Horloĝo

Vespere mia filino kaŝis ion sub mia kuseno kaj ordonis preni la «surprizon» matene. Ŝi diris, ke tio estas «donaco» al mi. «Ĝi estas mekanika, sed ne plu funkcias», ŝi aldonis. Estas ŝia ŝatata ludo dum la lastaj tagoj — «fari donacojn».

En la mateno mi trovis sub la kuseno saketon, en kiu okazis kelkaj horloĝoj. Tie ĉi estis kolektitaj horloĝoj de la tuta nia familio, plejparte ne funkciantaj, per kiuj ŝi ludis.

Inter aliaj mi trovis du miajn proprajn brakhorloĝojn. Jen simpla mekanika horloĝo sen ciferoj en la ciferplato — mia militserva amiko donacis ĝin. Li diris, ke ĝi estas lia familia relikvo. Mi estis ege kortuŝita, kaj ĉiam memoras pri tio. Alia horloĝo estas same mekanika Citizen — solida altkvalita brakhorloĝo kun kalendaro kaj kvarca vitro. Mi ricevis ĝin de mia bopatro. Ambaŭ horloĝoj ŝajne estis en plena ordo. Mi streĉis ilin, kaj ili ekfunkciis.

Post kiam poŝtelefono fariĝis nemalhavebla atributo de ĉiutaga vivo, mi rifuzis brakhorloĝon — mi traktis ĝin ne plu necesan, ĉar ĉiu poŝtelefono jam havas horloĝon sur ekrano.

Sed tiumatene mi sidis, rigardis al la «donacoj» de mia filino kaj pensis: ja ne ĉiam estas oportune ŝovi manon en poŝon kaj eltiri telefonon nur por ekscii kioma horo estas nun… «Kial ne?» ekpensis mi, kaj surmetis tiun Citizen sur la brako.

Kaj dum la tuta tago ĉiuj kelkaj minutoj mi konsultis la horloĝon — ja se vi havas ion, vi devas ĝin uzi, ĉu ne?

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.