Kia estas la Usona Landa Kongreso?

Pasintlunde finiĝis la 65a Landa Kongreso de Esperanto-USA, la landa asocio de la usona esperanta movado. La 70 homoj kiuj kunvenis ĉe la Universitato William Peace estis junuloj kaj maljunuloj, venis de Majno ĝis Kalifornio, parolis ĝin flue dum multaj jaroj kaj ĵus ekstudis ĝin antaŭ kelkaj monatoj.

Tiuj ĉi kongresoj, kiam mi povas ĉeesti, ĉiam estas por mi unu el la plej altaj pintoj de la jaro. Mi havas kaj ĝuas la ŝancon paroli Esperanton kun homoj en mia urbo kelkfoje ĉiumonate, sed ĉeesti lokan kongreson estas tute alia afero. Dum kvar tagoj, la lingvo entute ĉirkaŭis min, kaj dum la semajnfino mi povis vivi en Esperantio. Ni trinkejumis en Esperanto, manĝis kune (fakte la manĝaĵoj estis sufiĉe bonaj por Esperanto-renkontiĝo), aŭdis poemojn kaj kantojn verkitajn de Esperantistoj, vizitis kelkajn muzejojn en Raleigh, kaj montris al la mondo (aŭ almenaŭ unu ege varma urbo en Norda Karolino) kiel nia lingvo funkcias.

La organizantoj ĉi-foje bonege diskonigis la okazaĵon interrete. Plej imponis la tujaj elsendoj pere de Facebook Live, per kiuj oni elsendis multajn prelegojn kaj intervjuojn kun partoprenantoj, sed la gastigantoj ankaŭ aperis ĉe Twitter, Reddit, kaj Snapchat. Tio estas nova kaj ege bezonata paŝo antaŭen por la LK, kaj multe da homoj ja bonege utiligis tion. Ekzemple, ĝis nun 1,6 mil homoj spektis la enkondukon kaj ĉefprelegon de Humphrey Tonkin per Facebook.

Unu el la ĉefaj kialoj por ĉeestis estas la prelegoj, kaj la ĉi-jara kongreso povis logi sufiĉe interesan kaj buntan prelegantaron. La ĉefprelegisto, Humphrey Tonkin, eksprezidanto de UEA kaj nuntempa profesoro de literaturo, ĉiam donis amuzajn kaj instigajn prelegojn, ĉi-foje pri la historio de la usona movado kaj kelkaj konsiloj por le estonteco. Alia profesoro, Duncan Charters, diskonis scierojn lernitajn de la poliglota movado pri kiel lerni lingvojn.

La temo de Duolingo kaj la efiko de ĝiaj centmiloj da lernantoj sur la usona movado aperis denove kaj denove; Katalin Kováts venis de Nederlando por instigi nin pli aktive disvastigi Esperanton inter la lernintoj, kaj unu el la kreintoj de la kursoj mem, Margo Revess-Cohen (pli bone konata kiel RuthKC), estis tie. Ŝi kaj Liĉjo Miller rakontis iom pri la historio de la kurso ĉe Duolingo kaj eĉ diskonis iom pri kio okazos en la estonteco. Kaj kompreneble oni ankaŭ prezentis pri aferoj neesperantaj; Julinjo Schwartz havis elstaran kaj informplenan sesion pri transsekseco, kaj Wally du Temple festis la 150-jariĝon de Kanado per serio de tradukitaj filmetoj pri la inventoj kaj gravaj historioj punkoj de la lando.

La sperto por mi ĉi-jare krome estis iom malsama por du kialoj: unue, mi decidis tujpepi la tutan kongreson, kaj ricevis sufiĉe bonan respondon al tio. Mi neniam faris ion similan antaŭe, sed mi rapide lernis kiel ege mallonge resumi la ĉefpunktojn de la prelegoj. Mi sugestas al la partoprentantoj de la venontaj kongresoj (ekzemple UK kaj IJK, kiuj ekos tre baldaŭ) ke ili faru ion simile por ke la interretanoj kiuj ne povas ĉeesti pro manko de tempo aŭ mono.

Due, mi pli kaj pli interplektiĝas kun la usona movado, do pro tio mi elspezis iom pli da mia tempo ĉeestante kunsidojn, parolante kun la organizteamo, kaj helpante la kongreson ol kutime. Tio ja gravis, ĉar dum la kongreso Esperanto-USA decidis okazigi la venontjaran kongreson en mia urbo. Do mi esperas ke vi lasos min fini tiun ĉi resumeton per reklamo: bolvolu veni al la 66a Usona Landa Kongreso en Seatlo, Vaŝingtonio! Okazos inter la 13a kaj la 16a de julio, 2018. Mi kaj la aliaj kunorganizantoj promesas multege labori por ke vi povos amuziĝi kaj vere sperti Esperantion. Kaj krome ni eble havos kelkajn surprizojn por vi…

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.