Kial kaj kiel tujpepi Esperanto-kongresojn

Ni estas en la mezo de la ĉefsezono de esperantlingvaj kongresoj, konferencoj, kaj aliaj renkontiĝoj. La Universala Kongreso komenciĝos post semajno, kun plenplena programo. Sed estas problemo: nur la homoj kiuj povas vojaĝi al Portugalio kaj resti dum semajno for de la laborejo dum semajno povos sperti ĝin.

Neniu povas partopreni ĉiun esperantlingvan renkontiĝon, kaj krom se la okazaĵo estas tre malgranda, neniu povas ĉeesti ĉiun programeron en iu specifa renkontiĝo. Krome, eĉ tiuj kiuj ĉeestus eble ŝatus havi iun resumon de la okazaĵo kiun ili povas facile disigi al amikoj kaj konatuloj.

Tujpepado estas facila maniero helpi la eventon kiun vi ĉeestis kaj la esperantistaro ĝenerale sen esti parto de la organiza teamo. Tiel homoj ĉirkaŭ la mondo povas almenaŭ iasence sperti la aranĝon, aŭ almenaŭ krompreni pri kio ĝi temas kaj ĉu oni ŝatus iam ĉeesti ĝin.

Sed kio estas tujpepado? Ĝenerale, oni simple uzas la retpaĝon Twitter por diskonigi informojn, reagojn, kaj bildojn dum la okazaĵo okazas.

Preskaŭ ia ajn pepado dum kongresoj helpas — simple ekfaru kaj vi mem lernos kio funkcias bone kaj kio ne! Tamen, por helpi vin komenci, jen kelkaj pripensindaj aferoj:

  • Ne multe zorgu pri tro da pepado. Kutime neniu malsekvas min kiam mi tujpepas aranĝojn; male, oni dankas min kaj mi kutime akiras pli da sekvantoj. Se multaj aferoj okazas, pepu multe!
  • Se temas pri prelego, indiku la tviternomon de la preleganto ĉe la komenco kaj inkluzivu la familian nomon en ĉiu pepaĵo. Provu resumi la ĉefajn punktojn de ĉiu prelego kaj interesajn aŭ amuzajn faktojn. Helpas ankaŭ havi foton de la preleganto ĉekomence.
  • Uzu Tweetdeck (aŭ simila ilo) anstataŭ la “oficiala” retpaĝo de Twitter. Tweetdeck estas interreta aplikaĵo prizorgita de Twitter mem kiu multe helpas uzantojn prizorgi pli ol unu konton samtempe. Ĝi ankaŭ inkluzivas pli da klavaraj taskmallongigoj (ekz la klavo ’n’ starigas novan pepaĵon, kiu estas tre utila kiam oni provas pepi rapide) kaj montras la pepaĵojn en laŭtempa ordo. Oni ankaŭ uzu komputilon kun klavaro anstataŭ poŝtelefonon.
  • Uzu la oficialan kradvorton de la okazaĵo. Tio helpas homojn trovi viajn pepaĵojn! Ekzemple, ĉe la ĵus okazita Usona/Kanada Landa Kongreso, la oficiala kradvorto estis #lk2018; oni povas iri al twitter.com, serĉi tiun kradvorton, kaj facile trovi pepaĵojn de la partoprenantaro. Kaj se via aranĝo ne havas oficialan kradvorton, kreu ion (sed certigu ke neniu alia aranĝo jam uzis tiun kiun vi elektis!).

Nun vi scias kiel tujpepi, do iru kaj tujpepu! Mi antaŭĝojas vidi la pepaĵojn de viaj aranĝoj ĉi-somere!