Nepalano en Plouezec, dank’ al Esperanto

Razen Manandhar (Nepalo)
La 16ajn Internaciajn Renkontiĝojn de Pluezek, la bela marborda urbeto de nord-okcidenta Francio, estis mia alia granda parto de mia volagxo en Francio. La renkontiĝoj okazis de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto, 2012. Mi veturis de Kulturdomo de Gresillon al Plouezec la 18an de auxgusto per auxto kun s-inoj Monique Gerbay kaj Danielle Fontine. Ankaux estis kune la brazila junulo Igor Ferreira.
Jam vesperigxis kiam ni finfine atingis la festo-salonon de Plouezec. S-roJean Cloude Dubois kaj s-ro Roger Eon, kiuj jam vizitis Nepalon, bonvenigis min.
Dum la solena malfermo, urbestro Jacques Mangold bonvenigis la partoprenantojn. Cxrkaux 100 esperantistoj partoprenis en gxi el diversaj partoj de Francio kaj ankaux el Germanio, Italio, Belgio, Rumanio, Hungario, Brazilo, Nepalo kaj aliaj landoj.
Mi kaj Igor de Brazilo ricevis Plouezecan cxapelon, kiel honoraj gastoj. Kaj, kelkaj de organizantoj ricevis nepalajn cxapojn.
Estis Pauline Eon, Elisabeth Le Dru, Perla Mielo, Anne Jausions, Claude Jausions, Rodica Todor kaj Razen Manandhar por insturi Esperanton al infanoj, komencantoj kaj progresantoj. Krome okazis atelieroj de Keltaj desegnoj, hxorkanto, teatro, jogo, esperantaj ludoj kaj infromatiko. Ilin gvidis Jeannine Royou, Perla Mielo, Luarent Peuch, Marie Savary, Elisabeth Le Dru kaj Pierre Cardona. Okazis ankaux Esperanto-ekzamenoj, en kiuj partoprenis dekoj da stagxanoj (kaj cxiuj sukcesis). Amapola Triguero zorgis pri la libro-servo dum la tuta semajno.

Mi instruis Esperanton al cxirkaux 14 esperantistoj. Cxiuj estis pli ogxaj ol mi kaj havis bonajn spertojn de Esperanto-movado en siaj regionoj. Tio fakte estis same kiel seminarioj — mi donis al ili interesajn temon — ekzeple, persona vivo, politiko, religio, amo, mono kaj Esperanto-movado — kaj ili profunde diskutis. Mi montris al ili ke Esperanto estas vere internacia lingvo kaj oni povas komuniki per gxi sen helpo de aliaj lingvoj.
Post tagmezoj okazis ekskursoj cxiutage en du grupoj, gviditaj de Maryvonne kaj Jeanne. La cxefaj celoj estis plagio Bonaparte, muelilo Kraka, pinto Bilfot, pinto l’Arcouest plagio Gwinzegal, kermaria kaj la templo Lanteff, abatejo de Beauport, Islanda muzeo, abelejo kaj gxardeno de sono. Je la fino estis vizito de gxardeno de Marie Eon, kie staris belaj lignaj skuptajxo, faritaj de sxi.
Aperigxo de mia intervjuo kun granda foto en fama jxurnalo “Ouest France” (la 24an de auxgusto) estis granda okazo por mi.
Plej cxefa avantagxo por mi en Plouezec estis kompreni la movadon por la gepatra lingvo de la britonoj. Ili fakte havis tre ricxan lingvon, kiu sendube estis parto de ilia vivo kaj kulturo. Sed post la Franca Revolucio en la 18a jarcento, la registaro lauxgrade malpermesis ilin uzi gxin. Nun tre malmulte da homoj parolas gxin. Kaj nun, de antaux kelkdek jaroj, ili rekomencis novan movadon por revivigi la bretonan lingvon. Nun, ecx tiuj kiuj ne scipovas bretonan lingvon estsa fieraj pri ilia gepatra lingvo kaj diras ke ili ne vivos se ili ne havas ilian lingvon. La situacio de lingvaj rajtoj estas simila en Nepalo. Estas pli ol cent lingvoj en Nepalo sed ni devas uzi la registaran lingvon en lernejoj, laborejoj, tribunaloj kaj policejoj. Kaj, ankaux en Nepalo, la parolantoj de lokaj lingvoj nuntempe movadas por konservi geparajn lingvojn. Ni povas lerni lecionon el Plouezec.
Post vespermangxo, cxiutage okazis amuzajn programojn. Sabate estis interkona vespero, dimancxe venis fama kantisto Yelane por kanti francajn kantojn kaj lunde ni dancis bretoanjn dancojn. Marde, mi prelegis pri Nepalo, per lumbildoj, filmetoj kaj kantoj. Venis multaj demandoj pri nepala politiko, kulturo kaj socio. Merkrede estis kanto-tago, kiam oni kantis kantojn de sia lando. Anakux mi kantis du Esperanto-kantojn el Nepalo — “Diris mia amiko ke” kaj “Silko fluanta” — kiujn mi mem esperantigis. Jxauxde prelegis Igor pri Brazilo. La adiauxa vespero de vendredo estis ja memorinda. Oni prezentis dramojn, hxorojn kaj aliaj kantojn. Mi ripetis miajn Esperanto-kantojn. La prezentado de la teamo de kuirejo sendube estis la plej bela — agxo havas ne limojn por tiuj kiuj vivas felicxe.

Unu semajno ne suficxis por interkonatigxi kun cxiuj. Tamen cxiuj povas rete kontakti aliajn kaj pli densigi la amikecon, solidarecon, intersangxon kaj malfermatan spiriton, kiuj fakte estas gvidmotivoj de la renikontigxoj, ni semis en Plouezec.
Plouezec kaj Katmando gxemeligxis antaux du jaroj per laboro de geesperanto de du belaj urbetoj, kie Esperanto floras kiel lingvo de amikeco. Mia vizito al Plouezec estas ankaux unu ero de la cxeno de la rilato. Mi, tiel, pere de la internacia lingvo povis diskonigi Nepalon al esperantistoj de Plouezec (kaj, kompreneble, de aliaj partoj de Francio kaj aliaj landoj).
Vere, la renkontiĝoj de Plouezek estas unika okazo por malkovri la kulturan riĉecon de la esperanta societo apud la maro. Partroprenante la renkontigxon, mi trovis ke gxi evoluigxas kiel “Esperanta Vilaĝo”, same kiel la “Esperanta Urbo”, de Herzberg, Germanio. Tio estas rezulto de diligenta laboro de aktivuloj de Plouezec, de pasintaj 16 jaroj.
Tuj post la renkontigxo, la partoprenantoj malaperis, unu post la alia. La 26an matene mi lasis hejmon de s-ro Eon sed vens la s-ino Chritsainte Lamy el Nantes nur la 27an.

Bonsxance, s-ro Jean-Louis Le Brizault konsentis gastigi min dum unu tago kaj ni kune veturis al lia hejmo. Kiel logxanto de montara lando, mi cxiam soifas vidon de maro. Mi proponis al li ke ni vizitu la maron — mi vivis apud la maro dum unu semajno sed mi ne povis ecx malsekigi miajn piedojn per la mara akvo. Nu, ni ekveturis kaj subite la cxielo nubplenigxis, forte ventris, pluvetis kaj sxjnis ke baldaux fulmotrondros. Sed mi ne rezignis — ni estis cxe la malplena plagxo, mi enmarigis min kaj gxuis la akvo-baton dum duonhoro.
Mi kredas ke mi neniam povos forgesi tiun cxi belan regionon kaj afablajn homojn en Plouezec.
Francio en nepalaj okuloj (3)
