Miaj sentoj ĉirkaŭ 6 animeoj

Artikolo pri animeoj, proponita de Kupero ĉi tie

Mi ne celas prezenti animeojn en tiu artikolo. Mi nur volas diri tion, kion mi pensas pri ili, kaj en kiuj cirkonstancoj de mia vivo mi spektis ilin.

Kompare al kelkaj homoj, mi spektas tre malmulte. Mi verŝajne spektis la tuton de nur 8 animeaj serioj. Eble mi spektis epizodon de pli ol 50 el ili, sed ofte mi ne ŝatas. Nuntempe, mi neniam spektas animeon. Mi multe preferas fari ion aktivan, kaj kiu postulas malpli da tempo.

Pokémon

Mi ne spektis tiun sezonon, ĝi estas tro nova

Mi ne scias ĉu homoj konsideras ĝin kiel animeon. Se jes, tiam mi eble spektis multe da animeoj, sed ĉefe tiuj kiuj estis en Franca televidilo. Antaŭ pli ol dekjaro(j), kiam mi estis infano, la televido por infanoj estis plena je animeoj. Francaj televidkanaloj multe aĉetis seriojn de Japanujo, ĉar tio kostis malmulte. Nur sufiĉis aldoni voĉojn. Rezulte, nun Francoj multe ŝatas la Japanan kulturon, ŝajne pli ol ĉiuj aliaj landoj de Eŭropo.

Mi verŝajne spektis Pokémon dum pli ol 700 horoj. Ĉiumatene antaŭ ol iri al la bazlernejo, tio estis la momento por spekti Pokémon, kun miaj fratoj kaj fratinoj. Mi memoras, ke la unua fojo kiam mia kolo tre doloris, estis dum la komenco de epizodo de Pokémon. Mi estis tro ekscitita, saltadis kaj iel pinĉis ion inter la ostoj de mia kolo. Mi ne plu povis ŝanĝi la direkton de mia kapo dum almenaŭ tago. (Noto: Digimon estas pli bona.)

Sakura Card Captor

La animeo ne aspektis tiel bele tiam

Mi kredas, ke estis almenaŭ 3 televidkanaloj kiuj vidigis animeojn ĉiumatene. Unu el ili estis M6. Mi ne multe ŝatis tiun kanalon, sed inter la animeoj troviĝis LA PLEJ BONA: Sakura Card Captor. Mi eĉ preferis Sakura Card Captor al Pokémon! Bedaŭrindege, mi preskaŭ ĉiam devis iri al la lernejo antaŭ ol ĝi komenciĝas. Eble entute, mi povis spekti nur 10-20 epizodojn de ĝi. Nun mi povas spekti ilin ĉiujn per la Interreto, sed mi ne vere havas la volon por tio.

Mi ŝategis la flavan maskoton. Mi trovis ĝin ĉarmega. Mi ŝatus havi ĝin. Mi multe ŝatis la fakton, ke la heroino povas kapti monstrojn en kartojn (kaj poste uzi ilin) kiel en Pokémon, sed preferis la fakton, ke ŝi mem batalas. Kaj ĉiu epizodo malsimilis al la alia. La etoso de ĉiu epizodo estis ĉiam nova, malkiel en Pokémon. Mi ankoraŭ havas enkape la momenton kiam ŝi frapas karton per la beko de ŝia bastono.

Death Note

Tiu bildo verŝajne ne venas de Death Note, sed de unu el la multegaj aferoj, kiuj aperis post ĝi, pro ĝia populareco

Ekde mezlernejo, mi tute ne plu povis spekti animeojn en televido. Mi devis foriri de mia hejmo por preni buson antaŭ ol ili aperas televidile. Kaj fakte, mi preferis dormi pli dum la mateno. Jen komencis kvin jaroj tute sen animeo (kaj fakte sen ajna alitipa movbilda serio).

Mi ne plu scias kiam precize, verŝajne je la komenco de liceo (komenco de mezlernejo +4 jaroj), mia pli maljuna frato komencis spektegi animeojn ĉiutage. Tio tute ne interesis min. Samtempe, liaj lernejaj notoj iom post iom malboniĝis dum miaj restis bonegaj. Mi pensas, ke mense, mi iom ligis lian animeadon al lia fuŝado en lernejo.

En dua jaro de liceo, mi estis en grupo de amikoj (kiujn mi ne vere elektis), kiuj multege parolis pri iu animeo: “Death Note”. Ili prezentis ĝin kiel “LA” animeon. Mi ne estas parolema, tamen mi estas sciivolema, do iom post iom mi malfermiĝis al animeo, eble por igi miajn tagojn kun tiuj uloj malpli enuegegaj. Do mi spektis “Death Note”, kontraŭleĝe, kiel ĉiuj, per la unuaj versioj de Youtube kaj Dailymotion (iu franca malbona Youtube).

Honeste, estis interesa animeo. Estis interesa ludo kie roluloj devas kaŝi sian nomon al aliaj. Ĝi estis spektebla. Eble ĝi estis mia unua vera animeo, kiu havas ĉiujn ecojn de neporinfana animeo. Mi spektis 1 aŭ 0 epizodon ĉiutage. (Mi tute ne komprenas kiel homo povas spekti plurajn epizodojn de sama serio ene de unu tago) Tamen, mi malŝategis la “duan parton”. Meze de la serio, la stilo tute ŝanĝiĝis, kaj ĝi iĝis malinteresa kun malinteresaj roluloj. Post kelkaj epizodoj, mi tuj saltis al la lasta epizodo. Kaj mi estis kontenta ĉar finfine tiu feka fekulo mortis (se vi spektis, vi komprenos).

Panty and Stocking with Garterbelt

Kredu min aŭ ne, mi tute ne plu spektis animeon ĝis la dua jaro de universitato. Tiam en mia vivo, mi vere sentis min perdita en mia vivo. Mi ne sciis kion fari. Tio, kion mi studis tute ne interesis min. Do mi provis multajn aferojn, kiel desegni (denove). Tion, mi provis plurfoje, kaj provos plurfoje. Mi ĉiam forlasis la ideon, sed mi ĉiam rekomencis provi, ĉar mi pensis ke mi ne sukcesas ĉar mi ne sufiĉe provis.

(Noto: Antaŭ jaro, mi vere provegis kadre de 30 hora kurso, kaj tiam mi rimarkis ke mi aĉas je desegnado ne ĉar mi ne elspezis sufiĉe da horo, sed simple ke mi ne ŝatas tion. Mi erare kredis ke mi ŝatos tion, kiam mi estos sufiĉe bona, tamen ŝajnas ke ne valoras komenci fari ion, kion oni ne jam ŝatas.)

Do en la Interreto, mi provis trovi artstilon por mi. Sed mi bezonis iun, kiu estas samtempe simpla kaj plaĉa. Per DeviantArt, mi trovis kelkajn desegnaĵojn, kiuj imitis la stilon de Panty and Stocking with Garterbelt. Mi estis ŝokita. Tiom malmulte da linioj, sed tiom da sentoj! Oni havas la impreson, ke ĉiu linio de la formo de rolulo estis pripensita. Mi rapide trovis tiun videon. Nekredeble. Tio eĉ funkcias bonege en video.

Tiu animeo aspektis tiom malsimila al ĉio, kaj ŝajnis havi sian propran identecon. Estas nur 13 epizodoj, do mi povis spekti ilin facile per Youtube. Ĉefe pro la stilo mi spektis. Sed mi ankaŭ ŝatis la originalecon (ĝenerale) kaj la humuron. Ĝi tre lerte ŝajnigas aferojn, per aliaj aferoj, kaj denuncas ilin, trouzante ilin. (Noto: mi estas senseksema.)

Sword Art Online

Aŭskultu tiun muzikon dum vi legas.

Iam, mia fratego revenis hejmen kaj doni al mia frateto grandan liston de animeoj. Li infektis lin! Mi ektimis pri liaj lernejoj notoj, tamen lia pasio por la videoludo Teeworlds estis pli forta. (Mi prezentis al li Teeworlds, fek al mi)

Estas grandega televidilo en la salono de mia hejmo. Mia fratego ligis sian komputilon al ĝi, kaj montris la unuan epizodon de Sword Art Online. Mi tute ne aŭdis pri ĝi, sed la koncepto de tiu animeo multe stimulis mian imagpovon. Mi mem multe ludis al amas-retludoj (MMORPG) en kiuj mi estis konata kaj timata pro mia eblo regi grandan parton de la enluda ekonomio. La socia aspekto, estis tio, kio plej interesis min en tiuj ludoj. Mi ne plu vere bezonis ludi por ekhavi tion, kion mi volas. Mi simple bezonis paroli al la taŭgaj homoj al la taŭga momento.

En Sword Art Online, ludantoj de amas-retludo troviĝas blokitaj kune en la ludo. Se ili mortas en la ludo, ili mortas realvive. La sola metodo, kiun ili havas por foriri de la ludo estas atingi la pinton de 100-etaĝa turo. Ĉiu etaĝo havas monstrojn pli kaj pli fortojn, kaj nur la ĉefa rolulo kaj kelkaj homoj estas tiuj kiuj kapablas supreniri sen morti.

La unuaj epizodoj estis bonegaj. Muziko, movoj, roluloj, rakontoj, ideoj. Mi povis tiom revi pri tio kio okazos en la posta epizodo. Mi povis tiom revi pri tio, kion mi farus se mi estus ŝlosita en la ludo. Sed ĉio aĉiĝis. Ĉio tre rapide ripetiĝis, kaj ekvenis senenhavaj epizodoj.

Mi ne scias kiel mi sukcesis fini spekti la unuan serion. Eble pro mia imagpovo. Pro vanega espero. Estis tiom da aferoj/ideoj, kion ili povis realigi. En ĉiu nova epizodo, mi esperis ke ili alportos novan econ de la retaj rol-ludoj, sed fakte ili ne faris tion. Nur la unuaj epizodoj faris tion.

Almenaŭ la muzikoj kaj bataloj estas bonegaj. (Kiam la tuta epizodo ne temas pri stulta sencela amindumado, kvazaŭ nenio grava okazas.)

Kill la Kill

DON’T LOSE YOUR WAYYYYYYY

Ĝi iĝis tiom populara en la interreto kie mi estis, ke mi devis spekti ĝin. Mi bezonis kompreni kial tiom da homoj laŭdis tiun animeon.

Ĝi aspektas bonege. La muziko estas bonega. Tamen, mi preskaŭ ĉesis spekti post la unuaj epizodoj. Ĉar nenio nova ŝajnis okazi, kaj mi havis iom post iom la impreso ke la animeo pli kaj pli temiĝis pri elmontrado de privataj korpopartoj, kaj tio ne interesas min.

Tamen, mi fidis la interreton pri la boneco de tiu animeo. Kaj la interreto pravis. Post la “enkonduka” unua triono/duono de epizodoj, la rakonto iĝas vere vere bona. Ĝi multe igis min pensi pri mia rilato kun la homa socio, kaj mi ŝatas kiam io povas alporti ion al mia propra vivo.

Do jen la fino. Kiel mi diris, mi ne spertas. El la 50 plej bone recenzitaj animeoj de My Anime List, mi spektis nur 1 (Death Note), kiun mi ne tiom amis. Verŝajne mi estas tute malkonektita kun tio, kion kutimaj animespektantoj ŝatas.

Multaj homoj konsilis al mi Clannad. Eble mi spektos ĝin. Iam. Iam…