Kiel atingi vian celon por la nova jaro

La celoj por la nova jaro (ankaŭ nomataj “Novjaraj rezolucioj”) estas celoj, kiujn oni kutime pripensas en la ferioj antaŭ la nova jaro. Homoj celas fari aferon pli bone dum la nova jaro, ol dum la nun/antaŭa. Respekti/Plenumi tiujn celojn povas esti malfacile. Jen listo de aferoj, kiujn vi povas fari por helpi vin atingi viajn novjarajn celojn.

Parto 1: Ekpensi pri celoj kaj prepariĝi

1: Pensu pri ŝanĝoj kaj plibonigoj, kiujn vi ŝatus fari. Ili povas esti pri io ajn. Ili ne nepre devas esti grandaj kiel ĉesi fumi aŭ perdi kilogramojn. Skribu notojn dum vi faras la sekvantajn aferojn:

  • Pensu pri via sano. Kiel vi povus plibonigi ĝin? Ĉu trinki pli da akvo? Ĉu ĉesi fumi tabakon? Ĉesi iri al rapidrestoracioj aŭ ĉesi manĝi frititajn manĝaĵojn? Ĉesi manĝi viandon? Ekzerciĝi pli ofte?
  • Pensu pri viaj rilatoj kun aliaj homoj. Kiel vi povus esti pli bona amiko, edzo, patro, familiano, kolego?
  • Pensu pri via laboro kaj viaj projektoj. Kiel vi povus esti pli feliĉa kaj sukcesa? Kiel vi povus esti pli ordigita kaj kiel vi povus ĉesi malfruigi aferojn?
  • Pensu pri kiel vi povus plibonigi la mondon. Pri kio vi povus agadi, atentigi, publike reklami?

2: Elektu unu aŭ du atingeblajn grandajn celojn. Rigardu viajn notojn, kaj elektu tiujn, kiuj plej gravas al vi. Ne elektu tro malrapide, ĉar ofte oni rapide rimarkas tion, kio estas la plej grava al si.

3: Kreu “ŝtuparon”. Tiu ŝtuparo alportos vian al via celo. Vi devas haki vian grandan celon al multaj etaj simplaj agoj/ŝtupoj, kiuj antaŭenpuŝos vin. Tiuj ŝtupoj devas esti klaraj, por ke vi povu facile fokusiĝi pri ili.

  • Ekzemple: se via celo estas perdi 20 kilogramojn, vi devas krei ŝtupojn kiel ĉesi iri al rapidmanĝejoj, ĉesi trinki sukeraĵojn kaj tiel plu. Vi ankaŭ povas decidi iri la sportejo ekde Marto.

4: Rigardu vian liston, kaj uzu la metodon SMART por kontroli ĝin:

  • S — Specifa (aŭ Sencplena). Tio signifas, ke via celo devas havi klarajn specifajn ŝtupojn. Vi havu liston de aferoj, kiujn vi devas fari por atingi vian celon.
  • M — Mezurebla. Tio signifas, ke vi klare scios kiam vi finfine atingos vian celon. Ekzemple, vi fartos malsimile, ĉar vi estos pli sana, ĉar via familia, ofica aŭ socia situacio pliboniĝi, ktp.
  • A — Atingebla. La celo devas esti atingebla rilate al viaj kapabloj. Malfacila celo/defio povas kuraĝigi vin, sed se viaj realigoj ne similas al viaj esperoj, vi povas malkuraĝiĝi kaj tute ĉesi. Ekzemple: se vi neniam kuris multe antaŭe, ne provu fari maratonon!
  • R — Rilata (aŭ Rekompenciga). La celo devas havi rilaton kun io, kion vi bezonas en via vivo. Ne promesu atingi celon nur ĉar amiko elektis la saman. Via novjara celo devas helpi vin en iu parto de via propra vivo. Pri kiu parto de via vivo vi ne estis kontenta lastatempe?
  • T — Trasekvebla. Tio signifas, ke vi povas vidi vian progreson al via celo. Vidi bonan progreson kuraĝigos vin. Se vi ne povas vidi progreson, vi povas malkuraĝiĝi aŭ simple forgesi. Ĉu vi perdis kilogramojn dum la lasta monato? Dum kiom da horoj vi studis ĉisemajne? Kaj tiel plu.

5: Parolu kun aliaj homoj pri viaj celoj. Priparolu viajn celojn kaj kial vi elektis ilin kun viaj familianoj kaj amikoj.

  • Vi povos peti ilian subtenon dum la jaro. Se eblas, estu kun iu, kiu havas la saman celon, kaj iru al sportejoj aŭ al superbazaroj kune. Petu, ke ili atentigu vin, se vi ŝajne ne respektos/atingos vian celon.
  • Homoj, kiuj diskonigas siajn celojn al aliaj homoj pli ofte atingas ilin. Kelkaj ricevas subtenon kiam ili bezonas ĝin, kaj kelkaj timas devi diri, ke ili malsukcesis.

6: Printu (papere kaj komputile) viajn celojn. Konservu kopion ĉie apud vi, ekzemple en viaj elektronikaj aparatoj. Tio estas grava, por ke viaj celoj ne ŝanĝiĝu iom post iom.

  • Sendu ĝin al viaj retadresoj (oficeja kaj hejma), kaj konservu ĝin en viaj komputiloj.
  • Printu etan kopion, kiun vi povas konservi en via paperujo.
  • Metu kopion sur vian fridujon.

Parto 2: Komenci plenumi viajn celojn

1: Preparu horaron. Notu kiam vi komencos fari la ŝtupojn/celetojn al via celo. Ili ne nepre devas ĉiuj komenciĝi je la 1a de Januaro. Ankaŭ notu kelkajn nombrojn, kiujn vi ŝatus atingi tiam. Ekzemple: 70 kilogramoj je la komenco de Aprilo.

  • Notu, ke viaj celoj ne ĉiam devas finiĝi je la fino de la jaro. Kiam temas pri esti pli afabla kun siaj amikoj, nepre daŭrigu tion venontjare, sed vi ne bezonas noti tion ĉar tiam ĝi jam iĝus kutimo.

2: Eksekvu vian planon. Tuj. Je la 1a de Januaro, aŭ eĉ pli frue. Ofte komenci estas la plej malfacila parto.

3: Devigu vin noti viajn progresojn regule. Ekzemple, vi povas organizi monatan ekzamenon kun mentoro (ĝi povas esti via amiko), kaj vi devos diri al li ĉion, kion vi faris por atingi vian celon.

  • Tio eĉ pli bona se vi trovas iun kun la sama celo. Vi povas kuraĝigi unu la alian kaj diskonigi konsilojn. Vi ankaŭ povas uzi la Interreton por trovi homojn kun la sama jara celo kiel vi.

4: Rememorigu vin pri viaj celoj. Ĉiutage, skribu en vian kalendaron kion vi faros kaj faris, kaj kiam en la tago vi faros ilin. Tiel, vi neniam forgesos.

  • Se via celo estas perdi kilogramojn, skribu tion kion vi manĝos, kaj kiam kaj kiel vi ekzerciĝos ĉiusemajne.

5: Fokusiĝu pli pri la ago/procezo ol pri la fina celo. Ĝuu ĉiun ŝtupon kaj sentu vin fiera kiam vi plenumis iun. Memoru, ke vi atingos vian celon eble nur je la fino de la jaro, do ne indas ĉiam rigardi ĝin.

  • Pensu pri tio, kion vi jam faris, kaj ne pri tio, kio restas. Pensu pri la avantaĝoj, kiujn vi ekhavis per via agado. Daŭre profitu de la nuna momento respektante viajn celetojn, kaj vi nepre atingos vian finan celon.

6: Kreu medion, kiu helpos vin atingi viajn celojn. Ŝanĝi la medion kie vi estas povas helpi vin forigi la malbonajn kutimojn, kiuj malhelpos vin atingi vian celon.

  • Ekzemple, metu viaj ŝuojn por kuri plej proksime al la elireja pordo. En la fridujo, metu la fruktojn kaj legomojn ne en la fonon, sed apud la pordon, tiel vi povas pli facile preni ilin. Forĵetu la manĝaĵojn, kiujn vi ne plu deziras manĝi.
  • Se vi faras ion regule kun viaj amikoj/familiamoj, kiel iri al restoracio, elektu ion, kio kongruas kun viaj celoj. Ekzemple, iru al restoracio kiu proponas sanigajn manĝaĵojn, anstataŭ iri al rapidrestoracio.

Parto 3: Daŭre fari kaj plenumi viajn celojn

1: Rekompencu vin. Pensu pri la donacoj, kiujn vi donos al vi kiam vi atingos viajn celojn kaj celetojn/ŝtupojn. Ricevu etajn rekompencojn kaj finan grandan rekompencon.

  • Se via celo estas perdi kilogramojn, vi povas iri aĉeti novajn vestaĵojn se vi atingis vian trimonatan celon.

2: Pensu pri viaj antaŭaj sukcesoj. Povas esti malfacile koncentriĝi kaj daŭre fari tion, kion vi devas fari. Tio okazas ĉar oni ne povas vidi tuje la rezultojn de sia agado.

  • Ĉiam, kiam vi sentas ke vi malkuraĝiĝas, pensu pri pli etaj ŝtupoj. Se vi estas ekzerciĝanta, pensu ke vi daŭrigos dum la venonta minto, kaj post tiam, pensu ke vi daŭre daŭrigos dum la venonta minuto. Vi scias, ke vi jam faris tion, do vi scias ke vi povas fari ĝin.

3: Alfrontu viajn timojn. Timo ofte haltigas nin je atingi niajn celojn. Estas bone havi celojn, sed oni ofte ektimas tion kion oni devas fari por atingi ĝin.

  • Ofte timo troigas la malfacilecon de taskoj. Do pensu, ke se vi timas ion, ĝi verŝajne estas pli facila ol vi pensas. Timo ankaŭ donos al vi malbonajn kialojn/pretekstojn por ne fari tion, kion vi volas fari. Ne fidu la timantan homon kiu donas al vi pretekstojn, sed la racian homon (vi en la pasinteco) kiu donis al vi celon.
  • Listigu viajn pretekstojn. Legu ilin sole aŭ kun amiko. Legu ilin morgaŭ matene. Vi rapide vidos ke la plimulto estas neraciaj kaj fontas de timo.
  • Ne kulpigu la homojn kaj la cirkonstancojn se vi pensas ke vi ne sukcesos. Se vi eksentas vin respondeca pri viaj propraj celoj, vi rimarkos ke tiuj eksteraj aferoj havas tre limigitan influon sur via kapablo atingi viajn celojn.

4: Agnosku viajn kontraŭcelajn agojn. Skribu tion, kion vi faras por deflankiĝi de via celo. Skribi ilin permesas klare konscii pri ili, tiel vi povos eviti ilin pli facile. Ekzemple, ĉu vi konsciis ke via poŝtelefono kaj tujmesaĝiloj ŝtelas vian atenton kiam vi laboras? Konsciu pri tio kaj malŝaltu ilin.

5: Rekomencu se vi malsukcesis. Povas okazi, ke vi ne respektis vian tagan celon pro maloportuna evento. Ekzemple vi estis en buso dum longa tempo kaj pro tio ne povis uzi Duolingo-n kaj rompis la ĉenon. Ne forlasu vian jaran celon pro io, kio okazis dum nur unu tago. Ekzemple uzu Lundon por restarti bonan semajnon se ial vi malsukcesis lastsemajne.

6: Profitu de viaj subtenantoj. Multaj homoj helpos vin afable. Ĉu vi memoras la homojn, al kiuj vi diris vian jaran celon? Petu al ili, ĉar ili povas doni al vi novajn konsilojn kaj mensan helpon, kiun vi ne antaŭvidis. Ekzistas multaj subtengrupoj en la Interreto, ekzemple ĉe Reddit.

7: Uzu taglibron. Notu almenaŭ unu aferon ĉiutage pri kio vi estas dankema/feliĉa, provante atingi vian celon. Ekzemple, vi gustumis kvinoon en la vegeterana restoracio kaj tre ŝatis ĝin, vi lernis interesan aferon en la kurso pri biologio, vi renkontis afablan homon en la sportejo, vi trovis belan lokon dum via ekstera promenado.

Konsiloj:

  • Ne ekpensu pri novaj celoj se vi fartas malbone aŭ se vi stresiĝas. Vi bezonas tempon kaj pensadon por fari bonajn kaj atingeblajn celojn.
  • Pensu pri fari etan konkurson kun viaj familianoj aŭ amikoj, por vidi kiu plej diligente sekvos sian celon. Eble tiu, kiu ne respektis sian celon, devos aĉeti sandviĉon por la aliaj?
  • Pristudu viajn celojn. Estu certa ke vi komprenas la etapojn/paŝojn por atingi vian celon.
  • Uzu kalendaron por viaj celoj. Skribu kiam vi komencis, kaj kiam vi finos. Notu informojn ĉiutage pri via diligenteco. Ĉiam provu fari plibone ol la antaŭaj tagoj.

Dankon pro via legado. Se vi ŝatis tiun artikolon, bonvolu alklaki la koron sube. Tiel, homoj povos trovi tiun artikolon pli facile. Se vi ŝatus skribi artikolon en Esperanto pri io ajn, ne hezitu uzi Medium.com. Ne forgesu uzi la etikedon #Esperanto, por ke homoj trovu facile vian artikolon.