Esperanta semajnfino ĉe Partizanske
Estis vendredo kiam mi ekveturis al Partizanske, Slovakujo por renkonti la E@l’an teamon tie. Bedaŭrinde mi tute forgesis fari fotojn de tie, sed oni povus kredi min kiam mi dirus ke la loko mojosas, kiel la homoj. Mi volis iri tien pro du kialoj, unua estis renkonti miajn amikojn mi faris, kiam mi partoprenis SES’on, kaj dua estis ke mi volis peti Petro pri la ebleco de voluntuli ĉe sia organizo. Kaj ĉu mi povos volontuli tien? Nu…

Unue, diveni kion! Ni pafarkis! Jes tiu umado kiu lasas vin uzi viajn sensojn kaj fortojn, eble eĉ tiuj kiuj vi ne sciis vi havis!

Kiam oni ‘pafas’, la vento haltas, aliaj homoj ne spiras, birdoj ne flugas… se ili flugas ili tute haltas ankaŭ, vere mi vidis tion okazi! Kaj poste oni liberigas la kordon kaj la sago ekflugas, renkontas multe da aero, kaj se oni uzis sufiĉan forton, la sago penetras la celon espereble rekte en la centro. Simple ĉu? Jes, iomete haha, fakte mi volis krii “Fikiĝu!” al la sago kelkaj fojoj sed mi decidis ke aliaj pensoj meritis mian atenton pli ol tiu.
Mi jam provis ĝin eble antaŭ tri jaroj sed la sperto ĉifoje estis ege pli bona ol la alia, pro la kvalito de la pafarkilo, pro la fakto ni amuziĝis, kaj pro la etoso. Ĉiu lernis rapide kaj neantaŭlonge povus pafi kiel spertaj pafarkistoj. Laŝa, kiu bedaŭrinde ne plu estas membro de la teamo pro la fino de sia volontulado precipe povis pafarki tre bone.

Laŭ via sciado pro la komenco de ĉi tiu blogero mi ankaŭ petis Petro se mi povus volontuli kaj li diris ke tio eblas. Ho! Bonege! Sed fek! Nun mi devos relokiĝi, kvankam tio bonas, la problemo estas ke post vivi sole dum kvin jaroj mi havas tro da senutilaĵoj mi devos forĵeti. Eble je aliaj homoj… jeees mŭaŭaŭaŭa tio estus amuzega! Hahaahahaaa… kio? Ne! Mi ŝercis kompreneble. Ĉu? Fidu min!
Kvankam mi loĝas nur ses dek naŭ kilometroj de Partizanske, la vojaĝo daŭris tri longajn horojn. Sed reveni estis pli mallonga kaj komforta kaj la biletinspektoro pensis ke mi estis stulta, ĉar mi demandis al li dufoje la sama demandon. La kialo por tio estis ke mi ne kredis lin unufoje, eble pro sia vizaĝo, aŭ la spektmaniero de siaj okuloj? Mi ne memoras ekzakte nun sed certe mia kialo vere estis ĝustega.
Seriozie nun, mi esperas ke mi povos vidi ilin baldaŭ kaj mi ŝatas veturi trajne ankaŭ buse iomete. Mi povas triki, kroĉeti eĉ verki.