Kiel agi kontraŭ enuo

Vanege
Vanege
Dec 20, 2016 · 12 min read

Kion fari, kiam vi ne scias kion fari? Enuo estas signo, ke vi volas fari novan aŭ alian aferon. Enuo ne estas malbona se vi trovas rapide ion por fari. Tiu artikolo celas helpi vin, por ke vi ne restu samloke farante nenion.

1: Baku aŭ kuiru. Tiuj agadoj helpos vin pasigi tempon, kaj je la fino, vi havos ion por manĝi. Trovu receptojn libre aŭ interrete kaj ekprovu!

2: Plibeligu vin. Provu diversajn plibeligaĵojn, kaj uzu spegulon por vidi ĉu vi ŝatas tion. Malfermu vian vestoŝrankon, kaj provu diversajn kombinaĵojn de vestaĵoj. Elektu kion vi portos dum la postaj tagoj. Ankaŭ malfermu vian skatolon de juveloj (se vi havas tion), kaj vidu kiel ili aspektas kun viaj vestaĵoj.

  • Zorgu pri viaj ungoj. Uzu ungo-tondilon aŭ koloru viajn ungojn.

3: Spektu filmon. Vi povas trovi filmojn interrete aŭ televide. Vi ankaŭ povas iri al butiko por lui aŭ aĉeti filmojn. Vi ankaŭ povas iri al la plej proksima kinejo.

4: Ekzercu vin por pliboniĝi je io. Ĉu vi lernas piano-ludadon? Libera tempo estas perfekta tempo por pliboniĝi. Se vi lernas fremdan lingvon, eble ekzistas multe da aferoj en tiu lingvo. Estas bona okazo provi novajn aferojn, ĉar eĉ se vi ne ŝatos tion, vi pliboniĝos iomete en la lingvo kiun vi lernas.

5: Purigu vian dormĉambron. Faru, ke via dormĉambro (aŭ alia ĉambro) aspektu bele kaj ordigite. Purigita kaj ordigita ĉambro povas doni al vi la energion bezonata por venki vian enuon kaj fari aliajn aferojn.

  • Ordigu vian vestoŝrankon. Ordigu viajn vestaĵojn laŭ koloroj, preferoj, okazoj. Tio helpos vin kiam vi poste uzos vian vestoŝrankon.

6: Purigu lokojn, kiujn vi ne kutime purigas. Iru al la ĉambro kie estas malnovaj aferoj (ekzemple: garaĝo), kaj eksciu ĉu estas io, kion vi povas purigi. Eble vi trovos ion, kion vi perdis, dum vi purigas malnovajn aferojn.

  • Homoj ofte forgesas purigi ŝaltilojn (ekzemple: televid-ŝaltilon). Ili ankaŭ ofte forgesas purigi malantaŭ la fridujo, la tenilon de neceseja viŝtuko, lum-ŝaltilojn, vazlavilon.

7: Havu hejman projekton. Vi povas fari tion aŭskultante muzikon.

  • Ornamu/Dekoru. Pendigu la bildon, kiu restis neuzita en la suba etaĝo dum duonjaro. Se vi rajtas, reornamu la salonon. Movu la meblojn kaj ŝanĝu la kolorojn de la muroj.
  • Riparu aferetojn de via hejmo. Eble iu tubo likas (akvo nenormale eliras), eble iu pordo sonaĉas kiam vi movas ĝin. Korektu tiujn problemojn. Vi sentos vin fiera anstataŭ enuigita.

8: Faru ion kun via hejmbesto. Se vi havas hejmbeston, zorgu pri ĝi. Duŝu ĝin, mallongigu ĝiajn ungojn. Instruu ion/ordon al via hundo, tio impresos viajn familianojn kaj amikojn.

Metodo 1: Fari videon

1: Telefonu aŭ mesaĝu amikon, kiu verŝajne ne estas okupata, kaj petu fari videon kune. Tiu povas esti amiko al kiu vi parolas ofte, aŭ amiko al kiu vi parolas malofte.

2: Klarigu al ili, kiam ili estas en via hejmo, la ideojn kiujn vi havas. Diru al ili, ke vi ŝatus fari videon ‘What to do when you are bored’ (Angle) “Kion fari kiam vi enuas” (Esperante).

3: Listigu 10–50 aferojn por fari. La kvanto dependas de kiom da ili vi povas elpensi.

4: Preparu la kameraon. Vi povas uzi vian poŝtelefonon se ĝi ne estas tro malnova. Ekzistas multaj apoj por filmi videojn.

5: Registru la video(j)n. Anstataŭ memori tutan tekston, estas pli bone ke via amiko haltigas la registradon, helpas vin, kaj poste reekregistras. La ritmo de la video estos pli bona. Vi povas alterni, por ke ankaŭ via amiko parolu antaŭ la kamerao.

6: Kunmetu la videojn/videerojn. Ekzistas multaj apoj por kunmeti videojn. Se vi ne ŝatas iun apon aŭ se ĝi estas tro malfacila, forigu ĝin kaj instalu alian. Nepre demandu al la Interreto pri bona apo. AlternativeTo estas bona retejo por trovi alternativojn al apoj kaj aliaj programoj.

7: Spektu ĝin. Se vi ne ŝatas ĝin, forigu aŭ refaru la partojn, kiujn vi ne ŝatas. Se vi ŝatas ĝin, publikigu ĝin en socia reto kiel YouTube, Twitter, Facebook aŭ Instagram (tiu lasta estas limigita al 15 sekundoj).

8: Spektu la videon kiam vi enuas. Ĝi rememorigos vin (kaj aliajn homojn) pri tiuj aferoj, kiujn vi povas/ŝatas fari kiam vi enuas.

Metodo 2: Amuziĝi dum vojaĝo

1: Rigardu homojn. Unu el la plej bonaj aferoj pri vojaĝado estas esti en lokoj, kie troviĝas multaj homoj. Kiam ajn vi enuas en loko plena je homoj (trajnstacioj, flughavenoj, bushaltejoj, kafejoj, ktp) ĉirkaŭrigardu kaj vidu la homojn, kiuj estas en la sama loko kiel vi.

  • Elpensu aferojn pri la homoj ĉirkaŭ vi. Tiu virino, kiu portas zebre-striitan pantalonon? Ŝi estas internacia spiono survoje al grava renkontiĝo kun sia superulo. Ŝi portas strangas pantalonon por altiri atenton el sia vizaĝo.

2: Aŭskultu homojn. Aŭskultu la konversaciojn, kiuj okazas ĉirkaŭ vi. Provu trovi la plej strangan konversacion, sed atentu ke homoj ne rimarkos ke vi aŭskultas ilin. Agu kvazaŭ vi estas leganta libron aŭ revuon anstataŭe.

  • Skribu tion, kion vi aŭdas, kaj igu ĝin eta poemo aŭ rakonto.
  • Se vi veturas kun alia homo, igu tion ludo. Eltrovu kiu el vi kaj li povas aŭdi la plej strangan konversacion aŭ frazon.

3: Pensu, ke vi estas alia homo. Kiam vi veturas, vi povas esti iu ajn. Elpensu pri nova sed kredebla personeco, kaj agu/vestiĝu tiamaniere dum vi estas blokita en la aviadilo, haltejo, ktp. Vidu, ĉu via nova personeco ŝajnas kredebla por la aliaj homoj.

4: Elpensu ludojn. Kelkfoje tio estas la sola metodo por amuziĝi, eĉ se vi estas plenkreskulo. Vi povas fari la kutiman “mi spionas” ludon, kie ludanto devas pensigi aĵon al la alia ludanto, donante kelkajn detalojn pri ĝi. Vi ankaŭ povas krei vian propran ludon, depende de kie vi estas.

  • Kreu poent-sistemon pri la malagrablaj aferoj. Se iu/io ĝenas vin, aldonu poentojn. Tio povas igi la malbonajn vojaĝojn pli tolereblaj. Ekzemple, ricevu +10 poentojn se iu ne uzas la atendvicon, kiun vi uzas. Ricevu +5 poentojn se bebo krias dum la tuta aviadila vojaĝo.

5: Telefonu aŭ mesaĝu amikon. Diru al ili tion, kio okazas dum via veturo/vojaĝo. Vi povas peti al ili ideojn pri kio fari dum via enua tempo.

Metodo 3: Amuziĝi eksterhejme

1: Sportumu. Bona metodo kontraŭ enuo estas sportumi. Tio kreos cerbajn molekulojn/atomarojn, kiuj feliĉigos kaj plibonfartigos vin. Kuru, biciklu, piediru, esploru la urbon kie vi estas, faru jogon, uzu hulringon.

  • Profitu de tiu tempo por esplori la urbon kie vi estas. Vi samtempe ekzercos vian korpon, batalos kontraŭ via enuo, kaj eble malkovros interesajn lokojn.

2: Aventuru. Ekuzu vian aŭton, buson, biciklon kaj iru al proksima nekonata loko. Trovu novajn stratojn kaj malpli longajn vojojn.

3: Donacu al la loka publika deponejo. Verŝajne estas manĝaĵoj kaj vestaĵoj, kiujn vi ne plu uzos. Se ili ankoraŭ estas sufiĉe bonaj, vi povas donaci ilin al la plej proksima publika deponejo. Tiel, homoj kiuj plej bezonas ilin povos havi ilin.

  • Vi ankaŭ povas helpi vian lokan publikan deponejon per via tempo. Vi povas helpi ilin trovi novajn manĝaĵojn kaj fari liverojn por ili.

4: Elspezu tempon en via loka besta rifuĝejo. Helpu zorgi pri la bestoj, promeni kaj purigi ilin. Tiuj rifuĝejoj ofte bezonas volontulojn. Tio ankaŭ estas bona metodo por ludi kun bestoj, se vi ne havas bestojn en via hejmo.

5: Demandu al amiko aŭ parenco se ili bezonas helpon pri io ajn. Vi povas helpi homojn, kiujn vi ne konas, sed vi ankaŭ povas helpi konatulojn. Demandu, ĉu vi povas helpi ilin pri iliaj ĝardenoj, pri iliaj bestoj ktp.

Metodo 4: Amuziĝi oficeje aŭ lerneje

1: Desegnu. Tio estas bona metodo, por okupigi viajn manojn dum via cerbo estas okupata pri tio, kion diras la instruisto. Vi ankaŭ povas fari tion oficeje, kiam vi pensas pri kiuj projektoj vi devus prilabori poste, aŭ se vi volas kredigi al via estro ke vi estas okupata.

2: Ekhavu kreeman projekton. Se mankas al vi sufiĉe malfacila defio, kaj se vi enuas. Ekfaru interesan projekton, kiu rilatas al via laboro, kaj proponu ĝin al via instruisto aŭ estro.

3: Reordigu. Kiam vi havas liberan tempon oficeje aŭ lerneje, estas bona momento por ordigi kelkajn aferojn. Tio povas helpi vin esti pli produktema poste. Purigu vian labortablon, viajn ŝrankojn kaj certiĝu, ke ĉio troviĝas en la taŭga loko, kaj povas esti retrovita facile.

4: Purigu vian komputilon. Purigu la ekranon, purigu inter la klavoj.

  • Ordigu la hejmon de via komputil-sesio, por povi trovi aferojn pli rapide poste. Kreu dosierujojn por ĉiu fako (ekzemple: Ekonomio, Historio, Leĝoj …), kaj aldonu al tiuj dosierujoj bildeton. Metu la koncernitajn dosierojn en la taŭgajn dosierujojn.

5: Meditu. Mediti helpos vin trankviliĝi kaj fokusiĝi pri la afero kiun vi devos fari tuj poste.

  • Sidu trankvile kaj fermu viajn okulojn (aŭ ŝajnigu ke vi laboras). Spiradu profunde, kaj atentu pri via spirado. Se estas pensoj kiuj eniras vian cerbon, konsciu pri ili kaj lasu ilin foriri.

6: Legu. Legi estas amuze kaj multaj aferoj estas legeblaj: libro, ĵurnalo, revuo… Legado helpas pasigi tempon donante al via cerbo ion por okupiĝi. Libera tempo estas bona por provi novajn aferojn.

  • Vi povas kaŝi libron sub alia libro. Tiel, kiam vi estas en lernejo, vi povas legi ion interesan dum vi ŝajnigas al via instruisto, ke vi interesiĝas pri la lernlibro.
  • Legu rakonton pri misterio, kaj provu trovi la solvon antaŭ la detektivo.
  • Iru al la proksima biblioteko kaj rigardu kiujn librojn estas disponeblaj. Kelkaj bibliotekoj havas retejojn, kiujn vi povas konsulti. Eble vi trovos libron interesan, kiun vi povas pruntepreni.

7: Lernu novan aferon. Vikipedio kaj VikiKiel estas bonaj lokoj por lerni novajn aferojn. Ankaŭ troviĝas multaj instrumaterialojn en Youtube kaj en aliaj retejoj. Uzu serĉilon kiel DuckDuckGo por trovi ilin.

8: Interretumu. Oni povas senfine trovi interesajn aferojn en la Interreto. Se vi ne rajtas fari tion, estu atenta por ke oni ne kaptu vin.

  • Legu artikolojn en Medium. Spektu videojn en Youtube.
  • Uzu Telegram por babili kun Esperantistoj. Eblas uzi Telegram rekte per retumilo.
  • Uzu Twitter aŭ Facebook por diskonigi la interesajn aferojn, kiujn vi malkovris.

9: Babilu kun kunlaboranto. Ofte, la plej bona metodo por rapide amuziĝi estas babili kun apuda homo. Vi povas elekti iun, kiun vi ne konas, kaj peti informojn pri tiu: De kie vi venas? Kion vi antaŭe studis? Kion vi ŝatas fari post la oficeja/lerneja tempo?

Metodo 5: Amuziĝi kun amiko

1: Kompromisu. Oni ne povas konsenti pri ĉio. Elektu ion, kion vi volas fari, kaj kombinu ĝin kun io, kion via amiko volas fari. Ekzemple, vi volas spekti filmon kaj via amiko volas manĝi kukon, do kune manĝu kukon spektante filmon, aŭ spektu filmon pri kuk-kuirado.

2: Aŭskultu muzikon. Aŭskultu kaj aŭskultigu viajn plej ŝatatajn muzikojn. Eble tiuj muzikoj kaj kantoj donos al vi ideojn por fari aferojn kune.

3: Kuiru kaj manĝu. Manĝi kiam vi enuas ne estas malbona kutimo se vi manĝas bonajn aferojn. Se vi poste sportumos kun via amiko, estu atenta ke vi trinku sufiĉe.

4: Defiu. Se vi estas en loko plena je homoj, tio estas perfekta. Kreu defion por via amiko. Proponu al tiu paroli kun nekonatulo, por ke tiu akceptu la restaĵon de la limonado, kiun vi ne fintrinkis.

5 : Kreu amikan dancon. Elektu bonan kanton, kaj elektu gestojn. Ĉiam faru tiujn gestojn kiam vi renkontiĝas. Vi ankaŭ povas elekti kostumojn kaj fari tiun dancon dum la festoj, en kiuj vi estas kune.

Konsiloj:

  • Enuo helpas ekhavi novajn kaj nekutimajn ideojn. Do ne ĉagrenu tro rapide kiam vi enuas.
  • Skribu libron aŭ kreu kanton. Tio estos amuza kaj vi povos diskonigi tion, kion vi faros.
  • Faru ion, por ke via cerbo okupiĝu. Ekzemple, vi povas provi listigi la nomojn de la Usonaj ŝtatoj ene de 3 minutoj.
  • Invitu amikon al via domo aŭ al domo de amiko (kiu akceptas).
  • Vizitu aferojn kun viaj amikoj.
  • Kelkfoje, se vi havas skribilon, faru muzikon kun ĝi. Faru konkurson kun viaj amikoj. Kiu povas fari muzikon plej bone per skribiloj? Se vi faras tion lerneje, ne ĝenu la aliajn lernantojn kaj la instruiston.
  • Ekfaru defion: provu fari ion kion vi antaŭe neniam volis aŭ kuraĝis fari.
  • Plej grave: amuziĝu! Trovu plezuron en ĉio, kion vi faras.
  • Rigardu la aferojn en via hejmo. Ili povas doni al vi ideojn. Ekzemple, se vi vidas skribilon, ĝi povas voligi vin skribi.
  • Listigu la aferojn, kiujn vi volus fari kun amikoj.
  • Listigu la aferojn, kiujn vi ŝatas fari sole. Konsultu tiun liston kiam vi enuas.
  • Se vi havas hejmbestojn, ludu kun ili. Iru eksteren, revu kaj lasu vian imagpovon imagi.
  • Ornamu/Dekoru vian ĉambron, kreu aferon per glubendo, spektu videojn en YouTube.
  • Kreu artaĵojn.
  • Sen diri al viaj gepatroj, ke vi enuas, sendu mesaĝon al viaj amikoj. Ili respondos baldaŭ, estu pacienca.
  • Faru ion per la helpo de Pinterest aŭ Tumblr. Estas multe da kreaj projektoj en tiuj retejoj.
  • Serĉu langrompilojn kaj provu diri ilin.
  • Butikumu kun viaj amikoj aŭ familianoj, aŭ iru al restoracio kun ili. Ekzemple: McDonald’s, KFC aŭ eble restoracio.
  • Se vi havas koramikon, listigu la aferojn kiujn vi ŝatus fari kun tiu.
  • Spektu videojn, kiuj havas la titolon ‘what to do when you are bored’ (Angle).
  • Se vi tre enuas, vi povas eltrovi vian plej ŝatatan kanton el ĉiuj kantoj, kiujn vi ŝatas.
  • Se vi havas multe da kapkusenoj, konstruu fortikaĵon!
  • Kuiru, dancu, muzikaŭskultu, konstruu kaj purigu.

Atentigoj:

  • Tio, kio estas nomata “enuo”, ofte estas volo ne fari ion gravan aŭ timigan. Ne konfuzu enuon kun prokrasto. Se vi devas fari ion, faru ĝin, kaj vi eble rimarkos ke vi neniam enuis.

Dankon pro via legado. Se vi ŝatis tiun artikolon, bonvolu alklaki la koron sube. Tiel, homoj povos trovi tiun artikolon pli facile. Ankaŭ, pensu pri kreado de artikolo aŭ blogo en Medium, por ke Esperanto disvastiĝu tie. Ne forgesu uzi la etikedon #Esperanto, por ke homoj trovu facile vian artikolon.

Welcome to a place where words matter. On Medium, smart voices and original ideas take center stage - with no ads in sight. Watch
Follow all the topics you care about, and we’ll deliver the best stories for you to your homepage and inbox. Explore
Get unlimited access to the best stories on Medium — and support writers while you’re at it. Just $5/month. Upgrade