Slajel Kopetik: mia propra lingvo

Ekde kelkaj jaroj antaŭe mi pripensas krei lingvon. Tiaj planitaj lingvoj nomiĝas angle conlangs. Mi finfine decidis krei lingvon surbaze de majaaj lingvoj, trovitaj en mia regiono (sudorienta Meksiko). Jam de longe mi atingas preskaŭ neniun celon, sed nun mi jam povas diri ke mi elektis la ĉefajn regulojn, kaj kelkajn ĉefajn vortojn. Plie mi elektis skribi tiun ĉi lingvon uzante nur la esperantan alfabeton; do, iu, kiu parolas Esperanton, povos senprobleme legi tiajn vortojn eĉ se tiu ne komprenas, kion ili signifas.

La alfabeto estas: 
a, b, ĉ, e, ĥ, i, j, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v

kaj jen kelkaj vortoj: 
* vinik: viro
* anki: virino
* balam: jaguaro
 (La akcento de tiuj vortoj estas ĉiam en la lasta silabo.)