Kial Esperanto movado ne (sufiĉe) efikas ?
HAUGUEL Frédéric
83

Gratulon pro via interesa, alloga artikolo! Eble multaj rekonos sin en viaj vortoj kaj priskribo de esperantistoj unue entuziasmitaj, poste malkuraĝiĝintaj. Mi mem tion faris kaj konfesas mian pigrecon.

Mi neniam forlasis Esperanton (ekde 1992, kiam mi eklernis ĝin), sed nun mi ne agas movade, mi nur legas librojn kaj legaĵojn en la reto. Mi ne frekventas klubon (ĉi tie en mia urbo mi ne konas aliajn samideanojn), sed mi strebas informiĝi pri la movado per revuoj kaj retejoj.

Tamen la granda kvanto de blogaĵoj kaj aliaj tekstoj en retejoj estas ja pruvo, ke nia lingvo ne mortis — kaj kontraŭe, ĝi vivas kaj disvastiĝas.

Esperanto ĉiam disvastiĝis ankaŭ (ĉu ĉefe?) pro agado de unuopuloj kiuj parolis pri ĝi, montris ĝian utilon kaj instruis ĝin al aliaj homoj. Tio ĉi ankoraŭ okazas, ĉu ne? Kresko malgranda, sed konstanta.

Ĝis!

Like what you read? Give Júlio César PEDROSA a round of applause.

From a quick cheer to a standing ovation, clap to show how much you enjoyed this story.