DAB+: Takso de la forto de la ricevata signalo
Aktualigo (2022-04-22): Mi anstatauigis la ligilon al Guglo-Tabelo per ligilo al ret-apo kaj laue modifis la tekston. Krome mi shanghis la titilon de tiu chi artikolo.
DAB+ estas cifereca tera aud-radiofonio.
Per tiu ret-apo surbaze de Guglo-Apoj-Skripto oni povas taksi la forton de la ricevata signalo (tie kaj en la sekvo simple nomata “signalforto”.
La ret-apo taugas por ricev-lokoj en la nordokcidenta Germanujo kaj konsideras kelkajn elsendoturojn tie kaj en apudaj regionoj.
Se vi interesighas pri la teoria fono de la kalkulado je la signalforto, mi rekomendas al vi legi plu.
La signalforto estas taksata jene:
1) La atenuado en la spaco estas
F [dBuV] = 20*log(r) + 20*log(f) — 147,55
kun:
r: distanco[m]
f: frekvenco [Hz]
La supra ekvacio povas esti skribata ankau jene:
F [dBuV] = 20*log(1000 m) + 20*log(r [km] / 1 km) + 20*log(100 000 000 Hz) + 20*log(f [MHz] / 100 MHz]) — 147,55
au:
F [dBuV] = 60 dB + 20*log(e [km]) + 160 dB + 20*log(f [MHz] / 100 MHz) — 147,55
au:
F [dBuV] = 72,45 dB + 20*log(e [km]) + 20*log(f [MHz] /100 MHz)
Noto: Supre estas nun skribata “e” anstatau “r”.
2) La sendopovumo de P = 1 kW respondas — lau tiu unuo-konvertilo — al 60 dBm, kaj tio chi respondas — che 50 Ohm — al signalforto de 167 dBuV.
3) Kiel perdoj pro topografio estas supazataj 44*e/2/rh [dBuV] (rh: radiohorizonto). Tio chi bazighas sur indikoj en la helpo-pagho de fmscan.org.
Noto: Okaze de distanco de pli, ol 2*rh, la forto de la ricevata signalo estas konsiderata — por simpligi la aferon — kiel 0 uV. Tio chi ne koheras kun la kalkulmetodo de fmscan.org.
Lau 1) ghis 3) la chioma bilanco estas:
S [dBuV] = 167 — 72,45 + 10*log(P) — 20*log(e) — 20*log(f / 100 MHz) — 44*e/2/rh(por e <= 2*rh; vidu la supran noton)
au:
S [dBuV] = 94,55 + 10*log(P) — 20*log(e) — 20*log(f / 100 MHz) — 44*e/2/rhkun:S: signalforto [dBuV]
P: sendopovumo (efika en la direkto al la ricev-loko) [kW]
e: distanco inter la sendilo kaj ricev-loko [km]
f: frekvenvo [MHz]
rh: radiohorizonto [km];
rh = 4,1 * ( kvadrata radiko el {HAAT [m]} +
kvadrata radiko el {alto-situo de la ricevilo [kutime 3 m]} );
HAAT: alto-situo (relativa) super grundo
(por e <= 2*rh; vidu la supran noton)
Se pluraj sendiloj estas konsiderataj kiel efikaj, oni ne devas adicii la unuopajn dBuV-valorojn, sed unue devas konverti ilin en uV-valorojn, adicii tiujn chi kaj povas poste konverti la sumon en dBuV-valoron:
Ekzemplo kun du efikaj sendiloj:
S1 = 33 dBuV; S2 = 39 dBuVS1' = 10**(33/20) = 45 uV ; S2' = 10**(39/20) = 90 uVS1' + S2' = 135 uVS1 + S2 = 20*log(135) = 43 dBuV