Notoj pri la Pura Lando

El la diversaj Budhismaj skoloj, kiuj disvolviĝis post la forpaso de la historia Budho dum la jaro 480 aKE, la Mahajana (Granda Vehiklo) fariĝis la plej populara tradicio en Orienta Azio kaj partoj de la Sudorienta. Ĉi tiu granda areo inkluzivas Ĉinion, Koreion, Vjetnamion, kaj Japanion, kaj aliajn landojn.
Iom post iom, certa kvanto da skoloj estiĝis en Budhismo Mahajana laŭ la kapabloj kaj la situacioj de la popolo. La ĉefaj estas la skoloj Zena, Purlanda, kaj Esotera. El ĉi tiuj skoloj, la Purlanda havas la plej grandan nombron da adeptoj, kvankam ĝiaj instruoj kaj metodoj ne estas vaste konataj en la Okcidento.

“Pro siaj logoj, Purlanda Budhismo rapidege fariĝis la ĉefa formo de Budhisma kulto en Orienta Azio.” (M. Eliade, ed. Encyclopedia of Religions, 12a vol.)

Kio estas la Pura Lando?

“[La Purlanda Budhismo inkluzivas la skolojn] de Orienta Azio, kiuj substrekas la instruojn de Mahajana Budhismo pri fido je Amitabo, meditado pri lia nomo kaj deklamado de ĝi, kaj la religia celo naskiĝi en lia Pura Lando, alinome la Okcidenta Paradizo.”(Crim, Perennial Dictionary of World Religions)

La plej ofta Purlanda praktiko estas ripetado de la nomo de Budho Amitabo. Ĉi tion oni faru per pleja fido kun sincera voto atingi naskiĝon en la Pura Lando. Kune kun ĉi tiu populara formo de Purlanda Budhismo, estas ankaŭ pli profunda instruo laŭ kiu Amitabo, la Budho de Senlimaj Lumo kaj Vivo, montriĝas egala al nia Budha Naturo, senlime hela kaj senfina. (Mem-Natura Amitabo, Nur-Mensa Pura Lando)

Ĉefaj Ecoj de la Pura Lando

1) Ĝiaj instruoj baziĝas sur kompato, sur fido en la kompatemaj votoj de Budho Amitabo, kiu bonvenigos kaj kondukos ĉiujn sentpovajn estaĵojn en sian Puran Landon;
2) Ĝi estas facila metodo, rilate kaj al la celo (naskiĝo en la Okcidenta Pura Lando kiel ŝtupo al Budheco) kaj al la formo de kultivado (oni povas ĝin praktiki ĉie kaj ĉiam sen specialaj ritoj, religiaj iloj, aŭ gvidoj);
3) Ĝi estas kuracilo por ĉiuj specoj de mensaj malsanoj, malsame ol aliaj metodoj aŭ meditadoj temantaj pri precizaj malsanoj (ekz. meditado pri kadavro celas forigi volupton; nombrado de la spiroj celas trankviligi vagantan menson);
4) Ĝi estas popola metodo, kiu altigas la adeptojn, liberigante ilin de arkanaj metafiziko kaj dependeco de instruistoj, guruoj, pastroj, kaj aliaj perantaj estroj.

Pro tiuj kialoj, jam de la 13a jarcento, Purlanda Budhismo ankoraŭ estas la ĉefa tradicio en Orienta Azio, havanta gravan rolon en la libera disigo de Budhismo kaj la kresko de la laika movado. Honen Ŝonin [Shonin] (1133–1212), la Prapatro de la skolo Ĝodo [Jodo] (Purlanda) en Japanio, esprimis la kernon mem de Purlanda Budhismo kiam li skribis:

“Estos nenia distingo, nenia kalkulo pri vira aŭ virina, bona aŭ malbona, alta aŭ malalta; neniu malsukcesos esti en lia Lando de Pureco vokinte Amitabon kun elkora fido.” (Citita de Elizabeth ten Grotenhuis en Ĝoĝi Okazaki, Pure Land Buddhist Painting, p. 14)

Van Hien Studa Grupo

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.