Stato de Pandunia — Septembro 2017

Se vi ne scias kio estas Pandunia, bonvolu legi tiun unuan artikolon

Kiel Pandunia ŝanĝiĝis lastatempe?

Okazis kelkaj ŝanĝoj lastatempe. Ili ĉefe temas pri pronomoj kaj finaĵoj. Pandunia ne plu estas tute izola lingvo, kaj nun uzas Esperantecajn finaĵojn. Ekzistas pluraj kialoj por tio kaj kontraŭ tio. Por parolantoj de Esperanto, ili estas evidentaj: oni povas krei pli da vortoj per malpli da radikoj lernindaj, sed oni devas lerni aldonajn gramatikajn regulojn pri kreado.

Jen la finaĵo: (ĉu oni nun povas diri ke Pandunia estas Esperantido?)

  • e por o-vortoj
  • i por a-vortoj
  • o por e-vortoj
  • a por transitivaj verboj
  • u por netransitivaj verboj

Tamen, la finaĵo ne estas deviga kiam oni uzas la radikon en ĝia “baza formo”. Ekzemple en Esperanto, oni devas lerni la bazan formon de radiko se oni volas bone kompreni ĝiajn derivitajn formojn. Se radiko estas i-baza (verbo-baza), ĝia novderivita o-vorto estas ago, kaj ne aĵo (kutime). Bonaj esperantaj vortaroj indikas la bazan formon de radiko: plor estas i-baza, do ploro temas pri ago.

Esperantaj vortaroj

Ofte, tiu baza formo estas la plej ofta formo. Oni kutime uzas plor kiel verbon, kaj malofte alimaniere. Simile, mi neniam vidis la radikon “riz” por io alia ol o-vorto. Pro tio, la deviga finaĵo ofte aldonas redundecon. Vi povas facile kompreni tiun frazon: Mi vol manĝ riz en restoraci. Samstile, en Pandunia, la finaĵo ne esta deviga se vorto estas en ĝia baza formo: me vol yem ris na restoran. Tamen, oni rajtas aldoni la finaĵojn, se redundeco estas helpa aŭ se tio helpas elparoli senerare: me vola yema rise na restorane.

Nun ankaŭ ekzistas sufiksoj. Mi ne parolos pri ili kadre de tiu artikolo, ĉar mi jam havas multe por diri, kaj ili ne estas esencaj laŭ mi. Ni sukcesis paroli sen ili, kaj ni daŭre povas. Ekzemple estas la sufikso -ar = -anto/-isto/-ulo, sed ni daŭre povas diri kak jen (fekaĵo-ulo) anstataŭ kakar (fekulo)

“Mi ne volas lerni lingvon kiu ĉiam ŝanĝiĝas!”

Mi legis tion ofte, kaj mi komprenas tiun senton. Unue, mi estas surprizita pri kiom da intereso aperis pri Pandunia, aparte en Twitter kaj Telegram. Deko da homoj, kiujn mi konas esprimis intereson, kaj mi ne vidis ion similan pri alia planlingvo (krom Esperanto). Mi povas kompreni tiun intereson ĉar la gramatiko tre simplas (eble je la facileco de Toki Pona) kaj la vortaro estas multe pli internacia ol tiuj de nunaj planlingvoj. Se homoj estas certaj ke la lingvo estas “stabila”, kaj efektive eklernas, mi pensas ke la lingvo rapide povas havi notindan komunumon (kiel Toki Pona havas nun).

Ĉu multaj ŝanĝoj okazos? Verŝajne jes! Sed ne timu, ĉar tiuj ŝanĝoj verŝajne ne igos viajn pasintajn lernaĵojn eksaj. Ni atingis periodon de stabileco pri la kernaj konceptoj de baza komunikado. La ŝanĝoj nun ĉefe estas aldonoj de novaj vortoj, aŭ etaj korektaĵoj. Vi ne bezonas timi, ĉar granda parto estas stabila, kaj se ŝanĝo okazas, vi tre facile ekscios ĝin se vi partoprenas en la komunumo (prefere per Telegram, kie ni plej aktivas: Esperanto-Pandunia (iru tien se vi volas lerni), AliaLingvo-Pandunia, Nur-Pandunia).

Fakte, ĉiuj ŝanĝoj de la lingvo estas rekte videblaj tie, en GitHub. Se vi bezonas “ĝisdatiĝi” vi nur bezonas konsulti la lastajn ŝanĝojn.