Pri nokta inspiro. Uzebleco kaj utileco.

Uzi kreeman momenton por krei.

Estas la nokto. Pli precize, estas la 2a de la mateno. Mi nun estas sur mia lito, kaj mia komputilo estas sur mia ventro. Mi metis kapkusenojn malantaŭ mia kapo, tiel ke ĝi estas sufiĉe alta por facile rigardi la ekranon de mia komputilo.

Eble vi nun demandas vin “Kial vi parolas pri tio? Tio estas detalo pri via persona vivo.” Mia respondo estas: “Ĉar tio estas bona enkonduko al la temo de tiu artikolo.”

Surlite, antaŭ ol dormi…

Kiam mi provas dormi, mi kutime estas sur mia lito farante nenion. Tre ofte okazas, ke mi restas 30 minutoj tiel, farante nenion, krom pensi. Kaj kiam mi skribas “pensi”, mi fakte devus skribi “pensadi” aŭ “pensadegi”. Fakte, mi ofte demandas min ĉu mi ne kapablas dormi rapide pro mia troa pensado.

Pri tio, kio mi certas estas ke dum la nokto, mi havas multajn ideojn, sed ili estas ĉiuj malŝparitaj, ĉar estante sur mia lito, mi povas fari nenion krom ekpensi pri aferoj kaj forgesi ilin. Fakte, kiam mi provas neforgesi hazardan ideon por ekpensi pri ĝi morgaŭ, tio malpermesas min dormi! Eble ĉar por neforgesi, mi bezonas koncentriĝi.

Honeste, fek! Mi pensas tiom multe, ke mi jam havas la enhavon de pli ol 2, 3 artikoloj por Medium ĉiunokte. Sed se mi uzas komputilon, la lumo de la komputilo pli-vekos min, do tute ne eblas por mi noti tiujn ideojn sen riski pli malfruigi mian dormadon.

Kiel kolekti tiun noktan inspiron?

Mi jam provis uzi notlibron apud mia lito. Mi skribas en ĝi la ĉefajn vortojn de miaj ideoj, kaj morgaŭ mi faras “sintezon”, kiu povas iĝi artikolo. Sed tiu metodo montriĝis al mi neefika, verŝajne pro du ĉefaj kialoj:

  • La mateno, kiam mi finfine povas fari ion utilan, mi kutime ne volas elspezi tempon skribante artikolon. Mi preferas tuj fari la plej gravajn aferojn.
  • La mateno, kiam mia cerbo estas ripozinta, mi kutime trovas ke miaj notoj estas stultaj, kaj tute ne valoras plian laboron. Eble mi pensas tiel, ĉar mi forgesis la tutan procezon, kiu kondukis al tiuj notoj, do mi ne plu scias kial mi konsideris valora skribi ilin.

Do bona solvo estus rekte skribi la artikolon, en mia lito, sen uzi komputilon. Mi ne bone vidas kiel tio eblas. Tamen, mi pensas ke estas du vojoj, kiuj indas pluesploradon:

  • Voĉregistrado. Tio estas la plej “rapida” metodo. Kiel preskaŭ ĉiuj homoj, mi povas paroli pli rapide ol mi skribas. Do paroli permesas havi pli honestan netuŝitan spuron de mia pensado. Mi fakte jam faris tion. Dum kelkaj tagoj, mi sonregistraĵblogis tiel, parolante al mikrofono ĝis kiam mi dormas. Matene, mi simple forigas la neinteresajn kaj malbone eldiritajn partojn. La sola problemo, estas ke ne ekzistas publiko por tio, do mi devas igi ilin skribaj artikoloj.
  • Klavarado”. La ideo estas havi klavaron sen ekranon, kaj ke ĉiu premo sur la klavaro estas registrita. Ĉar mi antaŭe studis la klavaranĝon BÉPO “blinde”, mi kapablas skribi tre rapide sur klavaro, eĉ sen rigardi ĝin. Mi do tute povas skribi artikolon, dum mi fermas miajn okulojn. Mi ankaŭ pensas, ke fermi oniajn okulojn helpas koncentriĝi pri tio, kion oni skribas. Bedaŭrinde, mi ne havas tian klavaron. Mi bezonus iun sufiĉe malpezan, kun propra memoro, kiun mi povus havi sur mia lito ĝis kiam mi dormas.

Kial uzi tiun noktan inspiron?

Eble nun vi demandas vin “Kial vi vere volas uzi tiujn ideojn? Kial ne simple lasi ilin eniri kaj eliri, kiel ĉiuj homoj kiuj volas dormi?”. Mi respondas, ke tiuj ideoj estas sufiĉe granda parto de onia vivo, kaj ke estas bedaŭrinde tute lasi ilin foriri.

Mi pensas ke nokta inspirado estas grandega fonto de kreemo. Estas multege da aferoj, pri kiuj mi pensas nur nokte, kaj se mi ne skribas nokte, mi neniam povus skribi pri ili. Mia patro diris al mi, ke kiam oni volas fari gravan decidon, oni devas fari ĝin matene, ĉar tiam oni pensas pli racie. Mi nun volas diri al vi, ke kiam oni volas fari originalan decidon (ekzemple kiam oni devas krei ion novan), povas fari ĝin vespere/nokte, ĉar tiam oni pensas pli kreeme (aŭ malsimile).

Je persona nivelo, mi pensas ke tio ankaŭ estas tre utila. Multaj homoj, havas tion, kion oni nomas “taglibro”. En ĝi, ili notas sentojn, pensojn, faktojn de la ĵusa tago. Mi pensas ke nokta inspiro estas mikso de iom de ĉio tia, do skribi pri onia nokta inspiro estas kvazaŭ konservi personan historion pri ĉio, kio estas sufiĉe grava por ke oni pensu pri tio.

Laste, kialo kiu aparte gravas al mi estas ke ĝi estas bona uzo de mia tempo. Mi iam provis skribi artikolon ĉiutage en Medium, sed iom ĉesis ĉar mankis al mi inspiro. Tio estas iom bedaŭrinda, ĉar mi havas tiom da inspiro nokte. Notante miajn noktajn pensojn, mi fakte nun ŝparas iom da tempo. Anstataŭ resti blokita dum la tago pro netrovo de inspiro, mi povas bone uzi la noktan tempon kiun mi “perdas” sur mia lito farante nenion.

Ĉi tiu artikolo estas rezulto de nokta inspiro. Do, tio almenaŭ helpas doni aferojn al Esperantujo. :)

Nun, mi iras liten, bonan nokton.

Kirby, kiu dormas.