Nova kroĉetilo de Wizardscave el Litvio
Ĉu vi jam aŭdis ke la artisto estas nur tiel bona kiel sia krajono? Mi tute ne kredas tion, tamen bona metiilo povas helpi la metiisto. Unu el miaj geamikoj kiu ankaŭ sciis ke mi kroĉetas volis surprizi min kaj ja… ŝi sukcesis. Do, sen aliaj haltoj jen mia nova kroĉetilo.

Vidu, mia amikino mendis ĝin el la “Etsy”a vendejo nomiĝita “Wizardscave”, posedita de du homoj, kiu amabaŭ vere produktas mojosajn aferojn por metiistoj. Krom kroĉetiloj, ili ankaŭ produktas kudrilojn, kaligrafiilojn, teksilojn, trikilojn kaj aliajn. Kompreneble ĉiuj estas manfaritaj kaj faritaj el ligno.
Oni ankaŭ povas mendi ne nur manfarilojn sed ankaŭ produktojn ili mem manfaris, ekzemple *Kriŝtof enspiras* harkorsetojn, kolĉenojn, mesaĝojn en botelojn, ŝlosilĉenojn kaj aliaj.
Mi proponas ke vi ankaŭ vizitas la retvendejon. Eble vi trovos ion por vi mem.

Mi volus diri iomete pli pri la kroĉetilo, mi devas mencii ke la unua momento kiam mi ektenis ĝin mi konsciis ke ĝi estas facile tenebla, varma por manoj malkiel aliaj faritaj el fero kaj laste sed certe ne malpleje afablega.
Kiam oni tenas ĉi tiun ilon, oni sentas sin kiel magiistego.
Mi neniam volas uzi alian kroĉetilon, eble morgaŭ sed krom tiam, nenim! Fakte se mi uzos fadenon kiu bezonas pli grandan kroĉetilon, tiam mi simple ŝanĝos la projekton. Fiku la sistemo, ĉu?
Finfine mi volas danki mian amikinon por ĉi tiu magiilo, sen ŝi me neniam konscius kiel ĝoje oni povas kroĉeti. Dankon, ĝi estas perfekta.