Mia Eta Prezentado pri Medano

Unufoje mi havis oportunon por prezenti mian denaskan urbon, kiu nomiĝas la urbo de Medano, en unu kultura centro de Azio Sudorienta, kaj ĉi tio estas eta parto de mia prezentaĵo.

Medano situas en la provinco de Norda Sumatero en okcidenta parto de Indonezio. Estas 5 grandaj insuloj, ili nomiĝas Sumatero, Ĝavo, Kalimantano (Borneo), Sulaŭesio kaj Irian-ĝajo (Papuo). Kalimantano estas la tria plej granda insulo en la mondo. Krome, ekzistas pli ol 17 mil da insuletoj.

Kun pli ol 255 milionoj da loĝantaro, Indonezio estas la kvara lando en mondo kun la plej multe da loĝantaro. Kaj estas pli ol 700 da lokaj lingvoj entute en 34 provincoj de Indonezio.

Medano estas la ĉefurbo de provinco de Norda Sumatero, kiu situas proksime al Malajzio kaj Singapuro. Oni povas flugveturi al Penango en pli malpli 45 minutoj, 1 horo al Kuala-Lumpuro, kiu estas la ĉefurbo de Malajzio, kaj 1 1/2 horoj al Singapuro.

Medano havas pli malpli 2 milionojn da loĝantaro kaj ankaŭ ĝi estas la tria plej granda urbo post Ĝakarto kaj Surabajo.

Pluraj etnoj vivas en Medano kaj ili havas siajn proprajn lingvojn. Ekzemple, la batakano parolas batakan lingvon, ĝavanano parolas ĝavan lingvon, ktp. Krom de tiu 2 etnoj, ekzistas malajano, ĉinano, baratano, aĉehano, minangkabaŭno, niasano, ktp.

La flughaveno nomiĝas Kualanamuo, ĝi estas la 2a plej granda flughaveno en Indonezio. Estas trajno kiu portas pasaĝerojn inter la flughaveno kaj centra urbo. La veturo daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn.

Oni povas veturi ene de la urbo per tribiciklo, kiu havas 2 tipojn: sen motoro (becak dayung) kaj kun motoro (becak mesin). Kaj ankaŭ estas eta buso, kiu nomiĝas “Sudako”.

A single golf clap? Or a long standing ovation?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.