Uzi frazojn de vortaro kiel modelojn LFN#3

Ekzempla frazaro estas nepra por bone lerni planlingvon

La tago estis dediĉita al la lernado de multaj kartoj, kiujn mi aldonis al Anki hieraŭ. Mi havis 180 kartojn novajn, kaj mi havis la tempon studi 47 el ili. Ni notu ke mi ankaŭ devis relerni kelkajn bazajn aferojn pri la lingvo, kiujn mi lernis antaŭhieraŭ.

Mi ne studis dum nur 8 minutoj, ignoru tiun nombron, ĝi ne veras

Mi fakte povus relerni tiujn 180 kartoj en 30 minutoj, sed mi decidis iri malpli rapide, por fari ion pli utilan: aldoni ekzempla(j)n frazo(j)n al ĉiu vorto. La fakto estas, ke mi multe pli facile povas memori vorton per teksta “kunteksto”. Estas grave ligi ĉiun novan vorton al bildo / historio / ago, kiu povas esti uzata por retrovi forgesitan vorton. Tio ankaŭ helpas lerni ĉiujn vortojn de la ekzemploj.

Mi ĉiam ankaŭ elparolas la vortojn kaj frazojn kiujn mi lernas. Tio helpas doni pli da kunteksto al la vortoj, kaj tio fakte pretigas min elparoli tiujn vortojn, kiam mi vere bezonos fari tion dum viva konversacio. Per sufiĉe da kunteksto, mia cerbo povas aŭtomate plenigi la truojn. Kiam mi volas diri frazon, eĉ se mi forgesas unuopan vorton, mi aŭtomate retrovos ĝin dum parolado danke al la aŭda kaj muskola memoro.

Libroj, tradukitaj aŭ lingve reprezentantaj

Problemo de lingvo-lernanto estas trovi kvalitan enhavon. Homoj kutime volas lerni la norman lingvon, kaj ne la lingvon de la strato aŭ la lingvon de komencantoj. En naciaj lingvoj, homoj ofte elektas lerni per romanoj. Tio estas malbona ideo*, ĉar (almenaŭ en Esperanto), tiuj libroj enhavas multe da maloftaj vortoj, strangaj tradukitaj esprimoj, kaj ĉiuokaze uzas la lingvaĵon de romanoj, do ne la lingvaĵon de ĉiutaga babila uzado.
* (Kiam tro granda parto de la lernado fariĝas per legado de tradukitaĵoj)

Mi havas malbonan opinion pri la Esperanta traduko de Alicio en Mirlando (kaj pri multaj tradukaĵoj, ĝenerale). Ĝi estas tro neologisma kaj uzas fremdajn frazturnojn anstataŭ uzi la esprimkapablojn proprajn de Esperanto. Mi scias ke traduko de tiu libro ekzistas en Elefen, sed mi ne scias ĉu ĝi havas la samajn problemojn kiel tiu en Esperanto. Ĉu ĝi provas krei novan tipon de literaturo, aŭ nur provas traduki literaturon kiu jam ekzistas? Se ĝi havas celon nur tradukan, ĝi verŝajne ne helpos min kapti la spiriton de Elefen, se ĝi ekzistas.

Kovrilbildo de la libro, kiu plej bone kaptis la unikecon de Esperantaj tekstoj

Originalaĵoj multe pli interesas min. En Esperantaj originalaĵoj, Esperantistoj uzas novajn kombinaĵojn, por esprimi aferojn, kiuj ne estas tiom facile esprimeblaj en aliaj lingvoj. Nur originalaĵoj povas vere instrui lingvon. Mi do atendas verajn originalaĵojn en Elefen, por vidi ĉu la simpleco kaj la gramatiko de la lingvo helpas homojn esprimi flankon de la homaro, kiu ne estis facile esprimata antaŭe. Eble ni scios tion nur post multaj jaroj.

Frazara vortaro kiel fonto de normo

Anstataŭ legi libron, pli bona maniero lerni estas legi ekzemplajn frazojn de vortaro. Ili celas montri ĉiujn uzeblojn de vorto, kaj nur tiel oni povas bone kompreni vorton. Tre ofte, vorto ne uziĝas tute sammaniere inter lingvoj. Do tre utilas fari kiel mi faris: aldoni ekzemplan frazon por ĉia uzmaniero.

La stato de LFN pri vortaroj estas tre bona. Ekzistas nur unu granda vortaro, kaj ĝi enhavas multajn ekzemplajn frazojn. Tio signifas ke la uzantoj de la lingvo uzas la saman, do ekhavas la samajn difinojn kaj samajn ekzemplojn. Tio multe helpas la parolantojn kompreni unu la alian, ĉar ili havas komunan grundon. Ĉar la vortaro estas vaste uzata en la komunumo, ĝi ŝajnas al mi esti la plej grava Elefena kulturaĵo, kiu ekzistas nun. Ĝi fakte havas similan rolon kiel la Esperanta Duolingo-kurso, kies vortoj kaj frazoj estas/is studataj de la plimulto de la aktivaj nunaj Esperantistoj.

Honeste, mi miras kiom kompleta ĝi estas, kiom da ekzemploj ekzistas en ĝi, kaj kiom da tradukoj al aliaj lingvoj enestas. Elefen estas juna (ĝi baldaŭ havos 20 jarojn), sed estas homo(j) kiu(j) multe zorgas pri ĝi, kaj donas al ĝi modernajn ilojn, kiuj permesas al ĝi travivi niajn modernajn tempojn. Mi ankaŭ supozas, ke ĝi estas helpata de sia latinida naturaleco, ĉar homoj povas facile imiti kiel ili skribas en sia lingvo.

Ĉu tro hispaneca?

Mi rapide rimarkis, ke estas multe pli da vortoj kiuj similas al la Hispana ol al la Franca. Tio tute ne ĝenas min, se la vortoj estas sufiĉe facile elparoleblaj, kaj ne eblas facile konfuzi ilin kun aliaj.

Kaj mi trovis la vorton “sta”.

Tiu vorto certe kaŭzos problemojn al kelkaj hispanoj, kiuj ne povos ne diri “e” antaŭ la “sta”. Kaj ili ja devas eviti fari tion, ĉar “esta” jam estas uzata vorto, kiu signifas “ĉi tiu”. (Mi ankaŭ volas mencii ke “esta” estas tre simila al “es” (esti) kaj “ta” (eble)!)

Fakte, kiam mi legis vorton kiu komencis per “st”, mi tuj pensis pri ĝermana vorto, kaj la vortaro iel pravigis min. Sed, eble la vorto ja estas latinida, kaj venas de mallongitita itala “stare in piedi”. Tamen, havi propran vorton por tiu koncepto ne estas tre latinideca. (Mi ne faras riproĉon.)

Mi sentas mallongigemon en la lingvo. Mi timas ke tio forigas tro da redundeco, kaj la lingvo estus tro malklara parolate. Mi ekscios poste.

Mi ja ne rekomendas lerni la Hispanan kaj Elefen samtempe. Ili ja tro similas, kaj la cerbo rapide ligos vortojn, kiujn ĝi ne devus ligi. Tamen, mi ne pensas ke lerni lingvon povas “mallernigi” iun alian. Oni simple bezonos iom da tempo por rekutimiĝi al la malnovaj kutimoj kaj pensvojoj.

Like what you read? Give Vanege a round of applause.

From a quick cheer to a standing ovation, clap to show how much you enjoyed this story.