ЄmanuЭlo
Jan 6 · 4 min read

«Spektakla luktado». Preparante tiun artikolon, mi estis devigita serĉi sur Vikipedio kiel nomi tiun aktivecon en Esperanto: mi neniam antaŭe legis ion pri tiu «amuzigsporto» (sport entertainment) en nia kara lingvo. Ŝajne Esperantistoj ne multe ŝatas tion, kion la anglalingvanoj nomas Professional Wrestling.

La luktadisto «Triple H» rigardas siajn subtenantojn, 2007 (John O’Neill, CC BY-SA 3.0, fonto)

En mia lando ankaŭ, luktado(1) ne estas tiom fama. Ĝi ne estas tute nekonata, kaj eĉ ekzistis aparta franca luktadskolo, iom malsimila al la nordamerika skolo, proksimume inter 1900 kaj 1959. Tamen, krom junuloj kaj stranguloj multe mokitaj de la normalaj kaj inteligentaj homoj, neniu rigardas luktadon televide, kaj neniam tiu amuzigsporto estis tiom fama en mia lando kiom antaŭ la unua mondmilito(2). Kaj, kiam mi estis adoleskanto, luktado estis ankoraŭ pli eksmoda ol nun, sed tamen ĝi estis grava parto de mia vivo, kaj ludis gravan rolon en la konstruo de mia identeco. Kial kaj kiel?

Kio estas spektakla luktado ekzakte?

Ne indas tie ĉi verki la historion de la spektakla luktado. Eble iam mi tradukos la anglalingvan vikipedian paĝon en Esperanton, sed sufiĉas diri nun ke spektakla luktado devenas de sporta luktado: en la 19a jarcento, ĉirkaŭ la cirkoj estis bataloj pri kiuj povis veti la spektantoj. Rapide, por plejmultigi la gajnojn, tiuj bataloj iĝis trukitaj: la malplej forta batalisto, kontraŭ kiu ĉiuj vetis ĉiam venkis ĉar la plej fortaspekta ŝajnigis malvenkon. Tio iĝis konita, kaj tiuj bataloj ŝanĝiĝis iĝante spektakloj kiujn ĉiu sciis malveraj.

La luktadistino Ai Shimizu, tiam tenanto de la Triangle Ribbon Championship, ĉampioneco de la japana nurina luktadfederacio «Ice Ribbon», 2016 (Ribbon Salminen, CC BY-SA 4.0, fonto)

Spektakla luktado estas moderna versio de tio. Ĉiu scias ke la luktadistoj estas aktoroj kaj ke la venkoj estas antaŭdeciditaj. Sed al la maĉoj mem estas aldonitaj historioj de rivaleco, amikeco kaj malamikeco kaj falsaj ĉampionecoj (la famaj luktadaj zonoj, samkiel por la bokso). Iĝis kompleta spektaklo kun pirotekniko, akrobataĵoj, muziko, videoj, … Estas multaj «federacioj», t.e. firmaoj kiuj organizas tiujn spektaklojn. La plej granda federacio, la World Wrestling Entertainment (WWE), eĉ organizas tri spektaklojn semajne nur Usone (SmackDown, Raw kaj NXT), kaj almenaŭ unu eksterlande (NXT Britio). Ĉiu federacio (aŭ spektaklo ene de federacio) havas sian kulturon kaj apartaĵojn: ekzemple, en la WWE, SmackDown estas pli perfortema, Raw pli detalas la historiojn (do estas pli da parolado ol en SmackDown) kaj NXT (vortludo kun «next», sekva) bataligas nur malpli konatajn luktadistojn por spertigi ilin.

La reguloj de normala maĉo estas simplaj: du luktadistoj oponas sur luktopodio; la unua kiu forcedas aŭ kies ŝultroj restas tri sekundojn tere sub la alia luktadisto malvenkas. La luktadistoj ne rajtas eliri la podion (aŭ elirigi ĝin al la alia), esti helpitaj de aliulo(j), uzi objektojn aŭ frapi kun fermitaj pugnoj. Se la luktadistoj akceptas tion antaŭ la maĉo, la reguloj povas esti ŝanĝitaj, kaj ankaŭ povas esti pli ol du luktadistoj, ekzemple dum teammaĉoj, kiuj havas apartajn regulojn.

Memkompreneble, en preksaŭ neniu maĉo tiuj reguloj estas respektataj, sed ofte luktadisto estas malvenkigita de la arbitracianto. Sed ĉiuj malrespektoj ne havas la samajn gravecojn.

Do, spektakla luktado estas amuzigsporto kiu videbligas sufiĉe perfortajn spektaklojn de uloj, kiuj ŝajne batalas por havigi al si falsaj ĉampionecojn aŭ pro simulita malamikeco.

Kion alportis spektakla luktado al mi?

Sting, la luktadisto de mia infanaĝo (sed tiam en 2015; Miguel Discart, CC BY-SA 2.0, fonto)

Nun vi probable relegas la titolon, kaj demandas al vi mem: kion tiu perfortema sensencaĵo povas alporti al junulo? Multe, fakte.

Kiam mi estis adoleskanto, mi estis tre timema kaj hontema. Ankoraŭ nun mi ne multe ŝatas diri ne, sed tio estas ege pli forta tiam, kaj mia ĉefa problemo estis totala malmemestimo. Mi ne havis multajn amikojn, kaj nur tre malfacile diris mian opinion.

Spektakla luktado ne ĉion ŝanĝis, sed helpis min ŝanĝiĝi.

Kiam mi komencis spekti luktadon, ĉirkaŭ 2000, ĝi estis tute eksmoda en Francio. Tamen, eta regiona televidkanalo elsendadis spektaklojn de la WCW (World Championship Wrestling), nun forpasinta federacio. Spekti ion, kion neniu spektis ne ĝenis min: estis nur alia aĵo, kiun mi faris sen paroli pri ĝi al iu ajn. La epizodoj estis elsenditaj malfrue, kaj miaj gepatroj registris ilin sur videokasedoj forigante la reklamojn, kiuj ĉefe temis pri erotikaĵoj.

Ĝi helpis min pro du kialo. Unue, por la hontema knabo kiu mi estis, spekti fortaj kaj batalemaj herooj, kaj identeciĝi al ili igis min pli kuraĝa; mi ne plu (nur) timis forton. Kaj vidi tiujn fortulojn batali kontraŭ la fatalo, kiel Golberg kiu estis maljuste traktata de la posedantoj de la federacio, aŭ Sting kiu estis ĉiam perfidita de siaj amikoj, kaj kiuj malgraŭ ĉio persistis kaj ne perdis la esperon, estis kuraĝigo por mi. Ili estas fortaj, sed ankaŭ vundeblaj: mi ankaŭ estis vundebla, ĉu mi ne povus esti ankaŭ forta? Due, luktado iĝis iomete post kiam mi ekspektis ĝin, iomete populara en mia lernejo. Fine, mi havis ion komuna kun la aliaj lernejanoj. Mi ne sciis tion tiam, sed mi bezonis tion.

Mi neniam iĝis popularulo, kaj daŭre restis hontema, sed dank’ al la spektakla luktado, mi iom malfermiĝis al la aliaj.


Notoj

1: Mi ne ripetos senĉese en tiu artikolo ke temas pri spektakla luktado kaj ne pri «vera» luktado, kaj de nun ĉefe parolos pri luktado.

2: Tio ne veras en la tuta Franclingvio: la franca Vikipedio estas plenplena je priluktadaj artikoloj, verkitaj ĉefe de Kebekoj.

ЄmanuЭlo

Written by

Patro. Piratpartiano. Sindikatano. Instruisto.Kristana (sed alireligiema), legema, maldekestrema, ŝtonrokema, kaj multaj aliaj vortoj en -ema aŭ mal-ema. Li/lin

Welcome to a place where words matter. On Medium, smart voices and original ideas take center stage - with no ads in sight. Watch
Follow all the topics you care about, and we’ll deliver the best stories for you to your homepage and inbox. Explore
Get unlimited access to the best stories on Medium — and support writers while you’re at it. Just $5/month. Upgrade