Ni kreis unikan sakon.

Kriŝtofo
Kriŝtofo
Aug 28, 2017 · 2 min read

Unu el miaj geamikoj ankaŭ kroĉetas. Forironta baldaŭ ni volis fari almenaŭ unu projekton kune. Do kompreneble ni faris ekzakte tion!

Ni desegnis ŝablonon por nia unika sako eble antaŭ monato kaj duono sed ne havis sufiĉan tempon ĝis pasinta semajno. La sako estas el ledo, kotono kaj ligno. La emblemo “Kk” estis produktita de mia alia amiko kiu estas tre lerta kaj talenta lignisto. Se mi povus mi ege ŝatus konigi sian retejon ĉi tie, bedaŭrinde tion li ne jam havas.

Por krei la sakon ni uzis kombinacion de teknikoj, la suba parto estas kudrita, la supra kroĉetita kaj la emblemo… nu, ia magio okazis tie.

Jen la sako.

Per Canon 600D, mi faris la fotojn uzanta objektivon mia Avo donis al mi, kiu nomiĝas Helios 44-2, mi ege ŝatas le efekton de neklaraj partoj de la foto kompreneble kreitaj per la unika tipo de objektivo.

Starinta en la urbocentro.

Laŭ oni povas vidi, la sako estas verda kaj ruĝa, la emblemo/logo bruna, ni multe pripensis la kolorkombinacion kaj finfine decidis ne laŭ kion ni pensis estus bela (kvankam ankaŭ tio iomete), sed laŭ la kvanto da materialoj. Surprize la nuna produkto aspektas tre bela!

Sufiĉe grande por kelkaj diversaj aferoj.

Lastatempe mi ege bezonis krei ion novan, ĉar la proceso de kreado ofte iĝas la sento de mia vivo, sed ne ĉiam. Fojfoje, sufiĉas kiam mi simple vidas foliojn movantaj en vento. Tiel bele kiel simple.

)

Kriŝtofo

Written by

Kriŝtofo

Mi estas la plej kiranta sxtofo vi cxiam ajn renkontos.

Welcome to a place where words matter. On Medium, smart voices and original ideas take center stage - with no ads in sight. Watch
Follow all the topics you care about, and we’ll deliver the best stories for you to your homepage and inbox. Explore
Get unlimited access to the best stories on Medium — and support writers while you’re at it. Just $5/month. Upgrade