La Pli Mallonga Sutro pri Amitabo

Enkonduko

[1] Tiel ĉi mi aŭdis. Iam, la Budho restadis en la monaĥejo de la Ĝeta Bosko en la Ĝardeno de Anata-pindada ĉe Ŝravasti, kune kun granda grupo da mil ducent kvindek monaĥoj, kiuj estis ĉiuj grandaj arhatoj, bone konataj de la popolo. Inter ili estis grandaj disĉiploj, kiel la Pliaĝulo Ŝariputra, Maha-maudgaljajana, Maha-kaŝjapa, Maha-katjajana, Maha-kausthila, Revata, Ŝudi-pantaka, Nanda, Ananda, Rahula, Gavampati, Pindola-Baradvaĝa, Kalodajin, Maha-kapina, Vakula, kaj Aniruda. Kun li estis ankaŭ multaj bodisatvo-mahasatvoj, kiel la Darma Princo Manĝuŝri, la Bodisatvo Aĝita, la Bodisatvo Dolĉodora Elefanto, kaj la Bodisatvo Daŭra Strebo, kaj nekalkuleblaj devaoj, inkluzive Ŝakron, mastron de la dioj, kaj multajn aliajn.

La lando kaj la Budho prezentiĝas

[2] La Budho tiam diris al la Pliaĝulo Ŝariputra: “Se vi vojaĝos okcidenten de ĉi tie, preter cent mil milionoj da Budhejoj, vi alvenos al la lando “Pleja Feliĉo,” kie estas budho nomita Amitabo. Li nun vivas tie, instruante la Darmon.

Kial la lando nomiĝas “Pleja Feliĉo”

[3] Ŝariputra, kial oni nomas tiun landon “Pleja Feliĉo”? La estaĵoj en tiu lando ne suferas ian ajn doloron sed nur ĝuas plurspecajn plezurojn. Tial ĉi, oni nomas tiun landon “Pleja Feliĉo”. Plue, Ŝariputra, en tiu Lando de Pleja Feliĉo, estas sep vicoj da balustradoj, sep vicoj da ornamaj retoj, kaj sep vicoj da arboj. Ili ĉiuj konsistas el kvar tipoj de juveloj kaj disiĝas sur la tuta lando, ĉirkaŭante ĉion. Tial ĉi, oni nomas tiun landon “Pleja Feliĉo”. Plue, Ŝariputra, en la Lando de Pleja Feliĉo, estas lagetoj el sep juveloj, plenaj je akvo kun la ok bonegaj kvalitoj. La fundoj de la lagetoj kovriĝas nur per ora sablo, kaj el la kvar bordoj de ĉiu lageto eliĝas ŝtupoj el oro, arĝento, berilo kaj kristalo. Super ĉi tiuj staras tendoj ornamitaj per oro, arĝento, berilo, kristalo, safiro, rozkoloraj perloj, kaj karneolo. En la lagetoj estas lotusoj tiel grandaj kiel ĉaraj radoj — la bluaj lumante blue, la flavaj lumante flave, la ruĝaj lumante ruĝe, kaj la blankaj lumante blanke. Ili estas mirindaj kaj belegaj, bonodoraj kaj puraj. Ŝariputra, la Lando de Pleja Feliĉo estas plena je ĉi tiaj superbaj ornamaĵoj.

Plue, Ŝariputra, en tiu Budhejo, ĉiela muziko ludiĝas senĉese. La tero estas farita el oro. Je ses fojoj dum la tago kaj nokto, mandaravaj floroj pluvas el la ĉielo. Ĉiun tagon, dum la trankvileco de la frua mateno, la personoj de tiu lando plenigas la orlojn de siaj roboj je belegaj floroj kaj iras oferi ilin al cent mil milionoj da Budhoj loĝantaj en ĉiuj mondoj de la aliaj direktoj. Poste, ili revenas por matenmanĝi. Post la manĝo, ili ĝuas promenon. Ŝariputra, la Lando de Pleja Feliĉo estas plena je ĉi tiaj superbaj ornamaĵoj.

Plue, Ŝariputra, estas ĉiam en tiu lando multaj specoj de maloftaj kaj belaj birdoj je diversaj koloroj, kiel blankaj gruoj, pavoj, papagoj, ŝarioj, kalavinkoj, kaj dukapaj birdoj. Je ses fojoj dum la tago kaj nokto, birdoj kantas melodie kaj delikate, deklarante instruojn kiel la ses radikojn de bono, la kvin fortojn, la sep praktikojn de Vekiĝo, kaj la Noblan Okopan Vojon. Aŭdante ilin, la personoj de tiu lando tiam konscias pri la Budho, Darmo, kaj Samgo. Tamen, Ŝariputra, vi ne supozu, ke ĉi tiuj birdoj naskiĝis pro maturiĝo de sia malbona karmo. Kial? Ĉar neniu el la tri malbonaj regnoj ekzistas en tiu Budhejo. Ŝariputra, tie eĉ ne ezkistas la nomoj de tiuj regnoj, des malpli la regnoj mem. Ĉi tiujn birdojn estigis la Budho Amitabo por ke ilia kantado deklaru kaj disigu la Darmon.

En tiu Budhejo, Ŝariputra, kiam dolĉaj ventetoj fluas tra la vicoj de juvelhavaj arboj kaj juvelhavaj retoj, ili eligas subtilajn, mirindajn sonojn. Estas kvazaŭ cent mil muzikiloj ludus samtempe. Ĉiuj, kiuj aŭdas la sonojn, tuj konscias pri la Budho, la Darmo, kaj la Samgo. Ŝariputra, tiu Budhejo estas plena je ĉi tiaj superbaj ornamaĵoj.

Kial la Budho nomiĝas ‘Amitabo’

[4] Ŝariputra, kion vi pensas? Kial tiu Budho nomiĝas Amitabo? Ŝariputra, la lumo de la Budho senlime kaj senbare prilumas ĉiujn mondojn de la dek direktoj. Pro ĉi tio, li nomiĝas Amitabo (Senmezura Lumo). Plue, Ŝariputra, la vivoj de la Budho kaj de la personoj tie daŭras dum nemezureblaj, senlimaj, kaj nekalkuleblaj eonoj. Pro ĉi tio, la Budho nomiĝas Amitajus (Senmezura Vivo). Ŝariputra, jam antaŭ dek eonoj Amitabo atingis Vekiĝon. Krome, Ŝariputra, li havas nemezureblan kaj senliman nombron da ŝravakaj disĉiploj, ĉiuj arhatoj, kaj ties nombron oni neniel ajn povas kalkuli. Lia aro da bodhisatvoj estas simile vasta. Ŝariputra, tiu Budhejo estas plena je ĉi tiaj superbaj ornamaĵoj.

Kial oni aspiru naskiĝi tie

[5] “Plue, Ŝariputra, ĉiuj estaĵoj naskiĝintaj en la Lando de Pleja Feliĉo restadas en la Fazo de Ne-Malantaŭen-Iro. Multaj el ili estas en la Fazo de Budhiĝo Post Unu Plia Vivo. Ilia nombro estas tiel granda, ke oni neniel ajn povas kalkuli ĝin; oni povas nur diri, ke ĝi estas sennombra, senlima, kaj nekalkulebla.

Ŝariputra, tiuj estaĵoj, kiuj aŭdis pri tiu lando, aspiru naskiĝi tie. Kial? Ĉar ili povos renkonti tiajn saĝulojn de supera virto. Ŝariputra, oni ne povas naskiĝi en tiu lando pere de malmultaj fontoj de bono aŭ de malgranda akumulo da merito. Ŝariputra, se bona viro aŭ bona virino aŭdas pri la Budho Amitabo kaj tiam tenadas lian Nomon dum unu, du, tri, kvar, kvin, ses, aŭ sep tagoj per koncentrita kaj ne-deturnema menso, tiam, je la morta horo, Budho Amitabo aperos antaŭe kun granda grupego da sanktuloj. Tial, kiam iliaj vivoj finiĝos, la mensoj de la aspirantoj ne konfuziĝos kaj tiam, ili tuj naskiĝos en la Lando de Pleja Feliĉo de Budho Amitabo. Ŝariputra, pro la jenaj avantaĝoj, mi asertas: Ĉiuj sentpovaj estaĵoj, kiuj aŭdas ĉi tiun instruon, aspiru naskiĝi en tiu lando.

La virton de Amitabo laŭdas la Budhoj de la ses direktoj

[6] “Ŝariputra, same kiel mi laŭdas la neimageblan virton de Budho Amitabo, tiel ĝin laŭdas ankaŭ la Budhoj en la orienta direkto, tiel grandnombraj kiel la sableroj de la rivero Gango, kiel Budho Akŝobja, Budho Markoj de Monto Meru, Budho Ega Monto Meru, Budho Lumo de Monto Meru, kaj Budho Mirinda Voĉo. Dum ili restadas en siaj propraj landoj, ili etendas siajn longajn, larĝajn langojn kaj, ĉirkaŭinte per ili la universon de mil milionoj da mondoj, diras ĉi tiujn verajn vortojn: Sentpovaj estaĵoj akceptu ĉi tiun sutron titolitan ‘Laŭdo pri la neimagebla virto kaj protektado de ĉiuj Budhoj.’

[7] “Ŝariputra, estas en la suda direkto Budhoj tiel grandnombraj kiel la sableroj de la rivero Gango, kiel Budho Lampo de la Suno kaj Luno, Budho Lumo de Famo, Budho Egaj Flamantaj Ŝultroj, Budho Lampo de Monto Meru, kaj Budho Senfina Strebo. Dum ili restadas en siaj propraj landoj, ili etendas siajn longajn, larĝajn langojn kaj, ĉirkaŭinte per ili la universon de mil milionoj da mondoj, diras ĉi tiujn verajn vortojn: Sentpovaj estaĵoj akceptu ĉi tiun sutron titolitan ‘Laŭdo pri la neimagebla virto kaj protektado de ĉiuj Budhoj.’

[8] “Ŝariputra, estas en la okcidenta direkto Budhoj tiel grandnombraj kiel la sableroj de la rivero Gango, kiel Budho Senmezura Vivo, Budho Senmezuraj Ecoj, Budho Senmezuraj Standardoj, Budho Ega Lumo, Budho Ega Brilo, Budho Marko de Juveloj, kaj Budho Pura Lumo. Dum ili restadas en siaj propraj landoj, ili etendas siajn longajn, larĝajn langojn kaj, ĉirkaŭinte per ili la universon de mil milionoj da mondoj, diras ĉi tiujn verajn vortojn: Sentpovaj estaĵoj akceptu ĉi tiun sutron titolitan ‘Laŭdo pri la neimagebla virto kaj protektado de ĉiuj Budhoj.’

[9] “Ŝariputra, estas en la norda direkto Budhoj tiel grandnombraj kiel la sableroj de la rivero Gango, kiel Budho Flamantaj Ŝultroj, Budho Venka Voĉo, Budho Nekontraŭebla, Budho Suna Naskiĝo, kaj Budho Reta Brilo. Dum ili restadas en siaj propraj landoj, ili etendas siajn longajn, larĝajn langojn kaj, ĉirkaŭinte per ili la universon de mil milionoj da mondoj, diras ĉi tiujn verajn vortojn: Sentpovaj estaĵoj akceptu ĉi tiun sutron titolitan ‘Laŭdo pri la neimagebla virto kaj protektado de ĉiuj Budhoj.’

[10] “Ŝariputra, estas en la nadiro Budhoj tiel grandnombraj kiel la sableroj de la rivero Gango, kiel Budho Leono, Budho Famo, Budho Fama Lumo, Budho Darmo, Budho Darma Standardo, kaj Budho Apoganta la Darmon. Dum ili restadas en siaj propraj landoj, ili etendas siajn longajn, larĝajn langojn kaj, ĉirkaŭinte per ili la universon de mil milionoj da mondoj, diras ĉi tiujn verajn vortojn: Sentpovaj estaĵoj akceptu ĉi tiun sutron titolitan ‘Laŭdo pri la neimagebla virto kaj protektado de ĉiuj Budhoj.’

[11] “Ŝariputra, estas en la zenito Budhoj tiel grandnombraj kiel la sableroj de la rivero Gango, kiel Budho Pura Voĉo, Budho Reĝo de Steloj, Budho Supera Aromo, Budho Aroma Lumo, Budho Egaj Flamantaj Ŝultroj, Budho Korpo Ornamita Per Diverskoloraj Juveloj kaj Floroj, Budho Reĝo de la Fortika Ŝoreo, Budho Virto de Juvelaj Floroj, Budho Vidanta Ĉiun Econ, kaj Budho Kiel Monto Meru. Dum ili restadas en siaj propraj landoj, ili etendas siajn longajn, larĝajn langojn kaj, ĉirkaŭinte per ili la universon de mil milionoj da mondoj, diras ĉi tiujn verajn vortojn: Sentpovaj estaĵoj akceptu ĉi tiun sutron titolitan ‘Laŭdo pri la neimagebla virto kaj protektado de ĉiuj Budhoj.’

Kial ĉi tiu sutro nomiĝas ‘Laŭdo pri la neimagebla virto…’

[12] “Ŝariputra, ĉu vi scias kial oni nomas ĉi tiun instruon ‘la Sutro pri protektado de ĉiuj Budhoj?’ Ŝariputra, ĉiuj bonaj viroj kaj bonaj virinoj, kiuj aŭdas ĉi tiun sutron kaj sekvas ĝin, kaj tiuj, kiuj aŭdas la nomojn de tiuj budhoj, estas protektataj de ĉiuj Budhoj kaj restadas en la Fazo de Ne-Malantaŭeniro al atingo de la plej alta, perfekta Vekiĝo. Ŝariputra, jen kial vi devas akcepti miajn vortojn kaj la instruojn de ĉiuj Budhoj.

“Ŝariputra, tiuj, kiuj jam aspiris, nun aspiras, aŭ iam aspiros naskiĝi en la lando de Budho Amitabo, restadas en la Fazo de Ne-Malantaŭeniro al atingo de la plej alta, perfekta Vekiĝo. Ili jam naskiĝis, nun naskiĝas, aŭ iam naskiĝos en tiu lando. Tial, Ŝariputra, bonaj viroj kaj bonaj virinoj fidemaj aspiru naskiĝi tie.

Laŭdo pri la virto de Ŝakjamuni fare de ĉiuj Budhoj

[13] “Ŝariputra, same kiel mi laŭdas la neimageblan virton de aliaj Budhoj, tiel ili laŭdas ankaŭ mian neimageblan virton, dirante, ‘Ŝakjamuni, vi plenumis ege malfacilan kaj senprecedencan taskon. En ĉi tiu Mondo de Eltenemo, dum la malbona epoko de la kvin malpurigoj — tiuj de tempo, vidmanieroj, dolorigoj, sentpovaj estaĵoj, kaj vivdaŭro — vi atingis la plej altan, perfektan Vekiĝon kaj, por la bono de sentpovaj estaĵoj, liveris ĉi tiun instruon, kiu estas la plej malfacila akcepti je fido.

Ŝariputra, vi devas kompreni, ke mi plenumis ĉi tiun malfacilan taskon dum la epoko de la kvin malpurigoj. Tio estas, atinginte la plej altan, perfektan Vekiĝon, mi liveris ĉi tiun instruon por la bono de la tuta mondo, kiu tiel malfacile akceptas ĝin. Ĉi tio ja estas tre malfacila tasko.”

Postparolo

[14] Post kiam la Budho liveris ĉi tiun sutron, Ŝariputra kaj ĉiuj el la monaĥoj, kune kun la estaĵoj de la tuta mondo, inkluzive devaojn, homojn, kaj asurojn, ĝojis pri tio, kion ili aŭdis kaj respektege akceptis ĝin. Laŭdinte lin, ili foriris.