Kial oni parolas kiel oni skribas?

Parolado malsimilas al skribado, do la plej bona lingvo havus du formojn.

Nuntempaj internaciaj planlingvoj estas tre similaj en la ideo, ke oni parolu kiel oni skribu. De la skribaĵo, oni rekte havu la parolon, per simplaj reguloj de elparolado, eĉ se oni scius nenion alian pri la lingvo.

En lingvoj, estas io grava, kio estas redundeco. Estas redundeco kiam estas pli da informoj ol necesaj por esprimi ion. Redundeco troviĝas multforme, kiel en longaj vortoj, gramatikaj genroj, konjugacioj kaj multaj aliaj.

Imagu ke vi estas en laŭta buso, kaj vi volas diri la vorton “granda” al iu alia. Pro la bruo, tiu aŭdis nur “ganda” aŭ “randa”, sed ĉar tiuj vortoj ne ekzistas aŭ ne estas oftaj, tiu senprobleme komprenis la originalan vorton. Jen la utileco de redundeco: ĝi helpas esti komprenata.

Kvankam redundeco ne rekte malhelpas komunikadon, ĝi ofte rekte malhelpas lernadon. Multe pli da aferoj estas lernendaj, kiel la genro de ĉiu substantivo, kaj la verba finaĵo por ĉiu pronomo. En la Franca, oni uzu la pronomon “nous” (ni), eĉ kiam la verba finaĵo “-ons” jam evidentigas ke temas pri “nous”.

Zamenhof sisteme forigis nenecesaĵojn, do samtempe forigis multe da redundeco. Tamen, li ne troigis, malkiel multaj lingvokreantoj. La lingvo daŭre funkcias bone parole. Eble ĉar Esperantistoj parolas malrapide kaj klare. Eble ĉar Zamenhof estis tre singarda kaj nur imitis ekzemplojn de funkciantaj naturaj lingvoj. Eble ĉar Zamenhof zorge elektis vortojn, kiuj ne tro similas unu la alian (notinda escepto estas ŝerco-serĉo).

Fakte, Zamenhof eĉ aldonis redundecon per la vorttipaj finaĵoj (-a, -o, -i, -e). Tamen, ĝi ne estas malhelpa redundeco, sed helpa redundeco. Ĝi helpas komprenigi radikon kiel ĝi estas ofte uzata. Skribe, oni ofte povas kompreni frazon sen ili, sed parole, ili helpas apartigi kaj doni ritmon inter la gravaj radikoj, kaj ili redonas informon pri la radiko (tre ofte, la finaĵo samas al la tipo de radiko uzata).

Mi tre ŝat Esperant. Ĝi est bon lingv, kaj ĝi don al mi la vol skrib. Sed mult afer ne est neces kiam oni skrib, ĉu ne? Vi verŝajn pov kompren tio sen ajn problem!

Skribe, oni povas malrapide legi kaj eĉ relegi. Parole, oni devas rapidi kaj atenti. Redundeco estas multe pli utila parole ol skribe. Pro tio, kial oni skribu kiel oni parolas? Se markilo ne estas sufiĉe utila skribe, oni povus forigi ĝin en la skriba formo de la lingvo. La lingvo estus pli rapide skribebla kaj malpli da eraroj estus eblaj.

Multaj homoj (kiel mi) pensas, ke malsimiligi la skriban kaj parolan formon estas tre malbona ideo por Esperanto. Se ĉiuj homoj skribus tiel, novaj lernantoj pli malfacile lernus la parolan formon, pro la gramatikaj reguloj al kiuj ili ne kutimiĝis skribe. Eble, la parola formo eĉ ŝanĝiĝus por imiti la novan skriban, se la plimulto preferas paroli tiel. Sed tiam, Esperanto povus perdi sian riĉecon de finaĵderivado ĉar ĝia uzado iĝus tro malofta.

Tamen, por aliaj planlingvoj, mi pensas ke la ideo ne estas sufiĉe esplorata. Oni povas havi skriban lingvon plej bonan por skribado, kaj havi parolan lingvon plej bonan por parolado. Lerni la parolan formon el la skriba formo ne nepre estas malfacile.

Ekzemple en Pandunia, vorttipa finaĵo ne estas deviga kiam radiko estas uzata en sia baza signifo. Oni do povas skribi “bel” anstataŭ “bela” (bel/ estas adjektiva-baza), sed se oni volas diri “beli”, oni nepre devas skribi “beli”. Parole, se uzi finaĵon estas preferate pro la redundeco, kiun ĝi donas, parolantoj povas uzi ĝin. La lingvo ne devigas tion, sed lasas uzantojn esprimiĝi en la maniero plej taŭga por skriba aŭ voĉa komunikado.