Kiu damne vi estas?

Bofratino
Bofratino
Sep 3, 2018 · 1 min read

Mi ne estas mia nomo nek la loko kie mi naskiĝis. Mi ne estas kion mi faras nek kion mi havas. Mi ne estas mia laboro, miaj vestaĵoj, mia loĝejo nek mia aŭto. Ankaŭ mi ne estas kio aliaj pensas pri mi.
Mi ne estas la babilado kiu mi aŭdas ene de mia kapo, mi estas la estaĵo kiu aŭskultas ĝin.
Mi estas nur kio mi sentas: timo, malĝojo, eŭforio, ekscitiĝo. Mi estas emocia fluktuado submetata al miaj cirkonstancoj.
Ĵuste kiel vi.

Mi serĉas senĉese novajn vojojn al memkonscio. Skribado en esperanto helpos kaj lernigos min pri mi mem, kaj se iu legas tion ĉi, certe mi povus lerni ankaŭ de vi.

Bofratino

Written by

Bofratino

Forigu grizajn homojn. Al ili tre plaĉas ŝteli kolorojn.