Usono, 2017

Estas mito inter usonanoj, kaj la plejparto de usonanoj eĉ kredas ĝin. Vi plej verŝajne jam scias pri ĝi. Tiu estas la mito de ‘usona esceptismo’, ke usono estas tiom eksterordinara ke la naturaj leĝoj kiujn aliaj landoj devas sekvi tute ne apikeblas al usono. (Mi ne scias pri ĉu aliaj landoj havas similajn mitojn, krom eble norda koreio.)

En ĝia plej forta formo, tiu mito estas nuda naciismo. Mia patro, ekzemple, estis en la usona mararmeo dum tridek jaroj kaj kiam mi estis infano li diris al mi ke li havis nenian dubon ke, pro libereco kaj pro vivkvalito, usono estas la plej bona lando en la mondo por envivi. Ĉar li tiom multe vojaĝis kaj vizitis ĉiun kontinenton kaj ankaŭ ĉar mi havis kvin jarojn, mi ne dubis lin kaj devis kreskiĝi iomete por vere kompreni kiom ridinda tiu vidpunkto estas.

Kaj kiam mi esperantiĝis kaj ekvojaĝis eksterlanden, iom ŝokis min kiom multe usono devas pliboniĝi por garantii la samajn bazajn komfortojn kiujn kelkaj aliaj landoj povas garantii. Ekzemple, mi estis en germanio dum sufiĉe longa tempo, kaj oni povas promeni en la malriĉaj kvartaloj de la urboj nokte sentime, la edukado multe pli bone preparigas homojn por vivi en la reala mondo, kaj oni povas loĝi ie en la plej grandaj urboj sen devi vojaĝi pli ol tri horojn ĉiutage aŭ (pardonu la usonaĵon) pagi brakon kaj gambon.

Mi tute ne plendas — mi ja ege preferus loĝi tie ĉi ol en multaj aliaj lokoj — sed simple montri ke eĉ bone informitaj kaj nenaciismemaj usonanoj simple ne havas la spertojn kompreni kiel la vivo tie ĉi samas aŭ malsamas al la vivo aliloke. Kaj por mi, ankaŭ temas pri politiko.

Dum la tuta elekta procedo, dum pli ol jaro, mi simple ne povis imagi ke Trump venkus.

Mi kredis ke usono iel pli bonas ol tio. Malgraŭ mia scio de la historio de la lando, historio de sklaveco kaj rasismo. Malgraŭ ke pli kaj pli da homoj simple ne interesiĝas eĉ pli voĉdonado kaj malgraŭ la plimalfortiĝo de la usona gazetaro. Malgraŭ la fakto ke tiu ĉi lando estas tiom naciisma ke la landa flago pendiĝas en ĉiu lerneja klasĉambro. Ĉar iel la magio de usono solvos ĉion.

Tio stultas. Sed pli kaj pli mi lernas ke scii ion kaj senti ion ne estas la samaj, ke ekzistas multaj impresoj de la mondo en mia cerbo kiuj baziĝas sur aferoj kiujn mi kredis en mia infanaĝo sed ne plu.

Mi ne scias kiel mi plej efektive agu dum la venontaj kvar jaroj. Sed mi scias ke mi devos multe prilabori min mem.