Kontraŭ la «ĉiontujismo»: la apo Slowly

«Tio ne mortis, kio povas dormi en la eternec’
 Kaj en strangaj eonoj, eĉ la morto vivas en mortec’.»
 H.P. Lovecraft, La Voko de Cthulhu
Daniel Mennerich, CC BY-NC-SA

Ĉu estas preciziginda, ke tiu blogo estas nun dormanta? Apenaŭ estis 4 blogeroj publikigitaj en 2017, kaj tiu ĉi estas la unua (kaj probable la lasta) por 2018. Miaj grandaj projektoj pri renovigado de la blogo ene de Wordpress-sistemo dormas kun la blogo. Mi nun havas multege da aĵoj por fari, finigas mian tezon, preparas konkurson, instruas en lernejo, kaj okupiĝas pri mia filino: mi certas ke mia malvolemo okupiĝi pri tiu blogo estas memkomprenebla.

Nu, «tio ne mortis, kio povas dormi en la eternec’», kiel diras la poeto el Providence, kaj kiel la Granda Dio el la abismoj, de temp’ al temp’, tiu blogo povas ronki sufiĉe forte por ke iu, ie, aŭdas ĝin. Esperu ni ke tio ne kaŭzos freneziĝojn.

Iru ni nun al la temo. Tio kio puŝis min malfermi denove Ĉe Emanuelo estas malkovro de ne tre konata aplikaĵo, kiu laŭ mi estas ege interesa, inter alie por Esperantistoj.

Tiujn, kiuj naskiĝis en la dudek lastaj jaroj oni nomas «ciferecaj denaskuloj» (digital natives en la angla): ili naskiĝis en mondo kie la Interreto jam ekzistis, kaj estis sufiĉe facile havebla (almenaŭ Okcidente). Mi mem, naskiĝinte je la fino de la 80aj jaroj, havis komputilon de mia infanaĝo, eĉ se estis tiam nur «56k-aliro» pagita po bajto (do ni nur uzis ĝin kiam estis necesa). Se vi ne estas cifereca denaskulo (aŭ preskaŭ cifereca denaskulo), vi probable havis, en via junaĝo, korespondamiko(j)n. Mi ne vere konis tion. Sed mi povas imagi: verki kaj sendi leteron, atendi tagojn ke la letero atingu la amikon, denove tagojn ke li aŭ ŝi verku sian respondon, kaj denove denove tagojn ke la letero atingu min. Kaj tiam nur, post eble semajnoj, oni havas respondon al sia letero. Uloj eĉ ludi ŝakludon tiel! Esperantistoj ekde la kreo de Esperanto aparte uzis tiun manieron komuniki, ĉar ĝi estis malmultekosta kaj sufiĉe efika. Oni eĉ mortigis Esperantistojn, ekzemple en Sovietio, pro tiu emo.

Sed se vi estas cifereca denaskulo, tion vi tute ne konas. Retmesaĝoj, IRC, MSN Messenger, Skype, What’s App, Telegram, la sociaj retoj kiel Facebook aŭ Twitter, kaj eĉ babilejoj kreitaj de Esperantistoj (Amikumu estas la lasta de sufiĉe longa linio, kun ekzemple la babilejo de Lernu.net) donis al vi la impreson ke komuniki internacie estas facile. Rapide. Malmultekoste. Unu klako apartigas vin de viaj kunparolantoj, ĉu ili estas apuddome aŭ antipode. Nun eĉ estas aliro al la reto en la spaco, do facilas diskuti kun kosmonaŭtoj en la Internacia Kosmostacio. Kaj ne kostas pli sendi mesaĝon al Thomas Pesquet ol al Petro, la tro brua najbaro.

Emma Patsie, CC BY-NC-SA

Tio ja havas multe da bonaj flankoj. Esperanto, mi pensas, fartas ege pli bone nun ol antaŭ 20 jaroj, eĉ se la nombro de membroj en niaj asocioj ne konfirmas tion. Kaj ĝenerale, la Interreto faciligas multajn aferojn en niaj vivoj.

Nenio tamen, estas nur nigra aŭ blanka. Kaj en la nepra grizeco de nia mondo, oni povas trovi bonajn kaj malbonajn flankojn al ĉio. Inter la malbonaj flankoj de la ciferecigado de nia mondo, estas nia alkutimiĝo al la rapideco. Ni perdas — mi scias ke tio estas banalaĵo, sed ĝi ne malveras nur pro la fakto, ke ĝi tio estas — la komprenon de la pasanta tempo. Oni havu ĉion tuj: mi nomis tion «ĉiontujismo».

Mi provas iomete lukti kontraŭ tio. Tiu lukto ne estas la krucmilito de mia vivo, sed mi taksas grava gustumi denove la aĵojn de la vivo malrapide. Mi povus aldoni tie paragrafojn pri la teknika socio tiel, kiel ĝi estis priskribita de Jacques Ellul, sed mi volas verki apartan artikolon pri tio iam, kaj tiu ĉi artikolo estas jam tro longa.

Logotipo de la aplikaĵo. El la retpaĝaro de Why Interactive. Ĉiuj rajtoj rezervitaj

Do, kiam mi hazarde trovis hieraŭ la aplikaĵon Slowly kreita de la hongkonga firmaeto Why Interactive, mi estis ekscitita. Tiu aplikaĵo proponas komuniki sendante retmesaĝojn. Sed, malsame de la bone nomitaj tujmesaĝiloj, Slowly artefarite malrapidigas la ricevon de la mesaĝoj, kaj faras tion laŭ la loko de la sendanto kaj de la ricevonto. Ekzemple, mi sendis mesaĝon Turkien, mia kunparoloto ricevis mian mesaĝon nur ses horojn poste. Kaj mi sendis hieraŭ mesaĝon Aŭstralien, kaj ĝi ne ankoraŭ atingis la ricevonton.

La celo de la uzantoj de tiu aplikaĵo estas (re)trovi la sentojn, kiujn oni havas sendante leteron, kaj vivtenante korespondadon, sed kun la facilecoj (kaj malmultekosteco) de la Interreta erao, estante do mezo inter la ĉiontujisma parolado kaj la vere tradicia korespondado.

Sed la celo ne estas komuniki kun jam ekzistantaj amikoj. Oni ne havas publikan konton, ne povas uzi veran foton kiel avataro, ne povas serĉi aliajn uzantojn pere de kromnomo, kaj neniam devige uzas sian veran nomon. Oni volas trovi novajn personojn kun kiuj paroli.

El la aplikaĵ-vendejo de Google. Ĉiuj rajtoj rezervitaj

Por trovi novan korespondamikon (la aplikaĵo, malfeliĉe disponebla nur en la angla, uzas la esprimon Pen-Pal), oni havas ĉefe du kriteriojn: parolataj lingvoj kaj interesoj. Se oni volas paroli pri scienfikcio en la ĉina, oni povas serĉi ĉiujn uzantojn de la aplikaĵo kiuj parolas la ĉinan kaj interesiĝas pri sciencfikcio. Al ili, oni povas aldoni aliajn kriteriojn kiel sekson, aĝon, regionon, zodiaksignon, … Ja inter la lingvoj, kiujn oni povas serĉi, estas Esperanto. Memkompreneble, por esti trovita, oni mem kreas konton (senpage; nenio estas pagenda en la aplikaĵo), al kiu oni aldonas sian aĝon, lokon, lingvojn kaj interesojn (ĝi 30; oni ankaŭ povas aldoni neinteresajn temojn, oni iĝas netrovebla de tiuj kiuj markis tiujn temojn kiel interesojn). Ĉiam eblas kaŝi tiujn informojn, por iĝi malpli facile trovebla, aŭ eĉ tute maltrovebla, ekzemple se oni konsideras ke oni jam havas tro da korespondamikoj.

Por aldoni «leterecon» al la tuto, Slowly proponas krei kolekton de poŝtmarkoj (ciferecaj, memkompreneble). Oni ricevas kiam oni kreas konton kelkajn poŝtmarkojn, uzeblaj senfine, laŭ sia aparato, zodiaksigno, kaj lando. Oni uzas ilin kiam oni sendas mesaĝon; do oni ricevas poŝtmarkon kiam oni ricevas mesaĝon (tamen, oni ne povas reuzi poŝtmarkon, kiun oni simple ricevis).

Mia espero uzante tiun aplikaĵon (mi ja ne uzas ĝin de longe), mi sukcesos vivteni korespondadon, afero kiun mi neniam sukcesis fari «realvive» (mi pardonpetas al vi, se vi legas min, karaj korespondistoj el la estinteco). Kaj ke mi trovos korespondamikojn kiuj ankaŭ volas vivi iomete ekster nia ĉiontujisma socio. Mi diros tion al vi… estontece.

Nu, mi lasu vin, mi havas du respondojn por verki.