Dankesprimo
Aug 8, 2017 · 1 min read
La lingvo, kiun mi iam elektis
en bonan komunumon koron plektis.
Do danko lirlas el profunda fonto
kun forto grimpas ĝi al pint’ de monto
sur kiu iam hisis la standardon
la samaj, kiuj hejme lasis ardon
al lando sia aŭ al sia gento.
Troviĝis post la laso nova sento
venante vente al la borda urbo
por festi finon de lingva perturbo.
Al ĉiu, kies koro dankas same
ligitaj estu ni, kaj porĉiame.
