Kial ni blogu ĉe Medium

Kial Medium povas esti la plej populara blog-platformo inter Esperantistoj.

unsplash.com
Okaze de la baldaŭa fermiĝo de Ipernity, kie blogis multaj esperantistoj, mi skribis tiun artikolon por proponi Medium kiel alternativon.

Kio estas Medium

Medium estas reta blog-platformo komencita de kun-kreinto de Twitter Evan Williams (kiu antaŭe kreis Blogger) en augusto de 2012.

Komence tiu servico estis farita por verki pepojn, kiuj estas pli longaj ol 140-simboloj, sed poste Medium ekestis memstara platformo.

Kial ni uzu Medium

Medium havas simlan kaj belan dezajnon. En la jaro 2014 ĝi ricevis premion Webby Awards en “La plej bona dezajno”.

Medium lasas registriĝi sen pasvortoj. Rekte per Twitter, Facebook aŭ Google.

Medium zorgas pri via privateco. Sen ensaluto, Medium kolektas neniun informacion pri vi kaj ne observas uzantojn ekster sia retejo.

Medium kunigas diversajn blog-platformojn. Eblas importi k eĉ migri vian blogon al Medium de ĉiuj popularaj platformoj, kiujn uzas esperantistoj.

Medium estas kongrua kun Telegram. La rapida kaj sekura mesaĝilo Telegram, kiu furoras en Esperantujo povas malfermi artikolojn de Medium en nula elŝut-tempo.

Kiel verki artikolojn

Bazaj klavkomandoj ĉe Medium: (Por Mac: uzu )

Ankau, ligiloj de YouTube, Vimeo, Twitter, Instagram k aliaj popularaj servicoj, ili estas montrataj kun titolo k enhavo.

Kiel kundividi artikolojn.

Ĉe ĉiu artikolo estas butonoj por kundividi ĝin al Facebook aŭ Twitter.

Eblas ankaŭ uzi la butonon rekomendi artikoloj, kiujn vi rekomendas, montriĝos al aliaj uzantoj de Medium, simile al repepoj ĉe Twitter.

Vi povas kundividi citaĵon per Twitter, tiel via pepo enhavos nomon de autoro, nomon de artikolo, ligilon k citaĵon kiel bildo kun teksto:

Kion jam legi ĉe Medium

Jen listo de ĉiuj artikoloj kun marko Esperanto ĉe Medium:

https://medium.com/tag/esperanto

Kiel migri al Medium

Se vi jam havas Wordpress-blogon, vi povas agordi migradon:

Vi ankau povas kunligi Medium kun viaj sociretoj per IFTTT:

Ekzistas aliaj eblecojn kiel propra domajno au statistiko.
Por malkovri ilin vizitu: