Partoprenu la kreon de erotika revuo en Esperanto!

Mi estas amatoro de erotikaj rakontoj; mi eĉ skribis kelkajn en mia gepatra lingvo, publikigitaj rete. Kaj mi scias ke mi ne estas sola.

En la angla lingvo estas dekoj, se ne centoj, da noveloj publikigitaj ĉiutage. La granda plimulto estas senpage publikigebla kaj legebla en grandaj retpaĝaroj kiel Literotica, ASSTR, Sexstories.com, … Ne ĉiam la historioj bonas (larĝe, ni konfesu!); tamen ja estas ankaŭ multaj bonaj noveloj. Ĉiu gusto povas trovi sian historion: ĉu oni ŝatas romantikajn novelojn kiuj rakontas kiel viro renkontas virinon kaj kiel ili enamiĝas kaj amoras unuafoje? Oni povas trovi tiajn rakontojn! Ĉu vi estas gejo? Legu, ĉiam estas geja parto enla retpaĝaroj! Ĉu oni havas malkutiman, kaj eble eĉ malmoralan fantasmon? Oni senprobleme povas legi historiojn en kiuj tiu fantasmo realiĝas! Kaj se oni bone scias la diferencon inter fantasmo kaj deziro, oni povas ĝui la legon de tre ekstremaj aĵoj. Se ekzemple via fantasmo estas mensa kontrolo, eĉ ekzistas retpaĝaro kun nur historioj kiuj enhavas tiun temon (mcstories.com).

Tiu mondo de la erotikaj noveloj estas libera mondo, en kiu ĉio eblas, en kiu estas loko por ĉiu. Kia maljuĝema komunumo la komunumo de la erotikaĵo-legantoj kaj -verkantoj estas! En nia moderna vivo, tiaj lokoj estas tro raraj. Eĉ se mi malŝatas la grandan plimulton de la publikigataj historioj, ĉu pro la kvalito, ĉu pro la temo, mi ŝatas esti parto de ĝi. En la angla.

Mi komprenas ke tia mondo ne estas por ĉiu. Multaj ne komprenas la diferencon inter deziro kaj fantasmo. Multaj, eble tro influitaj de religiaj pensoj, vidas ĉion seksrilata kiel malbonaĵo. Multaj ne ŝatas legi, aŭ preferas la tuj satigajn pornajn filmojn. Multaj simple fajfas pri ĉio ĉi. Ofte, homoj enestas pluraj el tiuj kategorioj. Tio tute ne gravas: la homaro estas diversa, kaj tio estas bona. Multaj ne ŝatas erotikajn novelojn; kelkaj ja ŝatas. Tiuj kiuj ne ŝatas ne okupiĝu pri tio kion faras tiuj kiuj ŝatas; tiuj kiuj ŝatas ne provu enirigi devige tiujn kiuj ne ŝatas en nian rondon, kaj ĉio glatos.

Nu, mi ĝojas esti membro de tiu komunumo. Sed tristigas min ke en Esperanto, nia kara Internacia Lingvo, tio kvazaŭ ne eblas. Ja ekzistas du aŭ tri erotikaj romanoj ĉu originale verkitaj, ĉu tradukitaj, kiujn oni povas aĉeti papere (ekzemple Vojaĝo al kuniĝo de Darik Otira, publikigita de Mondial). En la reto, bone serĉante, oni trovas interesajn tekstojn (tiuj de Du nudaj amikinoj, la rakonto Nia Masaĝejo elangligita de ĝia aŭtoro, Matthew Vett, …), sed ili malmultas.

Pro kio? Ĉu ĉar Esperantistoj malpli ŝatas erotikaĵojn ol la Neesperantistoj? Mi vetas ke ne. Laŭ mi, ĉefe mankas loko kie la Esperantistaj komunumanoj povus rete sin renkonti. Mi do decidis agi, kaj proponi al la Esperantistaro la kreon de nova reta senpaga revuo kiu publikigos plej ofte eble erotikajn rakontojn en Esperanto.

Mi vidas ĝin kiel spaco de liberec’. Ĉio seksrilata estus akceptita, se ĝi estus bone skribita, sed la diversaj ĝenroj estus klare markitaj por ke la legantoj ne legus ion, kion ili ne ŝatus. En ĝi, oni trovus originalajn rakontojn ja, sed ankaŭ tradukojn, ĉu de la aŭtoro mem (kiel Matthew Vett agis en sia blogo), ĉu de aliulo. Ĉio eblus en ĝi: pro tio mi decidis nomi ĝin Sentabue.

Se vi kundividas mian esperon, algluu viajn fortojn al la miaj. Helpu min krei tiun revuon. Igu Sentabue reala. Por havi pli da informoj, vizitu la blogon kiun mi lanĉis: sentabue.wordpress.com, skribu al mi ĉe mia retadreso (sentabue@tutanota.com), kaj reklamu la projekton. Sola, mi nenion sukcesos fari.