Scratch: programado por ĉiuj

Dankon al MIT pro diskonigado de la aplikaĵo

Aleks ANDRE
3 min readFeb 8, 2017

« Mi antaŭe provis programi sed mi ne ŝatis tion. Nun mi multe pli ĝojas fari tion. » — 15-jara junulo

Tipa interfaco de Scratch: desegnaĵo maldekstre, kodo-blokoj dekstre.

SCRATCH [skraĉ] estas aplikaĵo pri programado kreita de la MIT Media Lab, esplorejo el la Masaĉuseca Instituto de Teĥnologio. Celante precipe junulojn, ĝi ebligas al ili facile verki belajn allogajn programojn.

En nia mondo, kie aperas pli kaj pri da komputilaj aferoj, kompreneble estas pli kaj pli petata de la junuloj kompreni tion, kio okazas ene de programoj. En Francujo, kie mi instruas matematikon al junuloj 15–18-jaraj, aperis programado kiel deviga parto de la lecionoj jam de almenaŭ ok jaroj – kaj pli kaj pli progresas en la lernejoj.

Ĉe ni estas petata instrui al ili bazajn aferojn rilate al algoritmoj. La junuloj devos scii tion, kio estas variablo, testo, kaj ripetadoj – ĉu kun testado ĉu ne. En la sekvaj jaroj estas jam planita instrui al la infanoj programi en programlingvo kiel Pitono, sed nuntempe estas ege rekomendata uzi la aplikaĵon Scratch, ekde la aĝo 12!

Post programado, la kato scipovas diri la horon en Esperanto!

En Scratch povas la infanoj elekti komando-blokojn pere de kiuj ili diras al rolulo (“la Kato!„) tion, kion ili volas: ĉu movi, ludi sonon, orientiĝi, miaŭi, iri al tiu loko ktp.

La kato ankaŭ povas paroli kaj pensi, alivorte afiŝi mesaĝon – ekzemple rezulton de komputado, ĉar Scratch ja estas tute kompleta programado-aplikaĵo: ankaŭ ekzistas la kutimaj variabloj, ripetadoj, testoj kaj operatoroj, proceduroj kaj funkcioj.

Laŭ mia sperto, junuloj rapide komencas programi post rapida klarigo pri la multekolora interfaco, kiu sendube helpas al ili retrovi la vojon kaj la logikon inter la diversaj bloko-ebloj. Kelkaj facililoj eĉ estas tuj uzeblaj kiel « iri al la muso » aŭ « resalti se la kato tuŝas la randon ».

Desegnaĵo per rotaciado de plurlatero

La aplikaĵo proponas sentilojn kaj rimedojn por lanĉi tuton aŭ parton de programo laŭ eventoj: muso-klako, klavo-premo, ek-signo per la verda flago kaj simile. Per interfaco en ĉirkaŭ 60 lingvoj, Scratch estas uzebla de ĉiu junulo tra la mondo… kaj ĝi memoros al la pli aĝaj inter ni la ora periodo de la Testudo Logo!

--

--

Aleks ANDRE

@EsperantoLCDG · @EsperantoFrance • Lingvoj, skribosistemoj, suno, kalendaroj, vojaĝoj, interkulturo, scienco, Doctor Who, tabuloludo • Esperanto · Français :-)