Kriŝtofo
Kriŝtofo
Jul 28, 2017 · 2 min read

Ĥobiri kaj la Morto

En universo iomete malsama ol nia, en arbaro pli granda ol iu ajn en nia mondo, tie estis tre kara fajreto. Apude, estis sendanta grandega Ĥobori, drako kiu estis vegetarano kaj nur manĝis arbojn. Liaj okuloj verdaj kaj ruĝaj, neniu scipovis diveni kion li pensas. Nu, li estis tie, trankvile kaj malrapide manĝanta la arbon. Kvankam li ne bezonis la varmon li ŝatis la sento kiu la fajreto donis.

“Vi nervigis min Ĥarlog” diris sia plej bona amiko la Morto. “Kial vi ĉiam estas tiel trankvila?” La Morto daŭrigis.

Post kelkaj minutoj, kiam la Morto jam ruĝiĝis, Ĥobiri pauzigis manĝi kaj respondis:”Kial ne? Ankaŭ, ne uzu mian familian nomon.”. Li diris malrapide en profunda voĉo.

La morto kapjesis kaj kiel ĉiam firidetis. La morto ŝajnigis rigardi sian brakhorloĝon, kvankam sia brako estis nudanega al siaj ostoj kaj li proklamis:”Nu, mi estos tre okupita baldaŭ, ĝis.”.

“Momenton”. Menciis Ĥoboro, ankoraŭ manĝanta la arbon.

“Kio?”. Petis la Morto.

“Vi ŝajnas malfeliĉeta, kion okazis?”. Ĥobori demandis.

La Morto ne ege volis paroli pri tio sed decidis diri:”mi divenas ke mi devus diri al vi iam, kial ne nun? Mi volas morti.”.

Ĥobiri fortege kaj senprokraste batis lin kun sia grandega maldekstra mano.

“Ĉu funkciis?” Ĥobiri trankvile petis.

La morto suspiris kaj daŭrigis el sube la mano:”Mi… jam provis. Nenio funkcias. FMV”.

“Ne maltrankviliĝu Morto, eble vi nur devas vidi aferojn el alia perspektivo, ankaŭ kio estas FMV”. Denove Ĥobiri proklamis en sia profunda voĉo kiun sia amiko malamis.

La Morto ekklarigis:”Fiku mian vivon, ĉiuj mojosaj homoj uzi tion, ekzemple… vidu, mi preterpasis altan arbon kaj povis aŭdi:”FMVOOOO!” kaj iu falis ekzakte apud mi, kompreneble li estis tuj morta, tio estis mojosa… Mi esperas ke unu tago ankaŭ mi povos fari tion… unu tago.”. Denove li ŝajnigis rigardi sian brakhorloĝon kiun li ne havis kaj senvorte malaperis.

Kriŝtofo

Written by

Kriŝtofo

Mi estas la plej kiranta sxtofo vi cxiam ajn renkontos.

Welcome to a place where words matter. On Medium, smart voices and original ideas take center stage - with no ads in sight. Watch
Follow all the topics you care about, and we’ll deliver the best stories for you to your homepage and inbox. Explore
Get unlimited access to the best stories on Medium — and support writers while you’re at it. Just $5/month. Upgrade