Iom da rezonado pri la radiodramo “Esperanto”

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
2 min readJun 1, 2018

[Zum Artikel auf Deutsch]

Unue jen pri la rakontlinio de la radiodramo “Esperanto” de Lucas Derycke: Efektive estas du alterne kaj paralele prezentataj rakontlinioj. Rakontlinio A: En por-rifughinta tendaro en Grekujo alvenas du novaj portempaj helpantoj: Hanna el Germanujo kaj Jasmin el Belgujo (shi studas en Germanujo). Ili komencas instrui deire de la angla Esperanton al rifughintoj, char kelkaj el la rifughintoj petis pri pli da aktivado. La virinoj provas paroli kun rifughintoj ankau arabe, sed autoritata persono inter la helpantoj insistas je tio, ke oni parolu angle en la tendaro, por ke restu distanco al la rifughintoj kaj por ke aliaj helpantoj, kiuj ne parolas la araban, ne sentu sin, kiel duarangajn. Jasmin estas nekontenta prie, finas sian agadon en tiu tendaro, vojaghas al la landlimo kun Makedonujo kaj alighas al aktivuloj, kiuj helpas che kontrauleghaj lim-transpashoj. — Rakontlinio B: Rakontanto skizas la historion de Esperanto kaj ties rolon en sia vivo (interalie gastis che li du junaj virinoj, kiam ili estis survoje al Grekujo). Li klarigas ankau Idon kaj raumismon, tamen sen tio, launome mencii chi lastan.

Miatakse tiu radiodramo apenau utilos al la komunumo de Esperanto-parolantoj tiuefike, ke ghi gajnos novajn anojn. Mi provas klarigi tion en 1. kaj 2., kaj en 3. mi detalas iom mian antauan “apenau”:

  1. Supoze ke la auskultanto jam utiligas Esperanton au almenau scias pri avantaghoj el ghia utiligado. Tiam la radiodramo ne prezentas al li ion novan pri la nuntempa fakta situacio de Esperanto. En la plej bona okazo li restos plu en la dirita komunumo malgrau la pesimismo trasonanta en la radiodramo; ekzemplo: Rifughintoj demandas al la instruisto, chu en Germanujo, Britujo, Francujo, Svedujo, Danujo kaj Hispanujo oni parolas Esperanton. Unue ne estas respondo; poste shi klarigas, ke tie estas homoj, kiuj ghin parolas, kaj ke ghi estas ekstra lingvo; kaj fine shi koncedas, ke en tiuj landoj oni ne vere povas paroli en ghi kun la tie-uloj.
  2. Supoze ke auskultanto ankorau ne konas Esperanton: Tiam li ja ekscias iom pri ghi kaj la potenciala utilo, sed sekve de la jam menciita pesimismo kredeble ekestas en li la impreso, ke Esperanto estas ne-utila afero (krom por eviti enuon). Tial la auskultinto kredeble ne okupighos pri Esperanto.
  3. Kaj jen pri la “apenau” (ghi ja aludas al malgranda shanco): En la rakontlinio autoritata persono insistas je la angla, kiel la interlingvo uzenda en la tendaro. Tio eble vekos en iuj auskultantoj konscion pri la maljusteco konsistanta el jeno: La uzenda interlingvo estas asignebla al kelkaj nacioj kaj tial ne neutrala. Kaj tio nepre povus igi iujn auskultintojn okupi sin pri lingvaj rajtoj — kaj komenci subteni Esperanton.
Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'