Tago 1

Mi perdis mian memoron. Mi vekiĝis ĉi-matene sen iu ajn memoro de mia pasinteco. Mi ne scias kiu mi estas, eĉ ne mian nomon. Fakte, mi diras ke mi vekiĝis sed mi eĉ ne memoras dormi. Estas kvazaŭ mi jam estis veka sed mi nur en tiu momento subite ekkonsciis ke mi ekzistas. Mi troviĝis sur la supro de herba monteto. Estis neniu ĉirkaŭ mi, eĉ neniu signo ke iam iu loĝis ĉi tie. Mi simple aperis en malalta herbo en trankvila sed sovaĝa naturo. Mi ŝajne estas plenkreska viro sed mi havas neniun memoron de iu ajn alia stato. Mi ne memoras esti infano aŭ esti adolesko aŭ eĉ tion kio okazis hieraŭ. Strange, mi ne sentis min panika. Perdi sian memoron povus ŝajni timiga afero sed honeste ne estas tiel. Se oni eĉ ne povas memori kion oni perdis oni ne sentas la mankon de ĝi. Mi simple estis tie sur tiu monteto, kaj tio estis mia tuta ekzisto.

Baldaŭ miaj bazaj instinktoj ekfunkciis. Mi sentis la malvarmetan brizon kaj kvankam mi estis vestita mi sciis ke mi ne povos resti tie kiam venos la nokto. Pro manko de pli bona ideo mi decidis ekesplori la ĉirkaŭaĵon. Mi malsupreniris la monteton por vagi en la naturo. Ĉe la subo de la monteto mi trovis bordon de granda maro. La akvo estis tute ebena kaj paca. Kvankam la akvo estis invita, mi konstatis ke mi eĉ ne scias ĉu mi scipovas naĝi, kaj mi decidis lasi tiun esploron por alia tago. Anstataŭe mi ekpaŝis laŭ la bordo.

Mi supozas ke mi marŝis dum horoj. Dum la tuta tempo mi vidis neniun signon de homa vivo. La pejzaĝo estis bela kiel natura paradizo sed samtempe ĝi ŝajnis kiel soleca malliberejo.

Je iu momento la vojo laŭ la bordo maro blokiĝis per alta kruta monto. La monto aspektis tre impona kaj netransirebla kun sia glata ŝtona surfaco. Mi ne volis devi reveni tien de kie mi ĵus venis kaj mi komencis senesperiĝi. Eble pro la frustriĝo mi iel komike komencis provi grimpi la monton metante unu piedon ĉe la preskaŭ vertikala deklivo. Tamen, anstataŭ simple forgliti de la ŝtono mi trovis ke estis tre facile grimpi ĝin. Mi eĉ ne vere devis grimpi, mi simple povis salte paŝi de unu parto al la sekva sen peno. Mi sentis min kiel superpotenca homo kaj tre baldaŭ mi estis ĉe la supro de la monto. Mi neniel povus klarigi kiel tio okazis, sed mi jam rave volis scii ĉu mi havas aliajn nekonatajn potencojn.

La supro de la monto estis belega. Mi povis vidi tre for, eĉ ĝis la alia flanko de la maro kie ŝajne troviĝas ia dezerto. Ĉi-flanke mi vidis ke estas ĉie bela verda naturo. Iom elrevigite mi konstatis ankaŭ ke ne estis iu ajn signo de la ekzisto de alia homo en la videbla distanco. Kiel tio povas esti? Kiel mi atingis tiun unuan monteton sen lasi iun ajn spuron de mia vojaĝo?

Tamen alia rimarko fortiris mian atenton de tiuj pensoj. Mi vidis ke la suno jam estis malalta kaj la ĉielo komencis ruĝiĝi. Mi devus baldaŭ trovi ŝmirejon antaŭ la nokta mallumo. Mi tuj komencis malsuprengrimpi la alian flankon de la monto. Denove mi trovis ke mi povis facile salti de plato al plato sendamaĝe, kvazaŭ mi momente ŝvebas super la grundo je ĉiu paŝo.

Meze de la malsupreniro mi trovis naturan kavernon en la ŝtono. Pro scivolemo mi eniris ĝin, kaj ho ŭaŭ, kian bonŝancon mi havis. La kaverno eble estis kiel malgranda ĉambro je proskimume 30 kvadrataj metroj. Ĉiuj muroj, la plafono kaj la planko estis ĉie glata ŝtono. Sed sendube la plej impresa parto de la ejo estis ke en unu angulo troviĝis neta kolono de fluanta lafo, kiu fluis de truo en la plafono al alia truo en la grundo. Komence mi timis ke tio povus esti tre danĝera sed ju plu mi rigardis ĝin des pli mi pensis ke ĉi tie estus la perfekta loko por tranokti. La lafo ŝajnis ke ĝi fluas ekde de tre longa tempo kaj ne baldaŭ ŝanĝus sian direkton. Se mi restus en alia angulo de la kaverno mi senpene havus kaj lumon kaj varmon dum la nokto. Decidinte, mi sidiĝis sur la ŝtona planko kaj provis komfortigi min por la nokto.

Tamen mi ne sukcesis dormi. Krom la tro malmola ŝtono, estis stranga bruo de ekstere kiu tro pikis la atenton por cedi al la dormo. Kvankam tio ŝajnas ne ebla, la bruo sonis kiel tre basa vira voĉo kiu longe grumblis. Finfine mia scivolemo tro fortiĝis kaj mi decidis rigardeti eksteren por vidi kio okazas. Jen komenciĝis mia vera koŝmaro. Tuj kiam mi metis la kapon ekster la enirejon de la kaverno, mi aŭdis ion flugi preter mia orelo. Mi turnis la kapon kaj vidis la finon de sago kiu estis fiksita en la ŝtonon de la muro. Mi returnis la kapon por serĉi la fonton de tiu armilo kaj mi apenaŭ povis kredi miajn okulojn. Inter la arboj en la distanco mi vidis skeleton de plenkreska homo, paŝantan kaj moviĝantan kiel vivantan estaĵon. En liaj ostaj manoj mi vidis pafarkon kaj mi tuj certis ke la ostulo ne estas amikeca. Li havis nigrajn truojn kie devus esti la okuloj kaj mi havis la senton ke li minace rigardegis min kvankam li ne havis okulglubojn.

Mi tuj kuris reen en la kavernon, sidis kiel pilko en la angulo kaj ekploris. Mi restis veka dum la tuta nokto timante la ostan malamikon, sed dankinde li neniam eniris la kavernon por daŭrigi sian ĉasadon de mi.