Westphoenizier
Jun 26, 2017 · 3 min read

En 2017-06-26 komunikis Bernhard ("Bernardo") Pabst (@bernadox en Tvitero) per retmesagho al mi jenan komenton, kaj li permesis al mi ghin afishi:

------
Mia solvo estas parte malsama:

A. mus/o

1. vorto estas senco-formo-kombino kun interago-reguloj.
2. Tial ekzistas du vortoj homofonaj:
- muso (zoo) = F-ta
- muso (komp) = ekster-F-ta

Konsekvencoj:
- Se iu dirus ekz. *mauzo anstatau muso (zoo), estus formo nova (A 8) kaj sen tolerdeklaro de AdE malghusta Esperanto.
- Se iu dirus ekz. *mauzo au *musao anstatau muso (komp), estus nova vorto (A 7) kaj same ghusta kiel "muso" (ech se nun ne plu rekomendinda, char la ekster-F-ta formo muso (komp) jam farighis kutima - kp. la LR pri Bukaresto kaj Rumanio).

B. kamer/o

Principe la sama rezonado, tamen iom pli kompleksa:

1. vorto estas senco-formo-kombino kun interago-reguloj.
2. Tial ekzistas du vortoj homofonaj:
- kamero (chambreto) = F-ta
- kamero (fotado) = ekster-F-ta
3. AK-fr kaj AK-en ne shanghas la eksterfundamentecon de kamero (fotado). Temas pri interpretoj en la senco de A 4.5. Se ili celas anstataui la vorton kamero (chambreto) per la vorto kamero (fotado) ("korektoj"), ili tiun celon ne atingas (A 10.4 nur pligrandigi, neniam shanghi). Se ili celas aldoni novan vorton kamero (fotado) al FdE, ili tiun celon ankau ne atingas (principo de klareco, provo de aldono ekster formala OA, "korektoj" nur en du el la kvin lingvoj).

Konsekvenco:
- kamero (fotado) estas ekster-F-ta kaj chiu povas uzi novan vorton (A 7) por tiu "ideo" lau sia placho, chu kamero chu kamerao au iu alia. Tolerdeklaro de AdE ne estas necesa, char ne temas pri formo nova (A 8).

Se mi bone komprenas, niaj opinioj estas malsamaj pri la demando, chu la vorto kamero (fotado) estas F-ta au ne. Prave vi konstatas, ke sen plia studo pri la signifoj en la kvin referenc-lingvoj ne estas sendube, chu ghi estas F-ta au ne. Vi argumentas: En tia duba okazo ni supozu F-tecon, dum mi male argumentas: En tia duba okazo, ni neu F-tecon. Miaj chefaj argumentoj estas:

1. historia: En MV 1889 (mankas en RE 1889) ni simple trovas
kamer' - Kammer (= chambreto)
sen io plia, kvankam MV en okazoj de neceso malambiguas plursencajn vortojn. Nenio do indikas, ke iu alia senco ol tiu de chambreto estas celita. El MV 1889 kamer/ senshanghe eniris UV 1893 kaj fine FdE 1905.

2. La Akademiaj Korektoj (AK) ne estis verkitaj lau la preskriboj de A 4.5 (kompara interpretado), sed faritaj por chiu lingvo izolite, sen rigardo al la signifoj en la aliaj lingvoj (detalojn vd. en BK I). Do, la verkistoj de la anglaj AK ne kontrolis la signifojn en la aliaj lingvoj. La interpreta valoro de la anglaj AK pro tio estas malforta.

3. La principo de klareco (A 3.3) postulas, ke chiu aldono de nova vorto ("ideo" esprimita per difinita formo) estu farita post formala proceduro en tia maniero, ke ne plu restas spaco por seriozaj duboj. Se tio ne estas atingita validas la principo "en duba okazo, vorto ne farighis F-ta".

Amike

Bernardo
----

Mi konsentas pri la konkludo de Bernardo. Lau mi indas ankorau aldoni malantau lia "chiu povas uzi novan vorton (A 7)" jenon: " au internacian vorton (R 15) ".

Westphoenizier

Written by

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'