Dᴏᴋᴛᴏʀᴏ Kɪᴜ ?

Artikolo omaĝe al la 1-a Doktoro okaze de la kristnaska epizodo

Aleks Aɴᴅʀᴇ
Jul 27, 2017 · 4 min read

Mi ne estas « nur » doktoro. Mi estas La Doktoro… La originala, verdire…

Ĉiuj spektantoj de la brita TV-serio Doktoro Kiu nun jam alkutimiĝis al la afero : ekde 2005 ĉiujare nun aperas speciala epizodo okaze de Kristnasko. Ĉi-jare, en 2017, la evento estas iom pli atendata, ĉar Peter Cᴀᴘᴀʟᴅɪ transdonos la ĉefrolon al la 13-a enkorpiĝo Jodie Wʜɪᴛᴛᴀᴋᴇʀ fine de rakonto dum kiu la 12-a Doktoro renkontos sian unuan enkorpiĝon !

Jen okazo proponi al vi kvin spektindajn rakontojn de la 1-a Doktoro, ordigitajn de ĝuebla ĝis la plej ĝuebla :

5. La Romianoj (The Romans)

2-a sezono, 4-a rakonto. — La Romianoj, 1965–01–16 / 02–06

Kiam la serio Doktoro Kiu komenciĝis en 1963, la ideo por la brita televido-elsendanto BBC estis havi programon, kiu celas infanojn kaj instruas ilin pri historio kaj sciencoj. Ekde la dua sezono, la produkto-teamo provis aldoni iom da humuro al la epizodoj, kaj La Romianoj estas laŭ-memore la unuan tian epizodon. En ĝi, la Doktoro kaj la TARDIS-kunvojaĝantoj alvenas en la antikvan periodon de Romo dum la regado de Nerono, tuj antaŭ la Granda Incendio de Romo. Ĝi estas ĝuinda historia rakonto de la unuaj jaroj.


4. La Tempo-entrudiĝanto (The Time Meddler)

2-a sezono, 9-a rakonto. — La Tempo-entrudiĝanto, 1965–07–03 / 24

Multan tempon antaŭ la unuaj mencioj de Galifrejo, la devena planedo de la Doktoro, de la Majstro kaj de la Tempo-lordoj, la Doktoro renkontas en La Tempo-entrudiĝanto alian TARDIS-vojaĝanton, kiu nomiĝas « La Monaĥo » kaj atendas la Vikingojn en 1066. La rakonto estas fama pro tio, ke ĝi estas la unua kiu enmiksas historiajn kaj sciencfikciajn aspektojn, krom la enkonduko de samplaneda malamiko de la Doktoro — kaj li revenas post kelkaj epizodoj en La Majstro-planon de la Dalekoj.


3. La Dalekoj (The Daleks)

1-a sezono, 2-a rakonto. — La Dalekoj, 1963–12–21 / 1964–02–01

Ekde la unua jaro 1963, la TV-verkisto Terry Nᴀᴛɪᴏɴ proponis rakonton ene de kiu la Doktoro kaj kunvojaĝantoj renkontas robotajn malamikojn sur la planedo Skaro, sendube la plej konataj malamikoj de la serio.

La rakonto estas la dua de la 1-a sezono, kaj enkondukas multe da elementoj de la Daleka historio ankoraŭ nuntempe uzataj, ekzemple la Dalekan urbon komence de la 9-a sezono kun Peter Cᴀᴘᴀʟᴅɪ en 2015.


2. Aventuro tra spaco kaj tempo ()

Aventuro tra spaco kaj tempo, 2013–11–21

Nu, tiu rakonto ne vere estas epizodo de la serio Doktoro Kiu, ĉar ĝi estis registrita okaze de la 50-a datreveno de la serio kiel omaĝo-filmo al la unua ĉefaktoro William Hᴀʀᴛɴᴇʟʟ. Kadre de ĝi la aktoro David Bʀᴀᴅʟᴇʏ havas la honoron rekrei la 1-an Doktoron : la filmo rakontas la jarojn 1963–1966, dum kiuj la BBC decidis krei la serion, serĉi aktorojn, verki la unuajn epizodojn kaj reklami pri ĉio.

Dum la rakonto ni povas spekti la plej epoko-farajn scenojn el la cento da epizodoj kun la 1-a Doktoro, kaj ni havas multe da informoj pri la produktado de la serio, de la muziko al eltroviĝo de la Dalekoj aŭ la malsaniĝo de William Hᴀʀᴛɴᴇʟʟ, ĝis la ideo regeneri la Doktoron per la aktoro Patrick Tʀᴏᴜɢʜᴛᴏɴ. Plej notinde estas, ke David Bʀᴀᴅʟᴇʏ estos en la ĉi-jara Kristnaska epizodo.


1. La Deka Planedo (The Tenth Planet)

4-a sezono, 2-a rakonto. — La Deka Planedo, 1966–10–08 / 29

Tiu ĉi rakonto estas la kronologia sekvo de tio, kio okazis kun Peter Cᴀᴘᴀʟᴅɪ dum la du lastaj epizodoj de la 10-a sezono elsendita ĉi-jare. Ni ja ĵus spektis la kreadon de la Kiberhomoj el Mondas, kaj jen en La Deka Planedo la renkontiĝo de la 1-a Doktoro kun ili… kaj lia lasta rakonto antaŭ la regenerado al la 2-a Doktoro. Sendube la ĉi-jara Kristnaska epizodo okazos dum tiu periodo, se spekti la antaŭ-filmon.


La elsendo de la Kristnaska epizodo La Doktoroj okazos post kvin monatoj : ĝis tiam, bonan spektadon de la « klasikaj epizodoj » !

Aleks Aɴᴅʀᴇ

Written by

@EsperantoLCDG · @EsperantoFrance • Lingvoj, skribosistemoj, suno, kalendaroj, vojaĝoj, interkulturo, scienco, Doctor Who, tabuloludo • Esperanto · Français :-)

Welcome to a place where words matter. On Medium, smart voices and original ideas take center stage - with no ads in sight. Watch
Follow all the topics you care about, and we’ll deliver the best stories for you to your homepage and inbox. Explore
Get unlimited access to the best stories on Medium — and support writers while you’re at it. Just $5/month. Upgrade