Kriŝtofo
Kriŝtofo
Jul 30, 2017 · 2 min read

Kvin vortoj LA DUA

Mia plej bona kaj bela amikino denove elektis kvin vortojn por nia dua hazarda rakonto. Antaŭ mi komencis mi devas diri ke ŝi ĉiam trovas vortojn kiujn mi ne tute komprenas, ho mia dio, bonvolu diru al ŝi ke ŝi devas uzi pli facilajn vortojn sekvatempe… tamen, mi ege ĝojas pro la vortoj ĉar mi devas lerni ion novan. Do…

Antaŭ multaj jaroj eble kvin aŭ kvindek, mi ne scias, en tre malproksima reĝujo, eble kvin aŭ kvindek kilometroj el via loko, en alia dimensio, tie estis reĝo. Li sciis multe, li konis ĉiujn, li estis alta kaj maldika, li havis multajn hobiojn, sed laste sed ne malple li estis malfeliĉa. Kial? Neniu sciis.

Homoj kiu loĝis en tiu reĝujo petis liajn amikojn, kial? Ili ĉiam demandis. Sed neniu povis respondi. Unu el liaj hobioj estis helpi la farmistoj de sia reĝujo, Tio estis nur unu afero li povis fari por fariĝi feliĉa. Li amis decidi ĉu la tero bezonas florbrasikojn semajn aŭ plugi, kaj kiam li ege ne sciis kion fari, li ĉiam povus peti sian amikon Rodriko, kiu ĉiam sciis ekzakte kion estus kaj bona kaj ĝusta por fari.

Unutage, kiam ili estis laborantaj en kampo, ili preterpasis tre vivsperta virino kiu vestis vestaĵojn kiuj estis pli malnovaj ol ŝi mem. Kaj la odoro konsentis. Malgraŭ ili ne rimarkis ŝin kaj marŝis rekte senvorte, ŝi proklamis ke ili devas ludi! Ĉiu devos plugi kampon kaj la unua ricevos la finan respondon al vivo sed bedaŭrinde la alia mortos. Subite ambaŭ estis en malsamaj lokoj antaŭ plugiloj kiujn ili devis uzi. La plugiloj estis oraj kaj tre pezaj kun longaj teniloj ankaŭ neuzitaj.

Ili volis diri ion, ion ajn sed ili ne povis. Preskaŭ kiel ŝi uzis magion por farigi ilin mutaj. Finfine ili estis preskaŭ finitaj kaj ke reĝo estis iomete pli rapida ol sia amiko, en la lasta momento la reĝo decidis venkigi sian amikon kaj tute haltis kiam li nur bezonis eble kvin metroj por plugi kaj poste kelkaj sekundoj sian amikon venkis.

La avino aperis apud la reĝo kaj petis lin :”Kial?”

“li estas pli bezonata ol mi, li scias pli ol mi kaj li povos helpi aliajn.” La reĝo respondis tuje.

“Bone.” Ŝi diris kaj malaperigis lin.

Poste ŝi rapide translokiĝis al la dua loko kie Rodriko estis fininta sian defion kaj ŝi diris al li:” mi promesis la finan respondon al vivo, ĉu ne?”

Rodriko kapjesis

Ŝi daŭrigis:”bone sed aŭskulti bone, mi foriros poste ĉar via amiko la… reĝo, estos atendanta por mi. Nu la respondo estas… alkohol kaj prostituitinoj. Nedankinde" Ŝi parolis kaj malaperis.

Poste kelkaj semajnoj la originala reĝo revenis kaj diris ke la avino estis sia malnova amikino kiun li ne unue memoris, ankaŭ li menciis ke io ajn kion ŝi diris al li estis, li devis tute parkerigi ĝin ĉar ŝi estis tre saĝa.

La vortoj ĉitempe estis: venkigi, florbrasiko, decidi, ekzakte, plugi

Kaj kelkaj lastvortoj bonvolu alklaki ĉi tie por vidi la blogeron de mia amikino kun kiu mi estas ludanta ĉi tiun seriozan ludon. Dankon.

Kriŝtofo

Written by

Kriŝtofo

Mi estas la plej kiranta sxtofo vi cxiam ajn renkontos.