kaj ĉi tielas la fina venko

estas gazetoj en via nacia lingvo kaj estas gazetoj en esperanto sed kelkaj gazetoj en esperanto aĉas kaj unu ĉiam dediĉas la kvaran kaj kvinan paĝojn al klaĉoj pri la movado kaj ĉu vi aŭdis pri kion la prapraprapranepo de zamenhof faris ĉi-foje

vi konas homojn de preskaŭ ĉiu angulo de la mondo krom laoso. ial vi ne konas iun de laoso. sed ekzistas esperantistoj tie, la kunloĝanto de la kuzo de via plej bona amiko rekontis iun de tie unufoje

la plej granda urbo proksime de vi havas du ĉefajn krimfamiliojn kaj unu uzas esperanton kaj la esperantista krimfamilio ĉiam enspezas pli da mono ĉar ĝiaj anoj havas pli da kontaktoj kun eksterlandanoj

preskaŭ ĉiuj popularaj muzikstiloj estas ĉefe en esperanto krom kontreo. kontreo ankoraŭ estas en la angla. aŭ la germana, ankaŭ estas ial multaj kontreaj kantoj en la germana

la ĉefministro de kanado fame parolaĉas esperanton kaj oni ekprimokas lingvajn erarojn de riaj intervjuoj kiam oni elĉerpas aliajn konversacitemojn

ankoraŭ ekzistas la kongresoj sed ili iĝis kliŝaj kaj inunditaj per reklamoj kaj ĉiam estas tro da homoj kaj vi kaj viaj amikoj ne vere amuziĝis kiam vi iris unufoje

preskaŭ ĉiu universitato havas almenaŭ unu profesoron kiu pensas ke esperanto aĉas kaj havas sian propran proponon por internacia lingvo kaj kvankam ĉiuj konsentas ke esperanto havas kelkajn gravajn problemojn oni ne povas anstataŭigi ĝin ĉar la kontraŭantoj ne povas interkonsenti pri nova lingvo

viaj onkloj kverelas ĉe facebook pri ‘ri’ denove

oni povas ankoraŭ uzi la lingvon por vojaĝi tra la mondo sed tro da homoj parolas la lingvon kaj oni ne vere plu emas lasi nekonantajn esperantistojn en siajn domojn ĉar ekzistas rabistoj ene de la movado kaj krome krimsindikatoj uzas ĝin. granda firmao aĉetis la nomon ‘pasporta servo’ kaj nun ĝi estas libro kun listo de hoteloj kiuj ofertas rebatojn al homoj kiuj parolas esperanton

vi aŭdis konversacion en esperanto inter du homoj de brazilo kaj vi tute ne komprenis kion ili diris

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.