Roeltje

Antaŭ pluraj jaroj venis terura nebulo super nia kontenento. Post jaroj da honto pro kio okazis dum la Dua Mondmilito kun samseksanoj, ĉiganoj, kredantoj pri alia dio kaj defendantoj de alia politika koncepto kiuj estis malliberigita en koncentrejoj aŭ kiel tro multaj mortis tie, la monstro nomata naciismo elcendriĝis. Ili revenis la maltoleremuloj.

Roeltje aperis en Laŭte! 145 janurao 2000.. Mi tiam erare pensis ke la malbona ondo estis nur dumtempa. Diable ĝi plialtigas ĉiun tagon pli kaj pli kaj kunportas multajn homojn en ĝia ŝlimo de maltolerema, Kial?

La teksto estis skribita kiam mi ne jam ĝuis la riĉon esti libera de laboro. Nun mi estas libera birdo kiu laboregas libervole en socio-kultura centro kie oni instruas al fremduloj la lokan lingvon.

(Roeltje signifas “eta Roel” en mia lingvo.)

Kiam mi kiel juna knabo komencis ŝlifi diamantojn, mi interkonatiĝis kun maljuna nederlanda kolego. Estis komenco de longdaŭra amikeco inter Roeltje kaj mi, mia preskaŭ 2 metrojn alta kaj 100 kilogramojn peza amiko. Ĉar mi regule ŝanĝis estron kaj laborlokon, mi interkonatiĝis kun multaj aliaj nederlandaj, precipe amsterdamaj diamantprilaboristoj, kaj ĝuste pri tio mi ŝatas paroli.

Tiuj, kiuj konas la historion de la malaltaj landoj, scias, ke Flandrio kaj precipe Antverpeno havas fortan ligon kun la nederaj landoj en la nordo.

Okulfrapas la ligiteco inter la du A-urboj, Amsterdamo kaj Antverpeno. sciu, kiam la tempoj malbonis en Amsterdamo la laboristoj translokiĝis al Antverpenon kaj inverse, kiam la tempo pliboniĝis ie aŭ tie. Plej laste tio okazis en la komenco de la 50-aj jaroj, kiam la prilaborado de diamantoj en Amsterdamo ne vere bone funkciis. Multaj junaj amsterdam-anoj translokiĝis al la limo kun Belgio, kelkaj eĉ ĝis la fora Antverpeno por trovi laboron en antverpena diamant-industrio.

Bonegaj laboristoj ili estis, niaj nederlandaj kolegoj, tamen okulfrapis min iliaj kontaktoj kun la estroj. Kie ni flandroj, plej verŝajne sub influo de la eklezio alkutimiĝis al sklava obeado al la estroj, niaj amsterdamaj amikoj ĉiam devis meti demandojn antaŭ ol fari ion ajn taskon. Kiel juna knabo ni lernis multe de niaj nederlandaj amikoj, precipe malobeado al tiu persono, kiu laŭ la ĝenerala flandra normo estas sankta: la estro.

Nun, post tiom da jaroj, mi kun plezuro repensas pri la temo de la “Hollanders” (Holandanoj). Kiom da horoj ni kune kantis la popolkantojn! Jes, foje ni tiel konvinke kantis, ke larmoj fluetis el la okuloj, pro la mizera stato en kiu sin trovis la juna, ĉiam bela knabino el la kantoj. Por la “tulipoj el AMsterdamo” neniu bruis tiel laŭte kiel ni en la ŝlifejo. Unu el la plej amuzaj ludoj inter ni tamen estis primoki unu la alian. Ni estis la saĝaj Belgoj kaj ili la stultaj Holandanoj. Precipe dum la tempo de la “Tour de France” (bicikla vetkurado tre konata en Eŭropo), kiam ambaŭ landoj estis posedanto de propraj herooj. Ĉe la flanko de Nederlando estis iu Jan janssen, kiu iam bone drogita, almenaŭ laŭ la Belgoj, gajnis la “Tour de France” kontraŭ la heroo el Flandrio, Herman Van Springel.

Feliĉe, kelkajn jarojn poste, ni havis nian Eddy Merckx kiu iĝis la sola kavaliro de la biciklo en la tuta mondo. Kiel dirite ni primokis kaj ŝercis la tutan tagon, sed kiam mi repensas pri tiu tempo, ni respektis unu la alian. Ekzistis tiu tre fajna linio, kiun ni ĉiu respektis kaj ne transpasis. Ĝi estis la limo inter tio, kio restas akceptebla, kaj la unua eta paŝo al iu formo de maltoleremo, por ne uzi la tre fortan vorton “rasismo”.

Rasismo! Ĝi, laŭ mia memoro ne ekzistis inter ni en la ŝlifejo. Ni estis laboristoj kaj ni laboris. Sciu ankaŭ ke multaj nederlandaj kolegoj estis judoj. Kun abomeno mi memoras, ke kelkaj eĉ havis numeron sur la brako, indikilon kiel ĉe bestoj, imagu!

Nun jaroj poste mi sidas en laborejo, kie la plejmulto de la kolegoj, miaj kun klasbatalantoj ĉu, laŭte propagandas sian ekstremdekstrecon, sian rasismon. Dum granda parto de mia vivo, mi esploris pri la sorto de laboristoj el la mondo. La Nederlandanoj donis ekzemplon pri la ora tempo, ili sciis kio toleremo estis kaj socialismo aŭ sociala agado. Ili neniam faris ion kontraŭsocialan. Dum la jaroj mi konstatis la diablan ŝanĝon, la transiron de Ni al Mi, la kreskantan maltoleremon. La bombo falis la momenton, kiam reaperis la naciistaj partioj, kiuj senkaŝe deklaris, ke Ni pli valoras ol la Ili!. La propra popolo valoras pli ol la aliaj, ne nur en Belgio, sed ankaŭ en Francio, en Svislando, en Aŭstrio ktp. La lasta balotrondo en Ruslando donis al mi la impreson, ke oni volis rehavi la Caron, imagu.

Homoj kiuj vizitis universitaton metas sin je la kapo de la anaro el maltoleremuloj kaj montras per tio, ke rasismo estas akceptebla.

Rigardu, — la kolegoj diras la mi — li estas advokato, li estas doktoro, pastro, verkisto, kaj ili pravigas ilajn pensojn ke la Marokanoj kaj Turkoj estus nur simplaj brunaj simioj. “Ĉu vi vere pensas, ke vi estas pli klera ol tiuj bone edukitaj kleruloj”, ili demandis? Kion respondi? Kunportis gazetojn kaj tekstojn de la kontraŭrasisma movado ne helpas. Ne, tio ne helpas kiel mi jam delonge scias. Rakonti pri miaj kontaktoj pere de Esperanto kun homoj el foraj landoj, nur ekbruligas la flamon de maltoleremo pli alten. Ne alvoku ĉi tiujn fremdulojn al nia lando, ili postulas.

La amata fajna linio inter kio eblas kaj kio certe ne, ne plu ekzistas. Miaj iamaj nederlandaj amikoj emeritiĝis kaj reiris la Amsterdamo. Nur ege malofte mi revidas unu, kiu vizitis la iaman laborlokon. Roeltje mortis, mi scias. Li estis entombigita en Nederlando ĉar pro kaduko en la belga leĝo judoj ne povas esti entombigitaj en mia urbo. Mi ja scias ke Roeltje kuŝas tutsola en la tombo. La edzino, la du filoj kaj la filino jam delonge mortis. Tute junaj ili ĉiuj estis kiam ili devis perdi la vivon en malliberejo. Vi konas aŭ memoras la nomojn de tiuj kampoj plej verŝajne?

Oni malliberigis ilin, ĉar ili ne akordis en la sistemo de tiamaj advokatoj, doktoroj, pastroj kaj verkistoj kaj precipe ne kun la stulta amaso, kiu silentis kaj aŭskultis nur al vortoj de maltoleremo. Al la ekstremnaciistoj.

Rasismo, maltoleremo estas la plej grandaj atakoj al la laborista solidareco.

Entute mi, dum junaĝo, kunlaboris kun 3 personoj kiuj suferis koncentrejon. Ilia po kuleretaj rakontoj pri tiu tempo influis mian vivon pli ol profunda. Mi neniam volas esti kun faŝisto aŭ nazio en sama klubo aŭ asocio, mi sub neniu kondiĉo volas kunlabori kun ili.

Show your support

Clapping shows how much you appreciated Jakvo Schram’s story.