Mitoj kaj realoj “Pri diamantoj kaj amaskomunikoj”

Ek de mia 14-a jaraĝo mi laboras. Dum 42 jaroj mi laboris kiel diamantprilaboristo. Fine ne plu volis aparteni al la krimuloj kiuj ekspluatadas homojn.

Legu al rakonton (certe tro longa por plejmulto de legantoj, sed ne estas mia problemo) kaj kreŭ al v,i espereble, alian bildon pri diamantoj.

En la 4-a jarcento antaŭ Kristo aperis “La Artha Castra”. Ĝi estas Hinda manuskripto en kiu aperis priskribon de ŝtono kiu plej verŝajne estis diamanto. En la 14-a jarcento la el Brugge devena Lodewyk Van Bercken inventis manieron por ŝlifi diamantojn, jen granda paŝo antaŭe en la historio de diamanto- industrio kaj komerco..

Certe, tiuj inter vi kiu havas intereson en pentroarto jam vidis pentraĵojn el tempo de antaŭ la 14-a jarcento je kiu, precipe virinoj estis ornamitaj kun diamantoj. Ĉi tiuj diamantoj en kruda formo estis oktokaedroj (8 faceta) kiu el si mem jam havas belan brilon.

Dum la tuta historio de la homaro diamantoj revenas en mitoj kaj legendoj. Diriĝas ke la helenoj kredis ke diamantoj estas la larmoj de la dioj, la romianoj kredis, ke ili estas splitoj de falintaj steloj. Multaj, longe mortaj kulturoj jam serĉas por tio dia aŭ mistika en diamantoj, tiel eksplikante ties specialaĵoj.

Eble la plej fruaj simbolaj uzoj de diamantoj estis kiel la okuloj de hinduaj di-statuoj. La diamantoj mem estis pensiitaj esti donacoj de la dioj kaj tiel estis dorlotitaj. La punkto, je kiam diamantoj diigis ne estas konata, sed fruaj tekstoj indikas ke ili rekonigis en Hindio ekde almenaŭ 400 antaŭ Kristo.

Krom tio, ekzistas ankaŭ multaj diamantoj pri kio ekzistas mitoj kaj legendoj. La plej fama laŭ mi estas la “Blue Hope” (blua espero). Rakonto iras ke ĉiuj kiuj posedis la diamanton mortis kruelan morton kaj ĉu vere aŭ ne, sed oni diras ke la ŝtono eĉ nun troviĝas en la Titanic, la granda ŝipo kiu pereis dum la unua vojaĝo.

Grava en la mitoj kaj legendo estas la fakto ke diamantoj ĉiam estas priskribitaj kiel ekzemplo de pureco kaj amo. Miaj spertoj dum mia dum jara laboro en diamant-industrio rakontas alian historion.

Diamanto estas mineralo 100% karbono kun dureco de 10 sur la skalo de Mohs. Mohs estis aŭstra mineralogo, kiu dispartigis la durecon, la malmolecon de mineralojn en skalo de 10. Sur ĝi talko havas 1, vitro 5 kaj kiel jam dirite diamanto la plej dura 10.

Brazilio, Hindujo kaj Sud-Afriko estis dum jarcentoj la plej gravaj trovlokojn de diamantoj. La lastajn 50 jarojn iĝis precipe gravaj Ruslano, Ĉinio kaj nun la lando kiu eble post ne tro longa tempo rompas la monopolan pozicion de De Beers Diamant corp., Aŭstralio kie troviĝas diamant-minoj, kie oni tage kaj nokte, 7 tagoj je 7, — 24 horoj je 24 serĉas diamantojn.

La plej grava loko en la mondo por komerci diamantojn estas jam dum jarcentoj Antwerpen, la urbo kie mi naskiĝis kaj jam la tuta vivo vivas. Antwerpen havas 4 de la 9 diamantborzojn kaj 70% de ĉiuj diamantoj kiu troviĝas en ĵuvelo estis vendita en Antwerpen. La kialo de ĉi tiu sukceso jam komencas en la Mezepokoj.

La historio de diamant-komerco reiros al la 15-a jarcento kaj estas forte ligita kun la historio de al juda popolo en Eŭropo. Ĝis la mezo de la dek tria jarcento ne loĝis judoj en Antverpeno. La unuaj judoj venis el Meza- kaj Orient- Eŭropo. Ili estis ‘asjkenazim’ kiu malsamis de la, el la Sud-Eŭropo devenantaj sefardiŝaj judoj. Same kiel en la plejmultaj landoj kaj urboj de Eŭropo la judoj ne rajtis aliĝi al metioj kaj oficoj. Servi kiel pruntedoninton ili rajtis kaj tio estas unu de la plej gravaj kialoj ke tiom da judoj agadas en diamant-komerco.

Dua ondo de judaj enmigrado okazis en la 16-a jarcento. Ili estis Maranoj, kiu iĝis “Christianos Nuevos” (Novaj kristanoj) sub premo baptitaj judoj venantaj el Hispanio kaj Portugalio, kies plej grava okupo estis komerco.

Unu de la plej gravaj libroj iam verkita en Eŭropo, : La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” rakontas pri la persekutoj de ne-kristanoj en Hispanio kaj Portugalio dum la 16-a jarcento.

La imperiestro Karolo la kvina (1500–1555), ordonis al la Antverpena registaro forpeli la Maranojn (judoj) el la urbo. La respondo de la registaro estis mallonga sed klara: “ La spicaĵoj, fruktoj, la granda kvanto de perloj, gemoj kaj aliaj valoraĵoj alportas al ni multe da profito”. (Ludo Abicht 1994 De joden van Antwerpen)

Do alidirite la registaro tutsimple rifuzis forpeli la judojn. Eble pro tio la fama angla humanisto, Thomas More skribis en sia verko “Utopio” ke Antwerpen estas unu de la plej toleremaj urboj el la mondo, sed la vero estis ke la antverpena registaro pli timis perdon de enspezon ol la ordonojn de la imperiestro Karolo la kvina.

Kiel mi jam diris, la judoj ne havis permeson eniri metiojn kaj oficojn. Jen la plej grava kialo kial judoj laboris ekster la oficialaj gildoj. La judoj laboris nigre, do ekster la oficiala cirkulado kaj strukturoj. Ĉi tiu labori nigre direktis al plia negativa steriotipiĝo de la juda komercisto (Ludo Abicht 1994 De joden van Antwerpen).

La (daŭre) ekzistante malamo al judoj trovis sian kialon en la ideo ke judoj estas malhonestaj komercistoj, precipe kiam rilatas mon-komerco. Tamen mon-komerco estis nur marĝena okupo de la judoj. Pro la tre rigoraj metio-malpermesoj la judoj havis nur tre limigitan elekton por gajni monon. Plej oportune por ili estis la diamant-komerco. Jen la plej grava kialo ke ili specialiĝis en prilaborado kaj komerco en medio de diamanto.

Dum la Dua Mondmilito la diamant-komerco ricevis fortegan baton. Mi ne devas rakonti pri la 6 miliono da judoj kiuj perdis la vivon en koncentrejon de la faŝisma Germanio.

Post la milito la Belga registaro, ĉu pro sento de kulpo pri la morto de tiom da, el Belgio devenaj judoj, ĉu el starpunkto de profito, faris ĉion por ke la judaj komercistoj revenu al Belgio. La rilato al diamantoj kaj la akompana gajno por Antwerpen estas evidenta, mi supozas.

En 1948 la tiama ministro pri laboro, Camille Huysmans, faris ĝentlemanan interkonsenton kun la diamant-komercistoj. En tiu tempo 60% estis judoj la ceteroj kristanaj belgoj. La ĝentlemana interkonsento permesis al la komercistoj vendi 10% -n de la diamantoj sen oficialaj fakturoj.

Belgio havus grandan profiton se la komerco kaj industrio de diamanto plene revenus al Antverpeno kaj ne irus al la konkurenca Amsterdamo. Kaj efektive, ĉu nur pro tio, mi ne scias, sed Antwerpen estis rapide denove la plej grava loko en la mondo rilate diamant-komerco.

En 1960 mi komencis labori kun lernanto-kontrakto kiel unue ŝlifisto de diamanto kaj post kelkaj jaroj kiel diamantprilaboristo. La salajro de diamantprilaboristoj en la 60-aj jaroj estis du- ĝis trioble pli alta ol ekzemple de la laboristoj ĉe General Motors Com.. La granda aŭtokonstruanto kiu konstruis en la jaroj 1950 unuan fabrikon en Antverpeno.

La rilato kun la plej ofte juda-devenaj estroj estis bona. Mi bone memoras ke la tiamaj estroj estis tre socialaj. Plejparto de ili bone memoris, el familiaj rakontoj pri la pogromoj kiuj la familioj suferis en Orient-Eŭropo, kialo de ilia migrado al la pli sekura kaj tre tolerema Antwerpen. Neniu faris al si demandojn pri la fakto ke daŭre la komerco profitis de la ĝentlemana interkonsento el 1948 kaj daŭre la komerco profitis de la 10% nigra mono.

Ne nur en la komerco, sed ankaŭ la salajro de la laboristo estis parte nigre pagita. Ni havis la belan tempon dum la 60-aj jaroj. Ĉiu entrepreno havis sukceson kaj neniu povis endanĝerigi la sukceson de la kapitalismo. Diktatoro Stalin mortis kaj la nova gvidanto de USSR estis la multe pli pragmatika figuro Nikita Kroetŝov. La diamanto vendiĝis kiel buterpano kaj ni gajnis grandan salajron de kiu la nigra parto ĉiam kreskis.

Inter 1973 kaj 1976 mi faris alian laboron. Mi havis vendejon pri vestaĵo, sed pro eksteraj cirkonstancoj mi denove devis reiri al diamant-prilaborado komence de 1977. Dum tiu periodo de preskaŭ 4 jaroj okazis la monda oleo krizo kaj la ekonomia mondo-bildo grave ŝanĝiĝis. Mi revenis al diamanto kun malpli alta salajro, sed rimarkinde estis ke la parto de la nigra salajro serioze pli altigis ĝis 30% de la salajro.

La ĝenerala etoso estis ke la ekonomio malpli bone funkciis, do, oni bezonis pagi pli da nigra mono kaj malpli da oficiala. Komprenu kiu povas!

Revenante en diamant-mondo, mi tuj denove aktivis en sindikato. Tamen miaj spertoj kiel entreprenanto, kiu suferis bankroton, kaŭzis ke mi iĝis en mallonga tempo multe pli konscia, pli kritika al ĉio kio okazas ĉirkaŭ mi. Mi kandidatiĝis kiel reprezentanto de la sindikato kaj estis elektita kaj kredu min mi havis tre fiksan planon.

Mi volis ke la nigra mono malaperu el la diamant komerco kaj industrio. La ekonomia krizo kaŭzis ke entrepreno komencis plendi pri la tro alta imposton en Belgio kaj, mi daŭre ne komprenas la kialon, la amas-informiloj tutsimple transprenis ĉi tiun kanton, sen fari profundan analizon. Ĉu eble la kaŭzo estus ke ili estis manipulita de iu fantoma potenco?

Kiam mi kandidatiĝis mi tre klare eksplikis al la kolegoj, kiuj estis la solaj kiuj povis zorgi ke mi estu elektita, pri mia plano forigi nigran monon el la diamanto.

Ek de la unua kunveno al kiu mi partoprenis kiel reprezentanto de la sindikato mi havis problemojn. Mi faris mallongan parolon kiu kaŭzis ke la tuta reprezentantaro de la sindikato dividiĝis en du kampoj, la homoj kiuj volis profiti la nigran monon kaj tiuj, kiuj volis forigi ĝin. Je la kampo kiu preferis teni la nigran monon estis la tuta estraro de la sindikato, krome, mi apartenis al la socialisma sindikato sed ankaŭ ekzistis katolika. sindikato kiu ĉiam kaj eĉ nun daŭre defendas la nigran salajron.

Belgio havas 3 gravajn sindikatojn. La nun plej granda estas la katolika kiuj volas pere de dialogo kun la estroj iri al pli bonaj laboro-cirkonstancoj. La dua estas la socialista kiu havas en la statuto la nocion pri klasbatalo, do la celo estas ke ĉiuj homoj egalrajtas kaj devas ricevi saman respekton kaj dignon.

La ideo estas forigi kapitalisman hegemonion kaj anstataŭi ĝin per sociala socio. Nu, mi devas konfesi ke nuntempe ne plu restas multe de tiuj ideoj, sed ke oni klopodas atingi pli bonan socion pere de dialogo. La liberala sindikato pli celas liberecon de entreprenado kaj volas havi por la membroj pli da ebloj al partnereco en la entrepreno (Thacherismo).

La liberala sindikato ne ludas rolon en la diamant-industrio, sed la katolika estas la plej forta kaj ili eĉ instigis dum jaroj la profiton de la nigra salajro.

Kiam mi post la unua kunsido venis ĉe mia aŭto mi konstatis ke oni detruis la 4 pneŭmojn, feliĉe rilatis nur el ellasi la aeron el ĝi. Sur la vitroviŝilo troviĝis papero sur kiu skribiĝis:” Ne puŝu la afero tro for aŭ vi bedaŭros”! Kelkaj monatoj poste, intertempe mi jam partoprenis plurajn kunsidojn de la sindikato, oni minacis min kun tranĉilon kaj promesis mortigi min se mi daŭrigus la batalon por forigi la nigran monon.

Por mi la afero estis stranga. Unuflanke la ĝemenado pri tro alta salajro, tro alta imposto kaj aliflanke la homoj precipe la forte kreskiĝanta grupo de senlaboruloj plendis pri tro malalta rekompenca salajro.

Belgio havas en Eŭropo plej verŝajne la plej bonan aŭ certe unu de la plej bonajn socialajn sistemojn. Sociala sistemo baziĝas je solidareco kaj montriĝas ke la entreprenistoj ne volas pagi por solidareco kaj pli grava la laboristoj klopodis misuzi la solidaran kason al propra profito. Mi decidis preni kontakton kun la gazetaro.

Post longa kaj profunda diskuto kun mia edzino mi decidis komenci pli akran atakon kontraŭ la nigra mono en diamant-mondo. Mi bonŝancis ĉar la plej progresema gazeto el Flandrio (la plej granda federacio de Belgio) kontaktis min. Oni intervjuis min dum iom pli ol unu horo. Senpacience mi atendis la sabatan gazeton en kiu aperus la intervjuon. Efektive aperis longan 2 paĝan tekston pri la diamanto en la gazeto. Estis plendo de diversaj estroj, prezidanto de unu de la diamant-bursoj ktp, pri la malbona ekonomika situacio. Parolis la vicprezidanton de la sindikato; ke la situacio estas malbona sed ke la sindikato batalos por ke la membroj havu plej altan salajron. Kaj en la teksto mi vidis unu linio kiu diris: “Diamantprilaboristo xo diras ke la situacio en diamanto estas tre malbona”.

Komprenu kian grandan baton tio donis al mi. Mi konscie riskis perdi mian laboron donante intervjuon pri temo pri kiu ĉiuj silentas kaj la ĵurnalisto eĉ ne aperigis parteton el la intervjuo. Mi telefonis al la gazeto kaj petis paroli kun la ĉefredaktanto. Mi bonŝancis kaj ricevis lin al la aparato. Mi eksplikis la tutan aferon kaj kredu aŭ ne, sed lia respondo estis tutsimple:” Pro premo de ekstero, ni ne povis aperigi vian intervjuon, pardonu”. Jen la submetigo de la gazetaro al la potenco. Simpla, klara informo pri problemo rilate socia egaleco, popola respondeco, ne povis aperi pro premo de potenca grupo.

Mi decidis daŭrigi kun pli da entuziasmo mian batalon en la sindikato mem. Kun la prezidanto de la sindikato mi jam havis senfinan konflikton ĉar li konsideris la nigra mono bonan aferon por la laboristoj. Por mi la afero estis tutsimple priŝtelado el la propra poŝo kaj de la mono de la komunumo.

Jes mi scias ke la imposta mono ne ĉiam estas uzata por noblaj aferoj, sed tio estas alia batalo kiun ni povas klopodi solvi pere de balotado de bonaj reprezentantoj aŭ pere de ŝanĝo de la politika sistemo. En la strukturo de Belgio pagi imposton estas necesa afero. Sekurigo de la sociala sistemo por kiu bezonas ĝin. Por akiri ĝin mortis multajn batalantojn, laboristojn kaj iamajn kolegojn, kaj mi ne povis akcepti ke ni mem subfosis sistemon akiritan de niaj avoj kaj praavoj.

En mia batalo en la sindikato mem mi progresis. Pli kaj pli da homoj komencis subteni min kaj la prezidanto venis en malagrablan situacion. Li decidis emeritiĝi pli frue ol antaŭ vidita kaj prezentis al mi la taskon de prezidanto. Mi longe parolis kun li kaj rezignis pri la posteno ĉar tion, kion la prezidanto celis, absolute ne kongruis kun miaj ideoj. Poste mi lernis ke mi prenis pravan decidon.

Antaŭ la emeritiĝo la prezidanto aranĝis tiel ke la sindikato de diamanto, iam la plej forta kaj batal-preta sindikato el Belgio malaperis en pli granda strukturo kun sindikato de vestaĵo kaj tekstilo. Per ruzaj trukoj li sukcesis “vendi” la sindikaton al pli ĝenerala grupo. En tiu tempo mi ne aktivis en la sindikato ĉar el protesto por la koruptadoj de la prezidanto mi forlasis la sindikaton. Eble unu de miaj plej grandaj eraroj el mia vivo de sindikatisto.

La sindikato de diamanto do ne plu estis memstara. Strange estis ke mi, kiu tiam jam estis esperantisto, ja ricevis demandoj el eksterlando pri kio okazis kun la diamant-sindikato, sed en propra lando oni ne povis legi eĉ epiteton pri la tuta afero.

Aktivaj sindikatistoj povis nur konstati ke rilate diamanto ne plu ekzistis sindikata agado, malgraŭ la fakto ke iam la diamant-sindikato estis la plej renoma kaj forta kiu ekzistis en Belgio. Mi povas eĉ diri ke dum la komencaj jaroj de la 20- a jarcento ĝi estis modela por aliaj sindikatoj.

La problemo iĝis tiel terura ke la necesa jara interkonsento inter la sindikato kaj la labordonantaj organizaĵo ĉiam pli kaj pli prokrastiĝis, kiu evidente havis efikon al la tuta industrio. Iomete la estroj akceptis ĝeneralan interkonsenton kiu valoris por aliaj industrioj, sed iu momente venis la kolapson.

Dum ĝeneralan kunsidon la laboristoj, membroj de la du grandaj sindikatoj, postulis ke la sindikato denove agadu, kion ili efektive ankaŭ faris. Dum monatoj oni klopodis havi novan labor-interkonsenton, sed la nura rezulto estis ke la estroj postulis nuligon de la socialan fonduson pri diamanto.

Ĉi tiu fonduso kreiĝis komence de al 60aj jaroj kaj zorgis ke laboristoj kiuj estis malsana aŭ perdis laboron, dum periodo ricevis sur-pluson al la kutima rekompenca salajro. La fonduso ankaŭ pagis parton de la salajro de fru-emerititaj.

La estroj devis kaj devas kreskigi la enspezon de la fonduso pere de 0.08% de la sumo de ĉiuj vendoj de diamantoj. Do ne nur la entreprenistoj kiuj prilaboras diamantoj pagas al la fonduso, sed ankaŭ ĉiuj komercistoj. Nun ili volis dividi la sumon kiu la fonduso riĉas inter si.

La du grandaj sindikatoj alvokis la membrojn en ĝenerala kunsido kaj oni eksplikis la problemon. Granda problemo estas ke la estroj de la sindikatoj ne kapablas alparoli homojn. Tio montras nur kiel lama la sindikato agadis la lastajn 10 jarojn.

Mi petis permeson paroli kaj alparolis dum 10 minutoj la kolegojn. Mi atentigis ilin pri la problemo de la malapero de fonduso kiu estas nia. Mi parolis pri la gigantaj sumoj kiujn la entreprenistoj en la diamanto gajnas. Mi parolis pri la unikeco de tio ke ĉiu homo en Belgio pagas imposton al vendato, krom la diamant-industrio kiu pro tio gajnas plian 21%. Mi parolis fine pri la gigantaj gajnoj kiujn la entreprenistoj havas nur pro la nigra salajro kaj la priŝtelado de la sociala sekureco.

Kiam mi silentis oni postulis de la sindikatoj tujan strikon. La sindikatestroj devis akcepti tion kontraŭvole. Decidigis striki la 28-an de januaro 2002.

Mi informis la lokan televidon pri la striko. La unua striko en diamanto dum 40 jaroj. En 1958 okazis plursemajna striko por akiri la socialan fonduson de diamanto kaj en 1961 okazis 10 semajnan strikon politikan. La loka televido intervjuis min kaj ankaŭ elsendis la intervjuon plejparte, la saman vesperon.

La tago de la striko la tuta kvartalo estis blokita kaj neniu povis nei ke la striko ne estis sukceso. Oni parolis pri malgajno de 4 miliardo da dolaro pro la striko. Pluraj televidaj kompanioj petis al mi intervjuon. Ja, estis mirinde kiel rapide la amasinformilaro scias kiu ludas rolon en striko, iom timiga laŭ mi.

Mi donis intervjuon al la loka televido de 20 minutoj en kiu mi skizis la historion de la sociala fonduso de diamanto, la malhonesto de la entreprenistoj kuraĝi paroli pri nuligon de la fonduso. Konsiderante ilian trompajn manierojn gajni monon sur la kapo de sociala sekureco kaj la aliaj impostoj pagantoj.

Vespere mi spektis televidon kaj vidis en ĉiuj elsendoj de la diversaj kanaloj la saman parton de la intervjuo. La momento, entute nur 2 minutoj, ke mi diras ke ni, la laboristoj ricevas proksimume 50% de nia salajro nigre. Neniu pri la historio de la sociala fonduso de diamanto, neniu pri la iama ĝentlemana interkonsento de 1948. Nur kaj tre krudaspekta informo pri ŝtelado de mono de la impostpagantoj.

La tago poste oni atakis min 2 fojoj sur la strato kaj vespere mi ne povis sole reiri hejme pro minacoj kaj provokoj. Eĉ telefone oni minacis min.

La loka televida stacio invitis min al debato pri diamanto. Mi devis rifuzi ĉar oni jam anoncis mian tujan morton se mi iam plu publike parolus pri la situacio en la diamanto. Eble se la televido elsendis seriozan parton el la intervjuo kiun ili faris de mi, mi irus al la debato, ĉar mi neniam timis minacojn. Sed nun mi estis tiel seniluziigita pri la amas-komunikilo ke mi ne vidis kialon endanĝerigi mian vivon por nenio.

Kiam ekzistus serioza komunikado, se ekzistis serioza esploro kaj laboro de ĵurnalistoj pri situacioj kiel la problemoj en diamanto en Belgio, oni povus riski la vivon. Sed kun ĵurnalismo kiu postkuras nur vendon de sensacioj mi ne kunlaboras.

Diamanto havas belajn rakontojn, belajn mitojn kaj saguojn, sed fin-fine la granda realeco estas ke ekspluati diamanton estas granda kaj detrua atako al la naturo. La komerco de diamanto estas tro granda parto en mano de krimuloj kaj diktatoraj reĝimoj.

Mi nun ne povas paroli pri la sangaj diamantoj. Diamantoj kiu estis vendita por aĉeti armilojn por fari militon en la plej malriĉaj landoj de Afriko. Mi ne povas paroli pri la laboristoj en Afriko, Ĉinio, Ruslando kiu en plej teruraj cirkonstancoj devas labori por trovi diamantojn. Mi ne povas paroli pri la centoj da homoj, iamaj kolegoj de mi kiu mortis pro kancero kiu kaŭzis la akregan diamant-pulvon kiu liberigas dum ŝlifado.

Oni povas legi belajn rakontojn pri princinoj kiuj havis okulojn kiel diamantoj, aŭ kiuj ricevis de la amata princo belajn diamantojn. Diamant-industrio ne estas bela rakonto, sed kruda realeco en kiu homoj mortas. Tiuj, kiuj portas diamantojn en ringo aŭ en koliero devas scii ke ili alportas sangon de laboristoj, neniu bela rakonto, neniu mito aŭ saguon.

Show your support

Clapping shows how much you appreciated Jakvo Schram’s story.