La beleco de la sferoj de Buckminster Fuller

Buckminster Fuller popularigis la konstruaĵojn el plurangulaj sferoj

Ĉiu homo mezuras belecon malsimile. Por mi, beleco estas kiam io estas simpla, sed efika. Kiam simpla solvo A faras multe pli ol malplisimpla solvo B, mi pensas ke A estas bela.

La sferoj de Buckminster Fuller estas konstruaĵoj, kiuj baziĝas sur ripetata plurangulo sur tuta sfera surfaco. Mi konsideras ilin aparte belaj, kaj mi provos klarigi al vi kial.

Oni notu ke Buckminster ne inventis la ideon fari konstruaĵojn el tiuj formoj, sed li sufiĉe popularigis ilin por ke homoj memoru la konstruaĵojn tiunome.

Buckminster Fuller antaŭ unu el la sferoj

La beleco de sesanguloj

Kio estas la plej efika metodo por kovri tutan planan surfacon per pluranguloj? Por ekrano, oni kutime uzas kvarangulajn kvadratojn. Kvankam tio funkcias bone por ekrano, tio ne estas la plej bona solvo por ĉio.

Povas esti ke ene de plurangulo, oni volu ke ĉiu punkto sur ĝia flanko estu je la sama distanco de la centro. Tio povas esti utila por havi pli solidan strukturon uzante malpli da materialoj por konstrui. Tio povas esti utila por konservi varmecon kaj enloĝigi sferecan besteton.

Por tio, kvadrato ne bonas. Estas granda diferenco inter la plej eta kaj la plej granda distanco ekde la centro de la kvadrato. Tial, abeloj uzas sesangulojn. Ili plej bone konservas siajn rimedojn sen havi malŝparitan spacon. Tiuj matematikaj formoj estas tute oportunaj, kaj naturo trovis ilin per daŭra provado kaj evoluado.

Abeloj ne bezonis lerni matematikojn por kompreni la belecon de sesanguloj

Tiu beleco en tri dimensioj

Mi lastatempe multe ludis al Xenoblade Chronicles X, en kiu la roluloj esploras nekonatan planedon. Por identigi ĉiun eron de la mondo, ili uzas sesangulojn. Laŭ la ludo, ili faris tion ĉar tio estas kompromiso inter geografia precizeco kaj simpleco por homa diskutado, ĉar tiel ĉiu sesangulo povas havi sian nomon.

Sed nia planedo ne estas plata, sed sfera. Do ni bezonas plurangulojn, kiuj kapablas regule kaj sufiĉe precize kovri sferan surfacon. Tion faras la plurangulaj sferoj.

https://en.wikipedia.org/wiki/Buckminster_Fuller#/media/File:Biosph%C3%A8re_Montr%C3%A9al.jpg

Danke al Buckminster Fuller, la beleco de tiuj formoj nun bone videblas al normalaj homoj, kiuj ne konscias pri ĝi. Ĉiam kiam vizitante iun lokon, mi vidas similan formon, mi pensas pri la multaj praktikaj kaj teoriaj uzoj de ĝi en la reala vivo.

Mi fakte unue aŭdis pri tiuj formoj pro la atomaro fulereno, kiu uzeblas en medicino, kiam oni faras bildigan elektromagnetan radiadon. La strukturo mem donas al la atomaro apartajn ecojn, kiu igas ĝin plividebla, kaj igas partojn de la korpo pli videblaj (post injektado).

Mi antaŭĝojas la uzojn, kiujn oni trovos por tiuj formoj kun apartaj ecoj.