SES 2017 en Banská Štiavnica
Do, mi partoprenis ĉe la SES, mi jam priparolis ĝin antaŭe sed mi volus diri al vi iomete pli pri la okazo ol lastfoje.

Antaŭ mi komenciĝas mi devus mencii ke mi ne loĝis kun aliaj sed feliĉe mi havas amikinojn en la urbeto do mi povis tranokti kun ili. Kvankam tio signifis ke mi bezonis almenaŭ tridek minutojn dufoje ĉiu tage por iri tien kaj reveni, ili ambaŭ ludas violonon, do ne nur unufoje okazis ke mi povis aŭskulti ion mirindan kiam mi estis manĝanta matenmanĝon.
Ĉiu tage ni havis studadon matene kaj diversajn prelegojn postagmeze. Poste estis parolado por kaj komencantoj kaj progresantoj antaŭ la vespermanĝo kaj finfine ni havis vesperprogramon poste.
Multaj aferoj okazis sed mi ne volas priparoli tiujn, prefereble mi volus paroli pri tri aferoj, kiuj mi pensas estis la plej gravaj aferoj por mi kaj mia lernado kaj kiuj mi pensis helpis min pli ol la aliaj.
- Homoj
Mi parolis tro. Serioze nun, mi parolis kun ĉiuj kaj ĉiuj volis paroli kun mi, mi feliĉegis. Vidu… mi nur komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ kvar monatoj kaj la ebleco por paroli tiel estis vere mirinda.
2. Novaj amikoj
Mi amikiĝis kun multaj novaj homoj, kaj kvankam mi jam priparolis ĉi tiun, kiam oni renkontas iun kiu ankaŭ uzas la lingvon ili tuj amikiĝas. Estis tiel en SESujo ĉiam. Bonege? Ja bonege. Se vi pensis alie vi tute ne pravis.
3. La lingvo
Kiam oni volas lerni novan lingvon, unu el la plej gravaj aferoj estas ĉirkaŭigi mem kun la lingvo. Do esti en ejo kiel SES estis perfekta, ĉar la lingvo estas ĉiam ĉirkaŭ oni! Ĉiuj uzas ĝin, oni povas legi multajn gazetojn kaj aliajn aferojn esperante, ankaŭ via instruisto uzas ĝin, denove ĉiam kaj se vi volas ion ajn, vi devas paroli Esperante.
Laste mi ege volus mencii ke la okazo estis tre bone organizita, la homoj kiu preparis kaj organizis ĉion meritas unu grandegan DANKON! kaj GRATULOJN! Peter Baláž kaj Žeňa Balková precipe. Mi ofte preterpasis ilin kaj ĉiam rimarkis ke kvankam ili vere havis multajn da laboraĵojn, ili ĉiam havis sufiĉe da tempon por rideti aŭ paroli kun iu ajn. Mojose.

Finfine antaŭ mi finas ĉi tiun artikolon, ĵus unu horo antaŭ mi devus foriri la plej forta pluvo de mia vivo komenciĝis kaj unu kuraĝa kaj belega virino decidis ke ŝi ne volas kaŝi, do ŝi malsekis, kaj ĉi tiu momento ŝajnis eleganta, belega kaj ĉarma.
Bonege.