En komputila sekureco, la devizo estas ke nenio estas nerompebla (atentu la duoblan negativon…) — ĉifroj, programaroj, ktp — nur gravas kiom longe oni devas prilabori por rompi ĝin.

Sed — teorie — ja estas nerompebla ĉifro.

Image for post
Image for post

fonto

La Unuuzo-ĉifro

La unuuzo-ĉifro uzas sistemon facilan (sed rompeblan) por ĉifri la mesaĝon. La potenco de la ĉifro ne restas en la ĉifrado mem, sed tiel, kiel la nomo implikas: ĝi estas uzata nur unufoje.

Kutime, oni uzas kaj la saman ĉifron kaj la saman ŝlosilon/pasvorton por protekti sian komunikadon. Ju pli ofte malamiko interkaptus tiujn samŝlosilo-ĉifrite mesaĝojn, des pli facile estus la deĉifrado.


Ni jam diskutis tion, kio TOR estas, sed, kiel oni uzas ĝin?

Estas tri kutimaj manieroj por uzi ĝin, depende je kion vi celas.

Tor2Web

Image for post
Image for post

fonto

Atingi “.onion” retpaĝojn (ne-anonime)

https://wiki.tor2web.org/

Oni kutime pensas, ke TOR nur utilas por retumado anonima, sed ankaŭ eblas starigi servilon anoniman. Uzante la saman metodon por retumi anonime, la kaŝitaj serviloj povas kaŝi siajn IP-adresojn kaj jen siajn lokojn.

Ĉi tiuj kaŝitaj retpaĝoj finiĝas per “.onion” anstataŭ “.com” (aŭ “.net”, “.org”, ktp).

Se anonimeco ne gravas, kaj oni nur volas atingi la “.onion” repaĝojn, oni povas uzi Tor2Web. Tor2Web agas kiel prokurilo (t.e. Tor2Web uzos…


Image for post
Image for post

fonto

TOR estas libera programaro por komuniki kaj retumi anonime. TOR kondukas la datumon ciferecan tra reto de komputiloj kaj serviloj, kiuj ankaŭ uzas la programaron. Uzante cepan enkursadon, la datumo estas ĉifrita en tia maniero ke la servilo nur konas de kie la datumo ĉifrita alvenis kaj al kie ĝi iros, neniam sciante la deĉifritan datumon mem.

Per ĉi tiu metodo, la datumo, la agadoj, kaj la loko de la uzanto restas kaŝitaj.

Ĉu Konfuzata?

Imagu ĉi tion: vi volas sendi mesaĝon al Alicio, sed vi ne volas, ke Alicio sciu, ke la mesaĝo estas de vi. Kion vi povus fari?

Ivan Ivan

Get the Medium app

A button that says 'Download on the App Store', and if clicked it will lead you to the iOS App store
A button that says 'Get it on, Google Play', and if clicked it will lead you to the Google Play store