Hodiaŭ mi gravan lecionon lernis

Mi lernis hodiaŭ tre gravan lecionon: neniam diru al viaj lernantoj ke ili bezonas uzi komputilon por tiu horo ĉar ili uzos ĝin por ĉiuj eblaj taskoj krom viaj instrukciojn.
Ĝi ne estis la unua fojo kiam mi faras tiun eraron. Oni diras: homo estas la sola besto kiu dufoje sur la sama ŝtono stumblas. Miaj lernantoj ne scias limojn kun siaj telefonoj kaj komputiloj. Ili freneziĝas kiam poŝttelefono havas malplenan baterion aŭ kiam wifi ne funkcias. Kiam vi al ili demandas labori kun komputilo —aŭ telefono — aili ĝojas kaj saltas, kvazaŭ gajnis premion. Tio nek signifas, ke ili laboras kaj sekvas viajn instrukciojn. Ili Facebookon iras, mesaĝojn sendas, ktp. Por ili estas sole grava havi telefonon en mano. Nenio pli ol tio.
160 fojoj tage kun telefono en mano
Mi legis ke en ĉi tiu lando normale lernantoj rigardas siajn poŝttelefonojn cent ses dek fojoj tage. Laŭ mi tio ĉi montras ke ili havas dependecon. Mi ne scias, ĉu mi faras la saman, sed certe mi ne estas senkulpa — mi bezonas rigardi mian telefonon po kvin minutoj kvamkam mi estas hejme kaj mi estas koncentrita en legado aŭ filmo.
Mi penzis, tio ĉi estas grava problema en nia societo. Ni kreis dependecon kion ni antaŭ ni havis kaj kio nun al ĉiuj vivon kontrolas.