EsperaMondo estas tre bona loko por havi siajn unuajn amikojn en Esperanto.

La adreso de la servilo simple estas EsperaMondo.net, ĝi ankaŭ estas retejo, kiun oni povas viziti por havi pli da informoj.

La unua vilaĝo

La unua vilaĝo estas la … unua vilaĝo de la servilo. Por eniri ĝin, oni devas tajpi la komandon /traviva en la ludo. Ĝi estas la plej malnova loko de la servilo. Apud la aperejo troviĝas malnovaj kaj grandaj konstruaĵoj, sed se oni piediras iom pli fore, oni trovos aliajn domojn pli novajn.

La unua vilaĝo estas vere granda, ĉar domoj akumuliĝis dum pli ol jaro. Mi ne povas montri al vi ĉion, kio troviĝas en tiu unua vilaĝo. Estas tro multe! Mi bezonus fari dekojn da videoj (ho, mi jam faris ilin)!

Ĉiam estas novaj aferoj en la unua vilaĝo.
Ludantoj havas sian propran keston, do oni povas doni ion al ili kiam ili ne ludas
Ekzistas kompleksa trajnsistemo sub la biblioteko, kiu povas alporti al multaj lokoj.

La sabla vilaĝo

La sabla vilaĝo troviĝas tuj apud la unua vilaĝo. Ĉi tie troviĝas multaj vilaĝanoj kiuj pretas komerci ion ajn.

Kuklando

Se oni sekvas la sablan vilaĝon, oni trovas Kuklando-n, lando el kukoj, sed kiu estis grandparte manĝita.

Skandio

Skandio estas neĝa urbeto, kiu similas al nordeŭropaj landoj. Oni devas uzi longan trajnon por iri tien, aŭ uzi portalojn tra la Infero.

La norda vilaĝo

La norda vilaĝo estas tre ĉarma arbara apudmara urbeto. Oni iras tien per la komando /nordo.

La suda vilaĝo

La suda vilaĝo estas la plej lasta vilaĝo. Oni trovas ĉi tie multajn strangajn konstruaĵojn, kaj ankaŭ la plimulton de la aktivaj ludantoj. Estas multe da spaco por novaj konstruaĵoj, do nepre uzu ĝin post tajpi /sudo!

Tio estis kelkaj urboj de EsperaMondo. Ekzistas multe pli, kaj ne facilas montri kiel grandaj/multaj ili estas. Estas pli bone viziti ilin ludante. Do, kion vi atendas? Vizitu nin en esperamondo.net!