Prokrasto

Aŭtunon kurtan mi konas bone,
rapidan senvestigon far aero frida
perforte kontraŭ kverkoj kaj betuloj.

Sed alia forto ŝajnas aperinta;
Suno ne vanuis preter nubvualon
sed impertinente gastas firmamente.

Ĉu perdis ŝi ajnan morkonon
kvazaŭ parenc’ longe restanta?
La fiŝo jam putras pro sia malfreŝec’.

Ne scias mi, nek volas scii
ĉar varme ŝi min karesas
ĝis, trodorlotite, mi paŝas racien.

Elegantaj gruoj azilon ne serĉos
ĝis blovos ventoj Vintron elvokantaj.

(3/12/2017)

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.